Saltu al enhavo

Ĉinhua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jinhua)
Ĉinhua
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 321000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 050 683  (2020) [+]
Loĝdenso 644 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 6′ N, 119° 39′ O (mapo)29.10462119.64937Koordinatoj: 29° 6′ N, 119° 39′ O (mapo) [+]
Areo 10941,75 km² (1094175 ha) [+]
Ĉinhua (Ĉinio)
Ĉinhua (Ĉinio)
DEC
Situo de Ĉinhua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jinhua [+]
vdr

Ĉinhua, laŭ simpligita ĉina skribo 金华, laŭ tradicia ĉina skribo 金華, laŭ pinjino Jīnhuá estas prefektujnivela milionurbo de la centro de provinco Ĝeĝjango en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas: "Ora Florado", krome ekzistas ankaŭ samnoma rivero.

Loka registara konstruaĵo de Ĉinhua

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 7050683 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La areo kuŝas laŭ rivero en valo sur areo 10934 km² kaj administras 9 distriktonivelajn dividojn. En la mezepoko ĝi formis parton de la akvoreto, kiu provizis la sudan finon de la Granda Kanalo de Ĉinio.

Urbomuro kun pordego

La historio de Ĉinhua datiĝas reen al la 2-a jarcento a.K. Ĝi ricevis la nunan nomon en 598 post Kristo kaj poste fariĝis la sidejo de prefektejo. La nuna urbo kaj ĝiaj muroj kreiĝis en 1352. La kuntirita areo estis deklarita prefektujnivela urbego en 1985.

Ekonomie tiu teritorio ĉiam prosperis pro sia pozicio kiel regiona kolekta kaj prilabora centro por agrikulturaj kaj forstaj produktoj (ĉefe rizo kaj bambuo). Bestoj bredataj inkluzivas bovinojn, porkojn (la ŝinko estas fama loka produkto dum 900 jaroj). La industria sektoro de Jinhua disvolviĝis pli lastatempe, produktante maŝinaron, metalurgion, farmaciaĵojn, konstrumaterialojn kaj elektrajn ekipaĵojn. La historiaj metioj estis lignoĉizado, bambua teksado, pajloplektado, puntoplektado kaj kristala ĉizado.

Stacidomo

La milionurbo estas bone ligata kun la tutlanda fervoja kaj ĉefvoja retoj, eĉ enlanda flughaveno servas. Loke jam ankaŭ metroo liveras la pasaĝerojn.

En la prefektujnivela milionurbo 2 universitatoj funkcias.

La klimato estas humida subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cfa kun kvar distingaj sezonoj kaj abunda pluvokvanto. La jara averaĝa temperaturo estas 18 °C kaj varias inter 14-23 °C. Jare averaĝe pluvas 1513 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte junie pro la azia musono.

Bildoj pri Ĉinhua
Akvobordaj altaj domegoj
Nubskrapuloj kun merkato
Urba panoramo
Ponto
Banko
Hotelo
Universitato
Kirko

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • pluraj preĝejoj
  • urbomuro
  • Ĉiela Regno de Granda Paco

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans