Tibor Serly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Serly
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1901 (1901-11-25)
en Lučenec
Morto 8-an de oktobro 1978 (1978-10-08) (76-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Lajos Serly
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzikologo • violonisto
vdr

Tibor Serly [ŝerli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Serly Tibor estis hungardevena usona violonisto, aldviolonisto, komponisto, dirigento. Lia patro estis Lajos Serly.

Tibor Serly [1] naskiĝis la 25-an de novembro 1901 en Losonc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Lučenec en Slovakio), li mortis la 8-an de oktobro 1978 en Londono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio Serly migris al Usono en 1905, la juna Tibor ricevis muzikajn lecionojn hejme. Post la lernejaj rajoj lia patro zorgis pri muzikaj postenoj en Novjorko.
Tibor revojaĝis al Hungario en 1922 poste li studis 3 jarojn en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Kodály, Albert Siklós, Leó Weiner kaj Jenő Hubay, krome li konatiĝis kun Béla Bartók.
En 1927 li revenis al Usono kaj li estis jardekon violonisto kaj aldviolonisto en Cincinnati, poste li estis orkestrano en diversaj usonaj simfoniaj orkestroj. Ekde 1937 li instruis kaj komponis en Novjorko. Dum ekzilaj jaroj de Béla Bartók (1940-45) li helpis la laboron de Bartók, kaj post la morto de Bartók finkomponis du verkojn nefinitajn de li: la konĉerto por aldoviolono kaj la konĉerto n°3 por piano.
Tamen en la usona periodo li ofte revojaĝis al Hungario. Ekde la 1960-aj jaroj lia muzika amiko estis Arisztid Würtzler. Serly mortis pro trafika akcidento.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1935, 1948)

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • konĉerto por aldviolonoj (1929)
  • Six Dance Designs (1932-1933)
  • 1-a simfonio (1936)
  • American Elegy (1945)
  • rapsodio (1948)
  • Lament – homage to B. Bartók (1955)
  • konĉerto (1953-1958)
  • Canonic Prelude for 4 Harps (1967)

Liaj muzikaj lernolibroj[redakti | redakti fonton]

  • Second Look at Harmony – 1945
  • Modus Lascious: the Road to Enharmonicism – 1976
  • The Rhetoric Book of Melody – 1978

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]