Tibor Serly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tibor Serly
Serly Tibor.jpg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1901 (1901-11-25)
en Lučenec
Morto 8-an de oktobro 1978 (1978-10-08) (76-jara)
en Londono
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Lajos Serly
Profesio
Profesio komponistodirigento • muzikologo • violonisto
Information icon.svg
vdr

Tibor Serly [ŝerli], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Serly Tibor estis hungardevena usona violonisto, aldviolonisto, komponisto, dirigento. Lia patro estis Lajos Serly.

Tibor Serly [1] naskiĝis la 25-an de novembro 1901 en Losonc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Lučenec en Slovakio), li mortis la 8-an de oktobro 1978 en Londono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio Serly migris al Usono en 1905, la juna Tibor ricevis muzikajn lecionojn hejme. Post la lernejaj rajoj lia patro zorgis pri muzikaj postenoj en Novjorko. Tibor revojaĝis al Hungario en 1922 poste li studis 3 jarojn en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Kodály, Albert Siklós, Leó Weiner kaj Jenő Hubay, krome li konatiĝis kun Béla Bartók. En 1927 li revenis al Usono kaj li estis jardekon violonisto kaj aldviolonisto en Cincinnati, poste li estis orkestrano en diversaj usonaj simfoniaj orkestroj. Ekde 1937 li instruis kaj komponis en Novjorko. Dum ekzilaj jaroj de Béla Bartók li helpis laboron de Bartók. Tamen en la usona periodo li ofte revojaĝis al Hungario. Ekde la 1960-aj jaroj lia muzika amiko estis Arisztid Würtzler. Serly mortis pro trafika akcidento.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1935, 1948)

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • konĉerto por aldviolonoj (1929)
  • Six Dance Designs (1932-1933)
  • 1-a simfonio (1936)
  • American Elegy (1945)
  • rapsodio (1948)
  • Lament – homage to B. Bartók (1955)
  • konĉerto (1953-1958)
  • Canonic Prelude for 4 Harps (1967)

Liaj muzikaj lernolibroj[redakti | redakti fonton]

  • Second Look at Harmony – 1945
  • Modus Lascious: the Road to Enharmonicism – 1976
  • The Rhetoric Book of Melody – 1978

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]