George Mikes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Mikes
Persona informo
Mikes György
Naskiĝo 15-an de februaro 1912 (1912-02-15)
en Siklós
Morto 30-an de aŭgusto 1987 (1987-08-30) (75-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • biografo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George MIKES [ĝorĝ mikeŝ], hungare Mikes György [mikeŝ djordj] estis hungara-angla verkisto kaj ĵurnalisto.

Li naskiĝis en la 15-an de februaro 1912 en Siklós. Li mortis en la 30-an de aŭgusto 1987 en Londono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li iĝis juristo en 1933 en Budapeŝto, tamen li laboris en gazeta eldonejo, kiel ĵurnalisto. En 1938 li estis sendita en Londonon. Li estis judo, tial li restis en Anglio (en 1946 li ricevis la britan ŝtatanecon). Ekde 1939 li ofte parolis en hungarlingva dissendo de BBC, ekde 1975 en hungarlingva dissendo de Radio Libera Eŭropo. Li eldonis pli, ol 40 librojn parte hungare, parte angle. La unua verko estis How to be an alien, kie mokis la anglojn. Estis libro, kiun oni tradukis al 22 lingvoj. Li ofte vojaĝadis, poste eldonis humurajn travivaĵojn: Über Alles (pri Germanio), Milk and Honey (pri Izraelo), How to Scrape Skies (pri Usono), The land of rising yen (pri Japanio). Post la morto en 1991 oni metis memortabulon en la naskiĝdomon.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Anglia papucsban (angle How to be an Alien), 1947 (Budapeŝto)
  • Milk and Honey 1950
  • Italy for Beginners 1956
  • The Hungarian Revolution (La hungara revolucio), 1957, 1958
  • The Best of Mikes 1962
  • How to be decadent 1977
  • Arthur Koestler 1983

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio