Siklós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Larĝa panoramo en Siklós
Siklós
urbo
Bastion Castle Siklós.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hungario
Regiono Suda Transdanubio
Departemento Baranya
Distrikto Siklós
Adreso Kossuth tér 1

7800 Siklós

Poŝtkodo 7800
Telefona antaŭkodo (+36) 72
Kodo laŭ KSH 05519
Retpaĝaro www.siklos.hu [+]
Politiko
Urbestro (ekde 2013) János Marenics[1] (senpartia)
Demografio
Loĝantaro 9 248  (1-a de januaro 2015)[2]
Loĝdenso 193,03 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 51′ N, 18° 18′ O45.85527777777818.298611111111Koordinatoj: 45° 51′ N, 18° 18′ O
Areo 50,92 km² (5 092 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Siklós (Hungario)
DEC
Siklós
Situo de Siklós
Siklós (Baranya)
DEC
Siklós
Situo de Siklós
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Siklós [+]
v  d  r
Information icon.svg

Siklós ([ŝiklOŝ], germane Sieglos) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en la regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós, kies centro estas. La nomo de la urbo devenas el la nomo de mezepoka familio Soklyósi (alifonte Siklósi). Tamen por multaj hungaroj la nomo de la urbo memorigas kolubron kies nomo hungare estas sikló. Al la urbo apartenas la Maria-pilgrimloko Máriagyűd.

Preĝejo en Máriagyüd

Situo[redakti | redakti fonton]

Siklós situas sude de la montaro Villányi, sur ebenaĵo, proksime al la ĉefŝoseo No 68, laŭ flankovojoj. Siklós situas laŭ fervojolinio Villány-Barcs. Nuntempe tiu fervojlinio ne estas uzata por transporto de personoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Moskeo en Siklós
Urbodomo de Siklós

Pli frue la komunumo estis romiana urbeto Serea. La unua skriba mencio devenis el 1190. Verŝajne post la tataroj konstruiĝis fortikaĵo, kies interesaĵo estas tio, ke ĉiam estis loĝata, nun estas inter alie hotelo kaj muzeo. Tiama bienestro Nikolao Garai tenis en malliberejo hungaran reĝon Sigismundon. Proksime al la fortikaĵo gotika klostro kaj preĝejo konstruiĝis en la 14-a j.c. La unua skriba mencio de la preĝejo estas en 1333, inter la notoj de la papaj impostoj. La sanktejo de la preĝejo estas ornamita per freskoj el la 1410-aj jaroj. Dum la turka erao moskeo konstruiĝis, kiu hazarde restis, ene troviĝas objektoj, kiujn Turkio donacis al la moskeo. En tiu erao la gotika preĝejo estis uzata kiel grenejo. Post la turka epoko el Bosnio venis francikanaj monaĥoj kaj renovigis kaj rekonstruis la preĝejon kaj la monaĥejon en baroka stilo.

Post la turkoj kun serboj kaj germanoj la komunumo pligrandiĝis. En 1977 Siklós ricevis la rangon urbo, kiu nun apartenas al la plej ŝatataj turismaj celoj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]

Máriagyűd[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Máriagyűd.

Dum la urbiĝo elstara baneja komunumo Harkány forlasis la urbon kaj samtempe apuda vilaĝo Máriagyűd aliĝis. Tie jam en la mezepoko estis kapelo pro la pilgrimejo. La baroka dutura preĝejo trakonstruiĝis en 1698. Ĝi estas oficiale pilgrimloko ekde 1805.

Preĝejo en Siklós

Ne menciitaj vidindaĵoj estas la serba ortodoksa preĝejo kaj termala banejo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Siklós települési választás eredményei (hungare) (html). Országos Választási Iroda (2010-10-03). Alirita 2011-12-14.
  2. Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri Siklós