Búcsúszentlászló
Etoso
Búcsúszentlászló [bUĉUsentlAslo] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaegerszeg. La oficiala loknomo estis Bucsuszentlászló ĝis 2004.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 1 km²
- Loĝantaro: 880
- Poŝtkodo: 8925
- Telefonprefikso: 92
Situo
[redakti | redakti fonton]Búcsúszentlászló situas en valo en Montetaro Zala laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Nagykanizsa-Szombathely. Zalaegerszeg troviĝas 13 km-ojn for.
Legendo de la loko
[redakti | redakti fonton]Reĝo Ladislao dum rajdado malkovris insulon inter marĉo. Li elĉevaliĝis, kie tuj estiĝis fonto. Poste oni fondis tie komunumon kaj konstruis preĝejon. La kirko iĝis signifa pilgrimloko.
Historio
[redakti | redakti fonton]La turkoj faris senhoma la vilaĝon, sed poste ĝi refondiĝis. Incendio okazis en 1874.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romanika kapelo omaĝe al Sankta Ladislao el la 13-a jarcento
- baroka romkatolika Kirko Sankta Ladislao (Búcsúszentlászló) de 1724 apud la kapelo, la turo estas 46 m-ojn alta
- ordena domo apud la preĝejo el la 18-a jarcento
- kapelo kaj golgoto
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En ekstera parto de Búcsúszentlászló mortis oficiro Mór Kerkapoly.
Komunumoj pri Ladislao la 1-a (Hungario) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Oni fondis Asocion pri Ladislao la 1-a (Hungario).