Peĉenegoj alvenintaj kune kun la hungaroj loĝis tie por defendi la limon depost 896. En 1652 la limgardejo ricevis la rajton pri foiro (iĝis kampurbo). En 1874 okazis la 1-a kongreso de socialdemokratoj el Aŭstrio kaj Hungario. En 1910 loĝis en Lajtaszentmiklós 2460 da homoj, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 la urbeto apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Nagymarton, poste al Aŭstrio. Nuntempe funkcias en Neudörfl an der Leitha ĉeflernejo, vinkulturaj instancoj, fabriko pri mebloj.
paroĥa romkatolika preĝejo omaĝe al Naskiĝo de Maria de 1669, en 1683 estis ruinigita fare de turkoj, en 1783 pligrandiĝis kaj samtempe renoviĝis, interne estas bildo, kiu estas iama pilgrimloko