Foira komunumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Foira komunumo estas en Aŭstrio, Sudtirolo kai Bavario la leĝa denominacio por komunumo kun historia aŭ de la federacia lando koncesiita rajto okazigi foirojn. La citado de "foirejo" (germane "Markt") en la nomo de la komunumo (ekz. "Markt Allhau") ne estas necesa.

En Aŭstrio havas la nomo "foirejo" aŭ "foira komunumo" ekde la reformo pri komunumoj en 1849 ne plu konsekvencojn. Nur temas pri noma aldonaĵo (kiel Bad, "banejo", en Bad Ischl). La rajto okazigi foirojn estas temo de aliaj leĝoj kaj kondiĉoj. La nom-aldonaĵon "foira komunumo" nun lauleĝe ricevas komunumoj ekzemple kun aparta graveco pro ilia geografia situo aŭ ekonomia valoro. Pri la donado decidas la respektiva landa registaro surbaze de la rilata leĝo.

Apud la foira komunumoj kaj simplaj komunumoj ekzistas urboj kaj statutaj urboj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]