El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stadtschlaining, hungare Városszalónak estas komunumo kun urborajto kaj universitatejo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Oberwart. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 1 980 loĝantoj.
Stadtschlaining situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo el Kőszeg. Oberwart troviĝas 7 km-ojn.
La unua mencio pri la fortikaĵo devenis el 1271 en formo castrum Zlolymuk. La posedantoj estis familio Kőszegi (kOsegi). En 1289 aŭstra princo Alberto okupis ĝin, kiun post 1327 la hungaroj reokupis. En 1445 Frederiko la 3-a okupis la fortikaĵon, la apuda vilaĝo ekhavis bazarorajton kaj sendoganecon en 1463. La turkoj en 1529 kaj en 1532, hajdukoj de István Bocskai en 1605 faris detruojn. En 1648 Hungara reĝlando reaĉetis hipotekon de la loko. En 1910 loĝis en Városszalóna 1046 da homoj, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Városszalóna apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). En Stadtschlaining funkcias Universitato Eŭropa Paco.
|
|
|