Güssing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Güssing
Blazono
Blazono
Güssing (Aŭstrio)
Güssing (Aŭstrio)
DMS
Mapo
Mapo
komunumo de Aŭstrio • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj
Ŝtato  Aŭstrio
Federacia lando Burgenlando
Distrikto Güssing
Urborajtoj
Koordinatoj 47°03′33″N 16°19′23″O  /  47.05917°N, 16.32306°O / 47.05917; 16.32306 (Güssing) (mapo)
Alto super la marnivelo 229 m
Areo 49,28 km²
Loĝantaro 3 660 (stato fine de 2015)
Loĝdenso 74 loĝ./km²
Poŝtkodo 7540
Telefona antaŭkodo +43 3322
Aŭtokodo GS
Oficiala kodo 10405
NUTS AT113
Konsilantaro 25 membroj: 12 de la partio ÖVP, 13 de SPÖ
Komunumestro Vinzenz Knor
Partio de komunumestro SPÖ
Adreso de la administrejo Hauptplatz 7
Komunuma retejo www.gussing.at
vdr

Güssing germane, Németújvár hungare, Novigrad kroate estas komunumo kun urborajto en Aŭstrio Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj estas la administra centro de la samnoma distrikto Güssing. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 3 655 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Güssing situas sur malebenaĵo, laŭ la ĉefvojo Szentgotthárd-Bratislava.

la fortikaĵo de Güssing

Historio[redakti | redakti fonton]

En 895 hungaraj triboj okupis Karpatan basenon, tiu montara zono estis limozono. Hungara Reĝlando formiĝis en 1000. Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la urbo devenis el 1157 en formo Kiscen. Tiam oni komencis konstrui lignofortikaĵon kaj abatejon, sed poste laŭ ordono de Béla la 3-a la monaĥoj foriris kaj konstruiĝis impona fortikaĵo. Tiu defendis la regionon en 1241 kontraŭ la tataroj. Aŭstra princo Albert okupis la fortikaĵon en 1289, sube la komunumo estis jam urbo en 1427. En 1459 okazis komploto kontraŭ reĝo Matiaso, sed la reĝo en 1495 okupis ĝin. Ekde 1524 Güssing apartenis al hungara historia familio Batthyány (batjAni). La fortikaĵo graviĝis dum la kontraŭturkaj bataloj.

pli detale

En 1910 Németújvár havis 2184 da loĝantoj (1175 aŭstroj, 984 hungaroj). Ĝis 1920 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Németújvár, kies distriktejo ĝi estis. Escepte de unu vilaĝo la tuta distrikto nun apartenas al Aŭstrio.

Vidindaĵoj estas la jam ruina fortikaĵo, preĝejoj omaĝe al Sankta Jakobo el la 12-a jarcento kaj kastelo de Draskovich (draŝkoviĉ) el 1804.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Güssing famas pri renovigebla energio. En la 1990-aj jaroj urbestro Peter Vadasz disvolvis energian centralon, kiu produktis el lignaj forĵetaĵoj precipe gason, kiu donis elektron. Ankaŭ novaj laborpostenoj estiĝis. Baldaŭe oni profitis ankaŭ la agrikulturajn forĵetaĵojn. En 2005 Güssing produktis pli da varmoj kaj elektroj, ol la sufiĉo, do la urbo sendependiĝis plene de la aŭstra elektra, gasa kaj energia retoj.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

József Elek Horváth verkis dramon: Németújvár ostroma (Sieĝo de Németújvár) prezentita en 1831 en Debrecen.

Komunumoj pri német (=germano) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Hidasnémeti Kapinémetfalu Németbánya Németbogsán Németfalu
Németkér Németpereg Németremete Németság Németszentmihály
Németszentmiklós Németszentpéter Németújvár Sopronnémeti Szamosújvárnémeti
Tornyosnémeti