Ferenc Faludi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Faludi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1704 (1704-03-25)
en Güssing
Morto 18-an de decembro 1779 (1779-12-18) (75-jaraĝa)
en Rechnitz
Religio katolikismo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Ferenc Faludi
Profesio
Okupo poeto • bibliotekistoverkistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferenc FALUDI, hungare Faludi Ferenc estis hungara poeto, verkisto, pedagogo kaj tradukisto.

Memortabulo en Kőszeg
Memortabulo en Kőszeg

Li naskiĝis la 25-an de marto 1704 en Hungara reĝlando en Németújvár (nun Güssing, Aŭstrio). Li mortis la 18-an de decembro 1779 en Rohonc, (nun Rechnitz, Aŭstrio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1734 li iĝis pastro, poste li instruis en la universitatoj de Graz kaj Linz, poste li estis sendita al Romo. Tie li studis la italan arton kaj ankaŭ tradukadis. En 1748 li plenumis oficon en Vieno, poste en aliaj urboj. En la tiama hungara ĉefurbo Pozsony li estris bibliotekon inter 1759-1773. Pro ĉeso de la ordeno li iris al Rohonc, kie li mortis.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • resume nur 40 poemoj postrestis
  • agoj por la hungara lingvo: kreoj de novaj vortoj
  • Elementa geometriae Ign. Gaston Paradies recudi curavit Graecii, latina scienca verko, 1738
  • Constantinus Porphyro-genitus teatraĵo en 1754
  • Bölcs ember (Saĝa homo), instruaj eseoj hungare, 1778
  • Faludi Ferencz költeményes maradványai (Verkoj de Faludi), hungare, 2 volumoj, (1787)
  • Faludi Ferencz Versei (Poemoj de Faludi), (1824)
  • Anthologia Faludi Ferencz Munkáiból (Antologio de Faludi), 1836
  • Faludi Ferencz Minden Munkái Ĉiuj verkoj de Faludi) 1853
  • diversaj tradukaĵoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio