Sankt Margarethen im Burgenland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sankt Margarethen im Burgenland
la loka kirko
la loka kirko

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7062 [+]
Retpaĝaro www.st-margarethen.at [+]
Demografio
Loĝantaro 2 636  (2018) [+]
Loĝdenso 99 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 48′ N, 16° 36′ O47.80305555555616.606388888889Koordinatoj: 47° 48′ N, 16° 36′ O [+]
Alto 151 m [+]
Areo 26,5 km² (2 650 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Sankt Margarethen im Burgenland
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Sankt Margarethen im Burgenland [+]
v  d  r
Information icon.svg

Sankt Margarethen im Burgenland [zankt margaRE:tn im BURgnlant], hungare Szentmargitbánya, kroate Margareta, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Eisenstadt-Umgebung ("Eisenstadt-ĉirkaŭo"). Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 2 636 loĝantoj. La nomo Margareta devenas de la patrono de la preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas sur ebenaĵo, en la norda Burgenlando inter la federaci-landa ĉefurbo Eisenstadt kaj urbo Rust (Aŭstrio), laŭ flankovojoj. Sankt Margarethen im Burgenland estas la nura urbeto de la komunumo.

Sankt Margarethen im Burgenland, kulisoj de la opero Carmen en la ŝtonminejo

Historio[redakti | redakti fonton]

La romianoj tie minis ŝtonojn por la konstruadoj. La unua mencio devenis el 1232 en formo de Mayad. Iam ne nur ŝtonon, sed ankaŭ feron oni minis. Dum nekonata tempo fortikaĵo konstruiĝis, kiu unue en 1273 detruiĝis, poste la turkoj en 1529, en 1532, en 1683 faris la samon. Ekde 1647 Sankt Margarethen im Burgenland estas bazara komunumo. La urbeto, kiel ankaŭ la tuta Burgenlando apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto Kismarton ĝis la jaroj 1920/21. Ekde 1898 pro hungariga politiko de la registaro en Budapeŝto oni devis devige uzi la hungaran nomon Margita.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Komunumoj de Sankta Margareta en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Szentmargita Szentmargitfalva Szentmargitbánya

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]