Mogersdorf
Mogersdorf | |||
---|---|---|---|
la loka kirko
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8382 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 164 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 91 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 57′ N, 16° 14′ O (mapo)46.94861111111116.2325Koordinatoj: 46° 57′ N, 16° 14′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 228 m [+] | ||
Areo | 12,8 km² (1 280 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Mogersdorf, hungare Nagyfalva [nadjfalva], estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Jennersdorf. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 1 164 loĝantoj.
- Areo: 13 km²
- Supermara alteco: 228 m
- Poŝtkodo: 8382
- Aŭtokodo: JE
Situo[redakti | redakti fonton]
Mogersdorf situas laŭ la hungara landolimo (kontraŭe troviĝas Szentgotthárd), laŭ maldekstra bordo de Rába, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Graz.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri la setlejo devenis el 1187 en formo Nagyfalu. En 1664 tie okazis granda batalo inter Habsburgoj estre de Montecuccoli kaj turkoj estre de Küprili. Mortis 2-6000 kristanoj kaj 22-30 000 turkoj. En 1704 kaj post unu jaro armeo de Francisko Rákóczi la 2-a venkis la aŭstrojn. En 1910 loĝis en Nagyfalva 1107 da homoj, plejparte aŭstroj. Ĝis 1920 Nagyfalva apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio).
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- monumento Blanka Kruco pri la batalo en 1664 de 1840
- kapelo omaĝe al Sankta Anna memore al la batalo en 1664 de 1670, interne troviĝas tombo de turka altrangulo
- romkatolika Preĝejo de Sankta Jozefo (Mogersdorf) de 1775
- muzeo
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|
|