Memorigloko Mogersdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
pacokruco kaj (fone) kapelo sur batalkampo en Burgenland

Memorigloko Mogersdorf (germane: Gedenkstätte Mogersdorf) troviĝas en Mogersdorf, Aŭstrio, je memoro de la batalo de Mogersdorf en 1663/64 en la kvara milito de la Habsburga monarkio kontraŭ la turkoj.

Preĝejeto sur Schlößlberg-monto[redakti | redakti fonton]

Sur la monto Schlößlberg staris iama grangio kun kapelo de la cistercia konvento de Sankta Gothardo el Szentgotthárd. En 1945 estis detruita la en 1897 konstruita novgotika kapelo parte. Kun preno de partoj de ĝi oni konstruis en 1963/64, jarojn de datrevenoj batalfaraj, modernan memorlokon post arkitektura konkurso kiun gajnis Ottokar Uhl.

Komence de la loko spekteblas ŝtono kun enskribo en la lingvoj germana, latina, franca kaj hungara kun informo pri la kuraĝo de la batalintaj respektive falintaj soldatoj. Poste du heĝlinioj kondukas ĝis la pinto de Schlößlberg rekte al betona kruco kun alteco de 15 metroj; ĝi videblas eĉ de malproksime. Apudkruce estas memorigkapelo kies altaro estas kupraĵo de la skulptisto Rudolf Kedl; ĝi estis starigita tie ĉi en la 1974-a jaro. Altarvande estis estinta triptiko de Herbert Boeckl kiu devis forpreniĝi pro klimataj kialoj. La internon oni ŝanĝis inter 1974 kaj 1979 tiel ke ĝi grandparte ne plu kongruas al la originalaj ideoj de Uhl.

Kapelo Sankta Anno[redakti | redakti fonton]

Ĉe la uesta vilaĝelirejo estas en 1670 konstruita Anno-kapelo, ronda konstruaĵo kun konusa tegmento kaj altarobildo el la jaro 1664-a pri Anno instruanta la filinon Mario. Donacis la tuton la vidvino de la batale falinta kavaliro de la Malta Ordeno kaj generalo Trauttmannsdorff.

Blanka kruco[redakti | redakti fonton]

Sur t.n. Turka Tombejo ĉe bulvardo kondukanta Vienon staras ŝtona kruco de 1840 kun alia enskribo honoranta la falintojn de 1664.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Margit Pflagner, J. Marco (Fotos): Burgenland. 80 Farbbilder mit Erläuterungen in Deutsch und Englisch., Frick Verlag, Wien 1970, Foto und Erläuterung Nr. 79.
  • DEHIO-Handbuch. Die Kunstdenkmäler Österreichs: Burgenland. Mogersdorf. Kapelle hl. Anna, Gedächtniskapelle auf dem Schlößlberg, Weißes Kreuz. Bundesdenkmalamt (eld.), Verlag Anton Schroll & Co, Wien 1976, ISBN 3-7031-0401-5, p. 196.
  • K. Brunner, Gerhard Granitz u. a.: 800 Jahre Mogersdorf. unter Berücksichtigung der Ortsteile Deutsch Minihof und Wallendorf. 1987.
  • Architekturzentrum Wien (eld.) kun Christa Kamleithner, Johannes Porsch, Bernhard Steger: OTTOKAR UHL; katalogo de la ekspozicio Ottokar Uhl – Nach den Regeln der Architektur (Architekturzentrum Wien, 3.3.-13.6. 2005), eldonejo Anton Pustet, Salzburg 2005, nr. 121, ISBN 3-7025-0508-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

46.9596816.236237