Petőfiszállás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petőfiszállás
Pálosszentkúti kegyhely, szentkút 2021 01.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6113 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 381  (2021) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 37′ N, 19° 50′ O (mapo)46.61666666666719.833333333333Koordinatoj: 46° 37′ N, 19° 50′ O (mapo) [+]
Areo 67,78 km² (6 778 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Situo de Petőfiszállás

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Petőfiszállás [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Petőfiszállás (petOfisAlAŝ) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kiskunfélegyháza. La nomo signifas tranoktejo de Petőfi.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Petőfiszállás situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, laŭ fervojo Budapeŝto-Szeged. Ĉefvojo Budapeŝto-Szeged preteriras. Kiskunfélegyháza troviĝas 15, Bugac 19, Ópusztaszer 26 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas, kumanoj fondis la vilaĝon, kiu havis ankaŭ preĝejon. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. La Habsburgoj en 1699 forpelis la turkojn. Formiĝis vico da farmoj, krome loĝantoj de Kiskunfélegyháza profitis la kampojn paŝtejo. Ankaŭ Stefano Petrovics, patro de Petőfi havis tie paŝtejan kampoparton. Dum la historio la loko nomiĝis Ferencszállás, poste pro la legendo Pálosszentkút (=Paŭlo-sankta-puto). La vilaĝo naskiĝis en 1952 havanta la nomon Petőfiszállás.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Onidire en 1791 paŝtisto dum nokta paŝtado malkovris nekonatan fonton, kie li ekvidis lumantan Dipatrinon. Oni komencis trinki el la akvo, sekve ili saniĝis. Iom poste paralizita almozpetulo trinkis kaj lavis sin, poste tuj resaniĝis. El la superfluantaj lambastonoj arboj kreskis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]