Bajót

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun Babót!

Bajót
Bajot-02.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2533 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 733  (2021) [+]
Loĝdenso 105 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 44′ N, 18° 33′ O (mapo)47.72722222222218.555833333333Koordinatoj: 47° 44′ N, 18° 33′ O (mapo) [+]
Areo 16,44 km² (1 644 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Situo de Bajót

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Bajót [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Bajót [bajOt] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Esztergom apud Nyergesújfalu, Mogyorósbánya, Bajna kaj Lábatlan.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo kuŝas inter la nord-orienta montetoj de montaro Gerecse, en la valo de samnoma rivereto. Oni povas alproksimigi ĝin de la landvojo 10 enkurbiĝante aŭ ĉe Nyergesújfalu aŭ ĉe Lábatlan en sudan direkton. Sed oni povas alveturi ankaŭ de la direkto de Bajna sur la pitoreska arbara vojo, kiu ofte estas parto de rali-itineroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de vilaĝo estas loĝita loko de pratempoj, kiun pruvas la ĉi tie trovitaj arĥeologiaj trovaĵoj. Sur la teritorio de vilaĝo, en rokmuro de la okcidenta flanko de monto Öregkő (aĝa aŭ granda ŝtono) en la grotoj „Jankovits” kaj „Baits” oni trovis praepokajn restaĵojn, inter ili nombrajn, rarajn kaj famajn memoraĵojn de kulturoj solutrea kaj magdalena de prahomo. Ili estis subtile laboritaj ŝtonaj kaj ostaj utilaĵoj.

En la romia epoko estis setlejo ĉi tie, sur kies loko malkovriĝis skulptitaj ŝtonobjektoj kaj ankaŭ reliefa tomboŝtono, kiu estas konstrita en la muron de parokejo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La vinkultivejoj de la vilaĝo apartenas al la vinberregiono „Ászár-Neszmély”.

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, 2 lernejoj, muzeeto, kulturdomo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]