El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teiuș [tejuŝ] (hungare Tövis toeviŝ, germane Dreikirchen ) estas urbo en la distrikto Alba en Transilvanio , Rumanio nordoriente de Alba Iulia . Administre apartenas al ĝi Beldiu , Căpud , Coşlariu Nou , Pețelca . Ĝi estas fervoja nodo kaj romkatolika pilgrimloko.
Ĝia unua mencio skribe estas en 1293 ; en 1332 estis ekleziejo. En 1910 ĝi havis 3 589 loĝantojn [rumanoj, hungaroj, ciganoj); en 1992 6 301 (rumanoj, 6,6% hungaroj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario , (Alsó-Fehér ).
Dezső Benedek (pupaktoro) (10-a de septembro 1916 - Kluĵo , 28-a de novembro 2010 ): advokato, pupaktoro.
Béla Ditrói Puskás (22-a de decembro 1908 - Cluj-Napoca , 1-a de aprilo 1976 ): aktoro.
János Gruzda (18-a de novembro 1881 - Zlatna , 3-a de novembro 1953 ): reformita pastro, pentristo.
Hajnal F. Halay (1929 ): porteatra kostumistino, ilustraciistino.
János László (*21-a de februaro 1925 ): kuracisto, universitata profesoro.
Géza Mátéffy (29-a de aŭgusto 1900 – Budapest , 27-a de aprilo 1980 ): ŝtatsekretario.
Florin Adrian Maxa (*18-a de januaro 1943 ): pentristo.
Avram Mentzel (7-a de julio 1924 - ?, ? 2000 ): pentristo.
Elek Solymossy (25-a de januaro 1847 - Budapest , 3-a de januaro 1914 ): popoldram-kaj operetkantisto, teatrodirektoro.
Ferenc Székelyhidy (4-a de aprilo 1885 - Budapest , 27-a de junio 1954 ): operkantisto (tenoro).
Judit Veress (22-a de oktobro 1922 – Budapest , 20-a de septembro 1976 ): pedagogino, kandidatino pri la edukaj sciencoj (1966).