Géza Mátéffy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MÁTÉFFY Géza (pro. ma:te:fi) estis hungara ŝtatsekretario naskita en Tövis la 29-an de aŭgusto 1900 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de aprilo 1980.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Mátéffy havigis doktoriĝon pri ŝtatscienco en 1923 en Segedo. Li estis de ĝia fondo (1930) ano de la gvidantaro de FKgP (partio de etbienularo), persona sekretario de 1932 de partiestro Tibor Eckhardt, ano de Provizora Naciasembleo de 1945, pli poste de la landkunveno. Li estis de 1-a de majo 1945 ŝtatsekretario pri administracio en la Ministerio pri Publikprovizo, de 31-a de decembro 1947 prezidanto de la Ofico pri Publikprovizo. De 6-a de junio 1947 ĝis 17-a de aprilo 1948 li estis ano de la Politika Komitato de FKgP. Je la fino de 1948 li retiriĝis el politika vivo.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Meritordeno mez- kaj oficirkruco de la Hungara Respubliko (1947).

Fonto[redakti | redakti fonton]