Ferenc Székelyhidy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ferenc Székelyhidy
Ferenc Székelyhidy
Ferenc Székelyhidy
Persona informo
Naskonomo Székelyhidy Ferenc
Naskiĝo la 4-an de aprilo 1885(nun 1885-04-04)
en Hungario Tövis (Hungara reĝlando)
Morto 27-an de junio 1954 (1954-06-27)
en Budapeŝto
Tombo Farkasréti Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kantisto
Information icon.svg
vdr

SZÉKELYHIDY Ferenc [pr. se:kejhidi] estis hungara operkantisto (tenoro) naskiĝinta Tövis la 4-an de aprilo 1885 kaj mortinta en Budapeŝto la 27-an de junio 1954. Lia edzino estis Rózsi Marschalkó.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ferenc Székelyhidy pristudis juron kaj paralele kanton sub direkto de Ödön Farkas en Koloĵvaro. En 1909 dungis lin la Operejo kaj debutis en la titolrolo de Hunyadi László (Ferenc Erkel). Li estis ĝis 1945 solisto de la Operejo, poste kantomajstro, en 1923 ĝia eterna ano. Inter 1933–44 li estis instruisto en la muzikakademio. Li havis sukcesojn ankaŭ kiel oratorikantisto kaj kanzonisto. En 1923 li kantis okaze de la premiero de Psalmus Hungaricus de Zoltán Kodály la tenorsolon.

Roloj[redakti | redakti fonton]

  • Stolzingi Walter (Wagner: A nürnbergi mesterdalnokok);
  • Parsifal (Wagner);
  • Canio (Leoncavallo: Bajazzók);
  • Don Ottavio (Mozart: Don Giovanni);
  • Belmonte (Mozart: Szöktetés a szerájból).

Fonto[redakti | redakti fonton]