Rózsi Marschalkó
Rózsi Marschalkó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Marschalko Róza Mária |
Naskiĝo | la 30-an de aŭgusto 1887 en Nagyszombat (Hungara reĝlando) |
Morto | la 29-an de junio 1967 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 21/4 (21/A)-1-6/7 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Ferenc Székelyhidy (1913–1954) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto voĉa instruisto |
Rózsi Marschalkó [rOĵi marŝalkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Marschalkó Rózsi estis hungara operkantisto, oratorikantisto (mezosoprano), instruisto. Ŝia edzo estis Ferenc Székelyhidy.
Rózsi Marschalkó [1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1887 en Nagyszombat (Hungara reĝlando, nuntempa Trnava en Slovakio) (laŭ alia informo la naskiĝjaro estas 1890), ŝi mortis la 29-an de junio 1967 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Rózsi Marschalkó lernis kantadon en Budapeŝto, ŝi debutis en 1907 en koncerto en la sama urbo, baldaŭ ankaŭ en Vieno. Ŝi debutis en Reĝa Operejo de Budapeŝto post tri jaroj. Inter 1911 kaj 1929 ŝi estis privata kantisto de la Operejo. En tiu longa periodo ŝi kelkfoje kantadis ankaŭ en Vieno kaj Berlino. En 1913 ŝi edziĝis, la geedza paro ofte faris komunajn koncertojn. Depost la retiriĝo ŝi ekinstruis en muzika mezlernejo. Ŝi naskis dufoje.
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Zoltán Kodály: Háry János — Mária Lujza
- Giuseppe Verdi: Rigoletto – Maddalena
- Richard Wagner:
- Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg — Elizabeta
- Lohengrin — Elsa
- Die Walküre — Sieglinde
- Götterdämmerung — Waltraute
- Léo Delibes: Lakmé — Mallika
- Pietro Mascagni: Cavalleria Rusticana – Santuzza
- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly — Suzuki
- La Bohème — Mimi
- Charles Gounod: Faust – Marta, Margit
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann — Nikolao
- Ambroise Thomas: Mignon — titolrolo
- Claude Debussy: Pelléas et Mélisande — ina tirolrolo
- Richard Strauss:
- Der Rosenkavalier — Octavian
- Ariadne Auf Naxos — titolrolo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- germanlingva biografio Arkivigite je 2014-10-19 per la retarkivo Wayback Machine