Giacomo Puccini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giacomo Puccini
Giacomo Puccini
Itala komponisto
Naskiĝo 22-a de decembro 1858
en Lucca, Toskanio, Italio
Morto 29-a de novembro 1924
en Bruselo, Belgio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Giacomo PUCCINI [ˈd͡ʒakɔmo putˈt͡ʃini], plennome: Giacomo Antonio Domenico Michele Secondo Maria Puccini (naskiĝis la 22-an de decembro 1858 en Lucca, mortis la 29-an de novembro 1924 en Bruselo) estis itala komponisto kies operoj estas konsiderataj standarde inter la plej gravaj en la historio.[1]

Puccini estis nomita "la plej granda komponisto de itala opero post Verdi".[2] Dum lia komenca verkaro enradikiĝis en tradicia romantikisma opero de la fino de la 19a jarcento, li sukcese disvolvigis sian postan verkaron en la realisma stilo verismo, el kiu li iĝis unu el plej elstaraj reprezentantoj.

Kiel filo de muzikista familio li jam kiel knabo kantis en ĥoruso kaj de 1880 ĝis 1883 li studis en la konservatorio de Milano. Lia unua opero Le Villi unuafoje prezentiĝis en la jaro 1884. Internacian famon li gajnis per la opero Manon Lescaut (1893). La fama dirigento Arturo Toscanini gvidis la premieron de La Bohème en 1896. La opero Madame Butterfly (unuafoje prezentita en 1900) komence ne entuziasmigis la publikon, ĝi iĝis plena sukceso nur ekde 1904.

Giacomo Puccini mortis en Bruselo. Sian lastan operon Turandot, li ne finfaris. Franco Alfano kompletigis lian laboron.

Familio kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Naskoloko de Puccini, en 1984

Puccini naskiĝis kiel Giacomo Antonio Domenico Michele Secondo Maria Puccini en Lucca en Toskanio, en 1858. Li estis unu el naŭ gefiloj de Michele Puccini kaj Albina Magi. La familio Puccini estis setliĝinta en Lucca kiel loka muzikista dinastio fare de praavo de Puccini – same nomita Giacomo (1712–1781).[3][4] La unua Giacomo Puccini estis maestro di cappella de la Katedralo de Sankta Marteno en Lucca.[5] Li estis sukcedita en tiu posteno de sia filo, Antonio Puccini,[5] kaj poste de la filo de Antonio nome Domenico, kaj de la filo de Domenico nome Michele (patro de la celo de tiu artikolo).[3] Ĉiuj tiuj viroj studis muzikon en Bolonjo, kaj kelkaj havigis kromajn aldonajn muzikajn studojn aliloke.[3][5] Domenico Puccini studis dumtempe ĉe Giovanni Paisiello.[3] Ĉiuj komponis muzikon por la katolika eklezio. Aldone, Domenico komponis kelkajn operojn, kaj Michele komponis unu operon.[3] La patro de Puccini nome Michele ĝuis reputacion tra norda Italio, kaj lia funebro estis okazo de publika lamentado, je kio la tiama fama komponisto Giovanni Pacini dirigentis Rekviemon.[6]

Ĉar la familio Puccini estis okupinta la postenon de maestro di cappella dum 124 jaroj (1740–1864) je la tempo de la morto de Michele, oni antaŭsupozis ke la filo de Michele nome Giacomo okupos tiun postenon kiam li estos sufiĉe aĝa.[4] Tamen, kiam Michele Puccini mortiĝis en 1864, lia filo Giacomo estis nur sesjaraĝa, kaj tiele li ne estis kapabla ekokupi la laborlokon de sia patro.[3] Kiel infano, li tamen partoprenis en la muzika vivo de la Katedralo de Sankta Marteno, kiel membro de la knaba koruso kaj poste kiel anstataŭa orgenisto.[4]

Puccini ricevis ĝeneralan edukon ĉe la seminario de Sankta Mikaelo en Lucca, kaj poste ĉe la seminario de la katedralo.[3] Unu el onkloj de Puccini nome Fortunato Magi, superrigardis lian muzikan edukadon. Puccini ricevis diplomon el la Muzika Lernejo Pacini en Lucca en 1880, post esti studinta tie kun sia onklo Fortunato, kaj poste kun Carlo Angeloni, kiu estis instruisto ankaŭ de Alfredo Catalani. Stipendio el la itala reĝino Margerita, kaj helpo el alia onklo, Nicholas Cerù, havigis la necesan financon por ke Puccini pluigu siajn studojn ĉe la Milana Konservatorio,[3][6] kie li studis komponarton kun Stefano Ronchetti-Monteviti, Amilcare Ponchielli, kaj Antonio Bazzini. Puccini studis ĉe la konservatorio dum tri jaroj. En 1880, ĉe aĝo de 21, Puccini komponis sian Meson, kiu markis la pinton de la familia longa asocio kun la eklezia muziko en sia naskoloka Lucca.[7]

Ekkariero kaj unuaj operoj[redakti | redakti fonton]

Puccini verkis orkestran pecon nome la Capriccio sinfonica kiel tezkomponaĵo por la Milana Konservatorio. La instruistoj de Puccini nome Ponchielli kaj Bazzini estis impresitaj de la verko, kaj ĝi estis prezentita je studenta koncerto en la konservatorio. La verko de Puccini estis favore recenzita en la milana publikaĵo Perseveranza,[3] kaj tiele Puccini ekkonstruis reputacion kiel juna komponisto promesanta en milana muzika etoso.

Le Villi[redakti | redakti fonton]

La interno de la Teatro Dal Verme ĉirkaŭ 1875. Le Villi estis prezentita tie premiere en la 31a de Majo 1884.

Post la premiero de Capriccio sinfonica, Ponchielli kaj Puccini studis la eblon ke la venonta verko de Puccini estu opero. Ponchielli invitis Puccini gasti ĉe sia vilao, kie Puccini estis prezentita al alia junulo nome Fernando Fontana.[3] Puccini kaj Fontana interkonsentis kunlaboris por opero, por kiu Fontana havigus la libreton. La verko, Le Villi, estis metita en konkurenco sponsorita de la muzikpublikiga entrepreno Sozogno en 1883 (nome la sama konkurencop en kiu la verko de Pietro Mascagni nome Cavalleria rusticana estis venkinta en 1889).[3] Kvankam ĝi ne venkis, Le Villi estis poste prezentita en la Teatro Dal Verme, premiere en la 31a de Majo 1884.[3] La entrepreno G. Ricordi & Co. helpis la premieron per presado de la libreto senpage.[3] Kolegaj studentoj el la Milana Konservatorio formis grandan parton de la orkestro.[3] La premiero estis tiom sukcesa ke Casa Ricordi aĉetis la operon.[3] Reviziita en duakta versio kun intermezzo inter la aktoj, Le Villi estis ludita ĉe La Scala en Milano, la 24an de Januaro 1885. Tamenr, Ricordi ne publikigis la tekston ĝis 1887, malhelpante plian ludadon de la verko.[3]

La intrigo temas pri estonta edzo kiu abandonas fianĉinon por ricevi heredon. Spite promeson ne forgesi kaj reveni, li sorĉita de sireno forgesas ŝin kaj ŝi mortas. Sciinte tion, li revenas kaj serĉas pardonon sed feoj (villi) ĉikanas lin ĝis lia morto.

Edgar[redakti | redakti fonton]

Giulio Ricordi, estro de G. Ricordi & Co., muzikpublikigistoj, iĝis sufiĉe impresita el Le Villi kaj el ties juna komponisto ke li mendis duan operon, kiu rezultis en Edgar. La verko estis komencita en 1884 kiam Fontana eklaboris la scenaron por la libreto.[8] Puccini finis dekomencan komponon en 1887 kaj orkestrigon en 1888.[8] Edgar premieriĝis ĉe La Scala en la 21a de Aprilo 1889 nur meze sukcese.[8] La verko estis retirita por revizio post sia tria ludo.[8] En milana gazeto, Giulio Ricordi publikigis defendon de la lerteco de Puccini kiel komponisto, dum kritikis la libreton de Fontana. Reviziita versio ludiĝis pli sukcese ĉe la Teatro di Giglio en la naskiĝurbo de Puccini nome Lucca en la 5a de Septembro 1891.[8] En 1892, pliaj revizioj mallongigis la operon el kvar aktoj al tri, en versio kiu estis bone ricevita en Ferrara kaj kiu estis ludita ankaŭ en Torino kaj en Hispanio.[8] Puccini faris pliajn reviziojn en 1901 kaj 1905, sed la verko neniam atingis sufiĉan popularecon.[8] Sen la persona apogo de Ricordi, Edgar povus perdigi al Puccini lian karieron. Puccini estis parfuĝinta kun sia iama pianostudentino, la edziniĝinta Elvira Gemignani, kaj la partneroj de Ricordi deziris preterateti tion pri la vivstilo de la komponisto nur se li estis sukcesa. Kiam Edgar malsukcesis, ili sugestis al Ricordi ke li ĉesu apogi Puccini, sed Ricordi diris ke li restos ĉe li kaj pluapogis lian venontan operon.[9]

La intrigo de Edgar temas pri ĉefrolulo nome Edgar, kiu estas eksa diboĉulo kiu amas Fidelia-n. Tigrana, eksa amantino, klopodas malhelpi. Li ĉiukaze foriras kun soldataro kaj mortas batale. La lokanoj malbenas lin sed Fidelia ankoraŭ amas lin. Kiam la soldataro klopodas traserĉi la ĉerkon, oni malkovras ke tiu estas malplena kaj monaĥo konfesas ke li estas Edgar kaj iras kun Fidelia nura kiu amis kaj defendis lin. Tigrana mortigas ŝin kaj Edgar ploras.

Manon Lescaut[redakti | redakti fonton]

Poŝtkarto rememora de la premiero de Manon Lescaut la 1an de Februaro 1893 (lasta akto).

Komencante sian venontan operon, Manon Lescaut, Puccini anoncis ke li verkos sian propran libreton por ke "neniu filibretisto"[10] povu ruinigi ĝin. Ricordi persvadis lin akcepti Ruggero Leoncavallo kiel sia libretisto, sed Puccini tuj petis al Ricordi forigi lin el la projekto. Kvar aliaj libretistoj estis poste engaĝigitaj ĉe la opero, sed Puccini konstante ŝanĝis sian opinion pri la strukturo de la verko. Nur preskaŭ hazarde la finaj du, Luigi Illica kaj Giuseppe Giacosa, kunvenis por kompletigi la operon.

La intrigo temas pri studento kiu enamiĝas de virino monaĥiniĝonta kaj fuĝas kun ŝi al Parizo. Manon, abandoninta lin pro malriĉo, estas celo de la lukto inter ŝia nuna amanto Geronte kaj la iama Des Grieux. Ŝi estas enprizonigita kaj Des Grieux iras al Havro. Poste li sekvas ŝin, deportita al Luiziano. En la lasta akto ili vagadas tra dezerto sen akvo; ŝi mortas kaj li svenas.

Manon Lescaut premieris ĉe la Teatro Regio de Torino en la 2a de Februaro 1893.[11] Koincide, la unua longdaŭre populara opero de Puccini aperis unu semajnon antaŭ la premiero de la lasta opero de Giuseppe Verdi nome Falstaff, kiu premieris la 9an de Februaro 1893.[11] Antaŭvidante la premieron, La Stampa verkis ke Puccini estis junulo kies "grandaj esperoj" havis realan bazon ("un giovane che e tra i pochi sul quale le larghe speranze non siano benigne illusioni").[11] Pro la malsukceso de Edgar, tamen, malsukceso de Manon Lescaut estus ruiniginta la estontecon de Puccini kiel komponisto. Kvankam Giulio Ricordi, estro de Casa Ricordi, ankoraŭ eltenis la junan Puccini dum Manon Lescaut estis ankoraŭ sursceneje, la estraro de Casa Ricordi jam estis konsiderante ĉesadon de la financa elteno al Puccini.[12] Ĉiukaze "Manon Lescaut estis la unua kaj nura nedisputebla sukceso de Puccini, laŭdata kaj de kritikistoj kaj de publiko same."[13] Post la londona premiero en 1894, George Bernard Shaw diris: "Puccini ŝajnas al mi kiel la heredanto de Verdi pli ol iu ajn el siaj rivaloj."[14]

Illica kaj Giacosa revenis kiel libretistoj por Puccini por liaj venontaj tri operoj, probable liaj plej grandaj sukcesoj: nome La bohème, Tosca kaj Madama Butterfly. Manon Lescaut estis granda sukceso kaj establis la reputacion de Puccini kiel plej promesanta elstara komponisto de sia generacio, kaj la plej verŝajna "sukcedanto" de Verdi kiel elstara reprezentanto de la itala opera tradicio.[6]

Pinta kariero[redakti | redakti fonton]

La bohème[redakti | redakti fonton]

Sceno de la dua akto de "La Bohème" en la Teatro Colón de Bonaero, Argentino, komence de la 1970-aj jaroj.

La venonta verko de Puccini post Manon Lescaut estis La bohème, kvar-akta opero bazita sur la libro de 1851 de Henri Murger, nome La Vie de Bohème. La bohème premieris en Torino en 1896, dirigentita de Arturo Toscanini.[15] Post kelkaj jaroj, ĝi esti ludita tra multaj el la ĉefaj operejoj de Eŭropo, inklude Brition, same kiel Usonon.[16] Ĝi estis populara sukceso, kaj ankoraŭ estas unu el la plej ofte luditaj operoj iam verkitaj.

La libreto de la opero, libere adaptita el la epizoda novelo de Murger kombinas komediajn elementojn de la povreca vivo de junaj ĉefroluloj kun tragediaj aspektoj, kiaj la morto de la juna kudristino Mimí. La propra vivo de Puccini kiel junulo en Milano utilis kiel fonto de inspiro por elementoj de la libreto. Dum siaj jaroj kiel konservatoria studento kaj en la jaroj antaŭ Manon Lescaut, li spertis similan malriĉon al tiu de la bohemanoj en La bohème, inklude drastan mankon de necesaĵoj kiaj manĝo, vestaĵaro kaj mono por pagi ĉambroluon. Kvankam Puccini ricevis malgrandan ĉiumonatan stipendion de la Kongregacio de Karitato en Romo (nome Congregazione di caritá), li ofte devis lombardi siajn posedaĵojn por kovri bazajn elspezojn.[3][17] Komencaj biografiistoj kiaj Wakeling Dry kaj Eugenio Checchi, kiuj estis samtempuloj de Puccini, montris paralelojn inter tiuj aferoj kaj partikularaj okazaĵoj de la opero.[3][17] Checchi citis taglibron tenita de Puccini dum li estis ankoraŭ studento, kiu registris okazon en kiu, kiel en Akto 4a de la opero, unusola haringo servita kiel vespermanĝo devis sufiĉi por kvar personoj.[3][17] Puccini mem komentis: "Mi vivis tiun Bohème, kiam ne estis ankoraŭ ajn penso ekante en mia cerbo pri serĉado de temo por opero. (Quella Bohème io l’ho vissuta, quando ancora non mi mulinava nel cervello l’idea di cercarvi l’argomento per un’opera in musica.)"[17]

Originala afiŝo anoncanta la operon "Tosca" de G. Puccini

La kompono fare de Puccini de La bohème estis subjekto de publika disputo inter Puccini kaj komponisto Ruggiero Leoncavallo. Komence de 1893, ambaŭ komponistoj malkovris ke ili ambaŭ estis engaĝiĝintaj en verkado de operoj bazitaj sur la verko de Murger. Leoncavallo estis komencinta sian verkon la unua, kaj li kaj lia muzikpublikigisto plendis havi "prioritaton" sur la temo (kvankam la verko de Murger estis en la publika cirkulo). Puccini respondis ke li startis sian propran verkon sen havi ajn konon pri la plano de Leoncavallo, kaj verkis: "Li komponu. Mi komponos. La aŭdantaro decidos."[18] La opero de Puccini premieris unu jaron antaŭ tiu de Leoncavallo, kaj estis konstanta aŭdantara favoro, dum la versio de Leoncavallo de la sama historio estis rapide falinta en malhelo.[8]

Tosca[redakti | redakti fonton]

La venonta verko de Puccini post La bohème estis Tosca (1900), verŝajne la unua eniro de Puccini en la etoso de verismo, nome realisma priskribo de multaj aspektoj de la reala vivo kia violento. Puccini estis konsiderinte operon pri tiu temo ekde li vidis la teatraĵon Tosca de Victorien Sardou en 1889, kiam li skribis al sia publikigisto, Giulio Ricordi, petante al li akiri permeson el Sardou por operigi la teatraĵon: "Mi vidas en tiu Tosca la operon kiun mi bezonas, sen troaj proporcioj, nek prilaborita spektaklo, nek ĝi bezonos la kutiman troan kvanton de muziko."[19]

Tosca [TOSka] estas virino kiu helpas revoluciulon spite endanĝerigon kaj postan morton de sia amanto, pentristo Mario Cavaradossi. La tirano Scarpia perfidas ŝin kaj okazigas la morton de Mario.

Puccini fotita en 1908

La muziko de Tosca uzas muzikajn registrojn por partikularaj roluloj kaj emocioj, kiu estis komparita al vagneraj motivoj, kaj kelkaj samtempuloj vidis ke Puccini adoptis novan muzikan stilon influite de Wagner. Aliaj vidis la verkon diference. Malakceptinte la aserton ke Tosca montras vagnerajn influojn, unu kritikisto informante pri la premiero de la 20a de Februaro 1900 en Torino verkis: "Mi ne kredas ke oni povas trovi pli Pucciniecan verkon ol tiun."[20]

Aŭtomobila akcidento kaj preskaŭ morto[redakti | redakti fonton]

La 25an de Februaro 1903, Puccini estis akre vundita en aŭtakcidento dum dumnokta veturado surŝosee el Lucca al Torre del Lago. La aŭto estis ŝoforita de la ŝoforo de Puccini kaj estis portinta Puccini, lian edzinon Elvira, kaj ilian filon Antonio. Ĝi eliris el la ŝoseo, falis kelkajn metrojn, kaj turniĝis. Elvira kaj Antonio estis elpelitaj el la aŭto kaj rezultis nur kun minoraj vundoj. La ŝoforo de Puccini, ankaŭ elpelita el la aŭto, suferis akran rompon de femuro. Puccini estis kaptita sub la veturilo, kun akra rompo de dekstra kruro kaj kun parto de la aŭto subpremanta lian bruston. Doktoro loĝanta proksime, kun alia persono kiu venis esplori la aferon, savis Puccini el la vrako.[21] La vundo ne tuj saniĝis, kaj Puccini restis sub traktado dum monatoj. Dum la medicinaj ekzamenoj kiujn li devis trapasi oni trovis ankaŭ ke li suferas ian formon de diabeto.[22] La akcidento kaj ties konsekvencoj bremsis la kompletigon fare de Puccini de lia venonta verko, Madama Butterfly.

Madama Butterfly[redakti | redakti fonton]

Geraldine Farrar kiel Madama Butterfly, 1907

La origina versio de Madama Butterfly, premierita ĉe La Scala la 17an de Februaro 1904, estis dekomence ricevita kun granda malamikeco (probable pro maltaŭgaj provludoj). Tiu versio estis en du aktoj;[23] post la katastrofa premiero, Puccini retiris la operon, reviziis ĝin por fakta dua premiero en Brescia en Majo 1904[24] kaj por ludoj en Bonaero, Londono, Usono kaj Parizo. En 1907, Puccini faris siajn finajn reviziojn al la opero en kvina versioo,[25] kiu iĝis konata kiel la "standarda versio". Nuntempe la standarda versio de la opero estas la versio plej ofte ludita tra la tuta mondo. Tamen, ankaŭ la origina versio de 1904 estas foje ludita, kaj estis registrita.[26]

La intrigo temas pri malfacila rilato inter japanino kaj usonano. en la akto 1 en 1904 en Nagasako, Japanio, usona ŝipoficiro nome Pinkerton luas domon por ŝi kaj estonta edzino nome "Butterfly". Ŝi estas 15jaraĝa japanino kiun li edziĝos nur konvene, ĉar li intencas abandoni ŝin kiam li trovos taŭgan usonan edzinon. En la akto 2 tri jarojn poste, Butterfly ankoraŭ atendas la revenon de Pinkerton, kiu foriris post la nupto. Usona konsulo, Sharpless, alportas novaĵon pri baldaŭa alveno de Pinkerton. Butterfly anoncas ke ŝi naskis filon de Pinkerton. El la monteta domo Butterfly vidas la alvenon de la ŝipo de Pinkerton al la haveno kaj restas atendante lian revenon. En la akto 3 Sharpless kaj Pinkerton alvenas matene, kun la nova usona edzino de Pinkerton, Kate. Ili venis ĉar Kate akceptis zorgi la infanon. Sed Pinkerton konstatas ke li eraris kaj malkuraĝas revidi sian japanan eksedzinon. Akceptinte fordoni sian filon se Pinkerton venas vidi ŝin, ŝi faras harakiri. Pinkerton venas, sed malfrue, kaj Butterfly mortiĝas.

Lastaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Giacomo Puccini kun dirigento Arturo Toscanini

Post 1904, la komponaĵoj de Puccini iĝis malplej oftaj. En 1906 Giacosa mortiĝis kaj, en 1909, estis skandalo post la edzino de Puccini, Elvira, false akuzis sian servistinon Doria Manfredi havi amaferon kun Puccini. Fine, en 1912, la morto de Giulio Ricordi, nome eldonisto kaj publikigisto de Puccini, finigis la produktivan periodon de lia kariero.

La fanciulla del West[redakti | redakti fonton]

Puccini kompletigis la La fanciulla del West, bazite sur teatraĵo de David Belasco, en 1910. Tiu estis antaŭmendita de, kaj unue ludita ĉe, la Metropola Operejo (Met) en Novjorko en la 10a de Decembro 1910 kun steluloj de Met nome Enrico Caruso kaj Emmy Destinn por kiuj Puccini kreis la ĉefajn rolojn de Dick Johnson kaj Minnie. Toscanini, tiam la muzika direktor de Met, dirigentis.[27] Tiu estis la unua monda premiero de opero ĉe Met.[28] La premiero estis granda sukceso.[29] Tamen, la kompona stilo uzita en la opero, kun malmultaj soloaj arioj, estis kritikita tiame[30] kaj restas barilo por la kompleta akceptado de la opero en la standarda repertorio. Kelkaj samtempuloj kritikis ankaŭ la operon pro manko de atingo de vere "amerika" etoso.[31][32] Tamen, la opero estis plaŭdita laŭde pro sia aligo de progresinta harmonia lingvaĵo kaj ritma komplekseco en la italan operan formon.[33] Aldone, unu ario el la opero, nome Ch'ella mi creda, iĝis baza ero de kompilaĵoj de albumoj por opertenoroj. Oni diris ke dum la Unua Mondmilito, italaj soldatoj kantis tiun arion por pluhavi batalmoralon.[13][34] La itala filmo de 2008 nome Puccini e la fanciulla (Puccini kaj la junulino), estis bazita sur la periodo de lia vivo kiam li estis komponante tiun operon.

La intrigo okazas ĉirkaŭ 1850 en minkampadejo ĉe la Nubaj Montoj, Kalifornio. Sceno en drinkejo saloon fare de orministoj kaj virino Minnie kiu amiĝas al Johnson. En akto 2a en loĝejo de Minnie Johnson riveliĝas kiel bandito, ŝi forpelas lin kaj li estis pafita; reveninta vundite, li kaŝiĝas, dum policano Rance serĉas lin. Minnie planas ludkarton: se ŝi venkos, Johnson restos libera; se ŝi malvenkos, ŝi iĝos de Rance. Ŝi venkas pro trompo. En akto 3a Johnson estas linĉota, kiam Minnie denove savas lin konvinkinte la ministoj ke ili multe ŝuldas al ŝi kaj ambaŭ foriras libere.

La rondine[redakti | redakti fonton]

La rondine.jpg

Puccini kompletigis la muzikon de La rondine, por libreto de Giuseppe Adami, en 1916 post du jaroj de laboro, kaj ĝi estis premierita en la Granda Teatro de Montekarlo la 27an de Marto 1917. La opero estis dekomence mendita por la Carltheater de Vieno; Tamen, la eksplodo de la Unua Mondmilito malhelpis la premieron tie. Plie, la firmao Ricordi estis malakceptinte la muzikon de la opero - la filo de Giulio Ricordi nome Tito estis tiam zorge kaj priskribis la operon kiel "malbona Lehár".[35] Ĝi estis tenita de ties rivalo, Lorenzo Sonzogno, kiu aranĝis la unuan ludon en neutrala Monako.[36] Ĝi estas la malplej konata el la maturaj operoj de Puccini, kaj la komponisto plulaboris reviziante ĝin ĝis sia morto.

La rondine estis dekomence planita kiel opereto, sed Puccini nuligis parolan dialogon, metante la verkon pli proksime de la formo de opero. Moderna revizianto priskribis La rondine kiel "kontinua fabriko de kantecaj valsaj muzikoj, kaptilaj pop-stilaj melodioj, kaj nostalgia ammuziko," dum karakterigis la intrigon kiel reciklado de roluloj kaj okazaĵoj el verkoj kiaj 'La traviata' kaj 'Die Fledermaus'.[37]

La intrigo temas pri diboĉula etoso. Ĉe Magda, la poeto Prunier esprimas siajn teoriojn pri amo. Estas festeto kun amikinoj. Prunier verkas unuan verson kaj Magda duan pri historio de Doretta. Partoprenas ankaŭ servistino Lisette, kiu enkondukas vizitanton Ruggero. Prunier kiu scias kiromancion profetas por Magda hirundan historion: ŝi elmigros al amo. En akto 2a maskita Magda renkontas kun Ruggero en pariza trinkejo. Lisette kaj Prunier formas alian paron. En akto 3a Magda kaj Ruggero estis kunvivintaj dum kelkaj monatoj, kaj ŝi planas geedziĝi, sed ŝi scias ke ŝia fia pasinteco malhelpus tion. Lisette kaj Prunier havas malfacilaĵojn. Kiam Ruggero anoncas ke lia patrino akceptus Magda kondiĉe ke ŝi estas tiom akceptebla kiel diras li, Magda komprenas ke ŝi ne povos edziniĝi al li, rezignas kaj revenas kun sia malnova protektanto, Rimbaldo.

Il trittico: Il tabarro, Suor Angelica, kaj Gianni Schicchi[redakti | redakti fonton]

A tall stage set depicting a large room with medieval pictures, patterns and motifs on the upper parts of the walls. On the left, there is an alcove and two sets of doors. At the back is a tall screen and an elaborate curtained four-poster bed containing a man in sleeping garments and a nightcap. To the right is a tall wooden desk with a religious picture in a Gothic frame sideways, near a short staircase leading up to a balcony door. Seven men (two of them tradesmen), three women and a child, all in medieval garments, are standing or sitting around the room listening to an important-looking man who is reading a document out loud.
La parencoj aŭskultas la legadon de la testamento ĉe Gianni Schicchi. El la originala produktaĵo de Metropola Operejo.

En 1918, Il trittico premieris en Novjorko. Tiu verko estis komponita el tri unuaktaj operoj: terura epizodo (Il tabarro) en la stilo de la pariza Grand Guignol, sentimentala tragedio (Suor Angelica), kaj komedio (Gianni Schicchi). El la tri, Gianni Schicchi, enhavanta la popularan arion O mio babbino caro, restis populara. Il tabarro temas pri ŝarĝistoj de barĝo, amafero de unu kun la edzino de alia, lukto kaj murdo: la murdito estis kaŝita sub mantelo, kio titoligas la operon. Pro realismaj etosoj la verko alproksimiĝas al stilo de verismo.

Suor Angelica temas pri misteroj en monaĥinejo, el kiu unu monaĥino havas nekonfeseblan pasinton, nome eksterleĝa filo; kiam ŝi scias per vizito de onklino ke li estis mortinta, ŝi memmortigas sed pentas por esti ĉe sia filo. Gianni Schicchi temas pri friponaĵoj por ŝanĝo de testamento favore de unu parto aŭ alia. Krome ekzistas malamikeco inter du partoj, nome familioj, al kiuj apartenas respektive ambaŭ amantoj de la ĉefrolula paro.

Turandot[redakti | redakti fonton]

Origina afiŝo de 1926 de Turandot.

Turandot, nome la fina opero de Puccini, restis nefinita, kaj la lastaj du scenoj estis kompletigitaj de Franco Alfano baze sur la skizoj de la komponisto. La libreto por Turandot estis bazita sur teatraĵo samnoma de Carlo Gozzi.[38] La muziko de la opero estas tre plena je kvintonaj motivoj, intence produkti azian etoson al la muziko. Malkiel ĉe La fanciulla, Turandot enhavas nombrojn de memorindajn soloajn ariojn, inter ili Nessun dorma. La intrigo de la opero okazas en Ĉinio kaj temas pri Princo Calaf, kiu enamiĝas al la malarda Princino Turandot. Por akiri permeson edziĝis al ŝi, aspiranto devas solvi tri enigmojn; ajn malprava respondo rezultus en morto. Calaf pasas la teston, sed Turandot ankoraŭ malakceptas edziniĝi al li. Li proponas solvon: se ŝi kapablos ekscii lian nomon antaŭ la venonta mateniĝo, tiam li mortiĝos.

Puccini kaj liaj libretistoj[redakti | redakti fonton]

La libreto de Edgar estis grava faktoro en la malsukceso de tiu opero. Tiele, ĉefe tra la mezo kaj fino de sia kariero, Puccini estis tre selektema, kaj foje maldecidema, en sia elaktado de materialo por novaj verkoj.[8] Puccini estis tre engaĝiĝinta en la procezo verki la propran libreton, postulante multajn konstantajn reviziojn de siaj libretoj kaj pri strukturo kaj pri teksto. La rilatoj de Puccini kun siaj libretistoj estis foje tre malfacilaj. Lia publikigisto, Casa Ricordi, estis ofte postulita peri en disputoj kaj prokrastoj inter ili.[39]

Puccini esploris multajn eblajn temojn kiujn ili poste malakceptis nur post grava kvanto de klopodoj - kia la kreado de libreto — estis metita en ili.[40] Inter temoj kiujn Puccini serioze konsideris, sed abandonis, estis: Cristoforo Sly, Anima Allegra (baze sur teatraĵo El genio alegre de Serafín kaj Joaquín Álvarez Quintero), I due zoccoletti (mallonga historio de Maria Louise Ramé, alinome Ouida), la vivo de Marie Antoinette, Margherita da Cortona, kaj Conchita (baze sur la novelo La Femme et le pantin, de Pierre Louÿs).[39] Kelkaj el tiuj abandonitaj temoj estis poste metitaj en operojn fare de aliaj komponistoj. Por ekzemplo, Franco Vittadini faris operon de Anima Allegra, la opero de Mascagni nome Lodoletta estis deriva el I due zoccoletti, kaj Riccardo Zandonai eventuale verkis Conchita.[39]

Puccini ĉe Torre del Lago[redakti | redakti fonton]

El 1891 antaŭen, Puccini pasis plej el sia tempo, kiam ne veturis al negocoj, ĉe Torre del Lago, malgranda komunumo je ĉirkaŭ dekkvin mejloj el Lucca situanta inter la Ligura Maro kaj la Lago Massaciuccoli, ĝuste sude de Viareggio. Torre del Lago estis la ĉefa loko por le Puccini dediĉu sin al ĉasado. "Mi amas ĉasadon, mi amas aŭtojn: kaj por tiuj aferoj, en la izoleco de Torre del Lago, mi fidas." ("Amo la caccia, adoro l’automobile: e a questo e a quella nelle solitudini di Torre del Lago serbo intera la mia fede.")[41]

Ĉirkaŭ 1900, li estis akirinta teron kaj konstruita vilaon ĉe la lago, nune konata kiel "Vilao Muzeo Puccini." Li loĝis tie ĝis 1921, kiam poluado produktita de torfejoj en la lago devigis lin translokiĝi al Viareggio, kelakjn kilometrojn norde. Post lia morto, oni kreis maŭzoleon en la Vilao Puccini kaj la komponisto estis entombigita tie en la kapelo, kun sia edzino kaj filo kiuj mortiĝis poste.

La Vilao Muzeo estas nune posedo de sia pranepino, Simonetta Puccini, kaj estas malferma al la publiko. Ĉiujare okazas Festivalo Puccini ĉe Torre del Lago.

Edziĝo kaj amaferoj[redakti | redakti fonton]

Aŭtune de 1884, Puccini ekis rilaton kun edziniĝinta virino nome Elvira Gemignani (naske Bonturi, 1860–1930) en Lucca. La edzo de Elvira, nome Narciso Gemignani, estis "nepenta virinemulo", kaj la geedziĝo de Elvira ne estis feliĉa.[8] Elvira gravediĝis el Puccini, kaj ilia filo, Antonio (1886–1946), naskiĝis en Monza. Elvira eliris el Lucca kiam la gravediĝo ekmontriĝis, kaj naskis aliloke por eviti klaĉadon.[8] Elvira, Antonio kaj la filino de Elvira el Narciso, nome Fosca (1880–1968), ekloĝis kun Puccini poste dum mallonge. Narciso estis mortigita de edzo de virino kun kiu Narciso estis havante amaferon, mortante la 26an de Februaro 1903, unu tagon post la aŭtoakcidento de Puccini.[8] Nur tiam, komence de 1904, Puccini kaj Elvira povis geedziĝi, kaj legitimigi Antonio.

Ankaŭ la geedziĝo inter Puccini kaj Elvira estis malhelpita pro malfideleco, ĉar Puccini havis oftajn amaferojn li mem, inklude kun bone konataj kantistinoj kiaj Maria Jeritza, Emmy Destinn, Cesira Ferrani, kaj Hariclea Darclée.[8]

En 1909, la edzino de Puccini Elvira publike akuzis Doria Manfredi, servistino laboranta por la familio Puccini, havi amaferon kun la komponisto. Post esti publike akuzita de adolto, Doria Manfredi memmortiĝis. Nekropsio determinis, tamen, ke Doria estis mortinta virga, kio malpravigis la akuzon faritan kontraŭ ŝi. Elvira Puccini estis juĝita pro kalumnio, kaj kondamnita je pli ol kvin monatoj je prizono, kvankam pago al la familio Manfredi fare de Puccini evitis ke Elvira plenumu la kondamnon.[42] Kelkaj muzikkritikistoj kaj interpretistoj de la verkaro de Puccini opiniis pri la psikologiaj efikoj de tiu afero sur Puccini kaj eblaj interferencoj kun lia kapablo kompletigi komponojn poste en sia kariero, kaj ankaŭ influis la disvolvigon de liaj roluloj kiaj Liù (el Turandot), sklavino kiu mortiĝas tragedie per memmortigo.[43][44][45]

Laŭ dokumentoj troviĝintaj ĉe posedo de descendanto de la familio Manfredi, nome Nadia Manfredi, en 2007, Puccini estis vere havante amaferon kun Giulia Manfredi, kuzino de Doria. Gazetinformo de la tempo kiam tiuj dokumentoj estis malkovritoj pruvus ke Nadia Manfredi estas nepino de Puccini, el filo, Antonio Manfredi, naskiĝinta al Giulia.[42][46]

Politiko[redakti | redakti fonton]

Malkiel ĉe Verdi, Puccini ne estis aktiva en politiko. La biografiistino de Puccini nome Mary Jane Phillips-Matz verkis: "La intereso de Puccini en politiko estis proksime la nulo... sian tutan vivon. Li ŝajnis indiferenta al ĉio el municipaj balotoj en Viareggio al kabinetaj nomumoj en Romo."[39] Alia biografiisto spekulaciis ke Puccini povus esti — se li havus politikan filozofion — monarkiisto.[47]

La indiferento de Puccini rilate al politiko okazigis al li problemojn dum la Unua Mondmilito. La longdaŭra kaj proksima amikeco de Puccini kun Toscanini estis interrompita dum preskaŭ unu jardeko pro disputo somere de 1914 (en la komencaj monatoj de la milito) dum kiuj Puccini notis ke Italio povus profiti el la germana organizado.[39] Puccini estis kritikita ankaŭ dum la milito pro dungokontranto de sia verko La rondine en 1913 por komisio kun aŭstria teatro post Italio kaj Aŭstri-Hungario iĝis kontraŭantoj en la milito en 1914 (kvankam la kontrakto estis eventuale nuligita). Puccini ne partoprenis en la publikaj militklopodoj, sed private donis helpon al individuoj kaj familioj suferantaj pro la milito.[39]

En 1919, Puccini ricevis mendon por verki muzikon por odo de Fausto Salvatori honoranta la venkojn de Italio en la Unua Mondmilito. La verko, Inno a Roma (Himno al Romo), estis premierota la 21an de Aprilo 1919, dum celebrado de la jariĝo de la fondo de Romo. Tiu premiero estis prokrastita al 1a de Junio 1919, kiam ĝi estis ludita ĉe la malfermo de gimnastika konkurenco.[48] Kvankam ne verkita por faŝistoj, la Inno a Roma estis amplekse ludita dum la faŝismaj stratparadoj kaj publikaj ceremonioj.[49]

Puccini havis iome da kontaktoj kun Benito Mussolini kaj la itala faŝisma partio en la jaro antaŭ sia morto. En 1923 la faŝisma partio en Viareggio faris Puccini honoran membro kaj sendis al li membrecan karton.[39] Tamen, pruvoj ke Puccini estis vere membro de faŝisma partio estas erara.[50] La Itala Senato tradicie estis inkludante malgrandan nombron de membroj nomumitaj kiel agnosko de ties kulturaj kontribuoj por la nacio. Puccini esperis atingi tiun honoron, kiun jam estis ricevinta Verdi, kaj entreprenis uzi siajn konektojn por ricevi la nomumon. Kvankam honoraj senatanoj povis voĉdoni, ne estas indiko ke Puccini serĉis la nomumon por tiu celo. Puccini ankaŭ deziris establi nacian teatron en Viareggio, projekto kiu postulus registaran apogon. Puccini renkontiĝis kun Mussolini dufoje, en Novembro kaj Decembro 1923, serĉe de apogo por la teatra projekto. Kvankam la teatra projekto neniam venis al plenumado, Puccini estis nomita Senatoro (senatore a vita) kelkajn monatojn antaŭ sia morto.[39]

Je la tempo kiam Puccini renkontiĝis kun Mussolini, Mussolini estis estinta ĉefministro por proksimume unu jaron, sed lia partio ne ekhavis ankoraŭ plenan kontrolon de la Itala Parlamento pere de la violento kaj malregulaĵoj de la Itala ĝenerala balotado de 1924. Puccini jam ne estis viva kiam Mussolini anoncis la finon de la reprezenta registaro, kaj la komencon de la faŝista diktatoreco, en sia parolado antaŭ la ĉambro de deputatoj la 3an de Januaro 1925.[51]

Morto[redakti | redakti fonton]

Puccini estis ege fumema kaj suferis kronikajn gorĝomalsanojn ĉirkaŭ la fino de 1923. Diagnozo de gorĝa kancero kondukis la doktorojn rekomendi novajn kaj eksperimentan traktadon per radioterapio, kiu estis ebla en Bruselo. Puccini kaj sia edzino neniam sciis pri la atingo de la kancero, ĉar tiujn informojn ricevis nur lia filo.

Puccini mortiĝis en Bruselo la 29an de Novembro 1924, pro komplikaĵoj post la traktado; nekontrolita sangoverŝo kondukis al korinfarkto ka tagon post kirurgio. Informo pri lia morto atingis Romon dum ludado de La bohème. La opero estis tuje haltigita, kaj la orkestro ludis anstataŭe la verkon de Chopin nome Funebra Marŝo por la kortuŝita aŭskultantaro.[52] Li estis enterigita en Milano, en la familia tombaro de Toscanini, sed tio intencis ĉiam esti provizora faro. En 1926 lia filo aranĝis la translokigon de la restoj de sia patro al speciale kreita kapelo ene de la vilao de Puccini ĉe Torre del Lago.

Operoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La retejo Operabase.com en sia sekcio pri operastatistiko por 2007–2012 rangigis Puccini, kun 2294 ludoj de 13 operoj, en tria loko inter Verdi (3020 ludoj de 29 operoj) kaj Mozart (2410 ludoj de 22 operoj). Tri operoj de Puccini estis intre la 10 plej luditaj: La bohème (2a loko), Tosca (5a loko) kaj Madama Butterfly (7a loko). [1]
  2. Ravenni, Gabriella Biagi kaj Michele Girardi, Giacomo (Antonio Domenico Michele Secondo Maria) Puccini (ii) en Grove Music Online, alirita la 9a de Aŭgusto 2012., n.d., Introduction
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 3,16 3,17 3,18 (1905) Giacomo Puccini. London & New York: John Lane. 
  4. 4,0 4,1 4,2 Cattedrale di S. Martino. Alirita 3a de Novembro 2012.
  5. 5,0 5,1 5,2 (1812) Nuova teoria di musica ricavata dall'odierna pratica. Milano: Blanchon, 240–241. 
  6. 6,0 6,1 6,2 (1895) Masters of Italian music. C. Scribner's Sons, 269. 
  7. Kvankam Puccini mem ĝuste titolis la verkon Messa, reference al serio de Ordinaro de la katolika meso, nuntempe la verko estas populare konata kiel sia Messa di Gloria, nomo kiu teknike referencas al serio de nur la unuaj du preĝoj de Ordinaro, nome Kyrie kaj Gloria, dum oni preteratentas la aliajn nome Kredo, Sanctus, kaj Agnus Dei (ŝafido de dio).
  8. 8,00 8,01 8,02 8,03 8,04 8,05 8,06 8,07 8,08 8,09 8,10 8,11 8,12 (2000) Puccini:His International Art. Chicago: University of Chicago Press. 
  9. Carner (1959) p. 49
  10. Carner, Puccini: A Critical Biography
  11. 11,0 11,1 11,2 "Arte e Scienze, 2a de Februaro 1893.
  12. Phillips-Matz, p. 64
  13. 13,0 13,1 Stanley Sadie, Laura Macy: (2006) Stanley Sadie, Laura Macy: The Grove Book of Operas, 2nd, Oxford University Press. 
  14. (2002) Puccini: His Life and Works. New York: Oxford University Press. 
  15. Budden p. 494
  16. Casaglia, Gherardo (2005). "La bohème". Almanacco Amadeus (Italian). [2] Alirita la 23an de Aŭgusto 2015.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 Eugenio Checchi. Francisco Protonotari: (Decembro 1897). Francisco Protonotari: Nuova Antologia (itale). Direzione della Nuova Antologia, 470–481. 
  18. Phillips-Matz
  19. Phillips-Matz, pp. 106–107
  20. "La prima della Tosca del M. Puccini al Teatro Regio, 21a de Februaro 1900. (Itala)
  21. "Una disgrazia automobilistica al maestro Puccini, 27a de Februaro 1903.
  22. Phillips-Matz (2002) p. 123
  23. Version 1 (Milano, 1904). (403 pp) G. Ricordi & C.: Milano – Roma – Napoli – Palermo – Parigi – Londra – Lipsia. New York: Boosey & Co. Buenos Aires: Breyer Hermanos. Tiu versio estis retirita post la premiera vespero. Vidu Versio Historio
  24. Phillips-Matz (2002) p. 146
  25. Version 5, la "Standarda Versio". (266 pp) 1907 G. Ricordi & C.: New York – Milan – Rome – Naples – Palermo – London – Paris – Leipsig – Buenos Ayres – S. Paulo. Vidu Versio Historio
  26. Davis, Peter (20a de Januaro 1997). "Selling Old Scores", gazeto : New York Magazine, volumo : 30, numero : 2  
  27. Smith, p. 544
  28. Randall & Davis, p. 42
  29. (Januaro 1911) "New York Acclaims Puccini's New Opera", gazeto : Theatre Magazine, volumo : 13, numero : 119  
  30. (1911) "The Stage", gazeto : Munsey's Magazine, volumo : 44 p.6  
  31. Eaton, W. P. (Marto 1911). "Where We Stand in Opera", gazeto : American Magazine, volumo : 71, numero : 5  
  32. (Marto 1911) "", gazeto : Hampton's Magazine, volumo : 26, numero : 3 “In Puccini's Girl of the Golden West we get a highly amusing operatic picture of what did not take place in California in '49.”  
  33. Siff, Ira (Julio 2012). "Puccini: La Fanciulla del West", gazeto : Opera News, volumo : 77, numero : 1  
  34. (1982) The complete operas of Puccini: a critical guide. De Capo Press. 
  35. Phillips-Matz (2002) p. 245
  36. Gavin Plumley, "Puccini's Bittersweet Operetta", San Francisco Opera programo, Nov/Dec 2007, pp.30/31
  37. Davis, Peter G. (3a Sep 1984). "Puccini Mit Schlag", gazeto : New York Magazine, volumo : 17, numero : 35  
  38. (1991) Puccini's Turandot: the end of the great tradition. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-02712-8. Alirdato: 17a de Marto 2011. 
  39. 39,0 39,1 39,2 39,3 39,4 39,5 39,6 39,7 Phillips-Matz
  40. Phillips-Matz, passim
  41. Villante, , "I progetti di Giacomo Puccini, 11a de Februaro 1905. (Italian)
  42. 42,0 42,1 Mourby, , "Scandalissimo! Puccini's sex life exposed, 6a de Julio 2008. Kontrolita 23a de Aŭgusto 2012.
  43. Interview: San Francisco Opera's Music Director Designate Nicola Luisotti on Covent Garden's Turandot and his plans for his new company. Alirita 25a de Aŭgusto 2012.
  44. Two films by acclaimed and controversial filmmaker Tony Palmer (26a de Junio 2008). Alirita 25a de Aŭgusto 2012.
  45. Weaver, p. 375
  46. Espinoza, , "Revealed: the identity of Puccini's secret lover, 29a de Septembro 2007. Kontrolita 23a de Aŭgusto 2012.
  47. (1999) Giacomo Puccini: A Guide to Research. Psychology Press. ISBN 0-8153-2033-7. 
  48. Weaver, p. 301
  49. Biografio de Puccini preparita de San Francisco Opera Company
  50. Wilson (2007), 192
  51. (2004) Fascism, Anti-Fascism, and the Resistance in Italy: 1919 To the Present. Lanham, MD: Rowman & Littlefield Publishers. ISBN 0-7425-3122-8. "Mussolini's speech before the Chamber of Deputies on 3 January 1925 is universally recognized as the beginning of the full fascist dictatorship. Previously, Mussolini had tried to maintain a facade of parliamentary, representative government." 
  52. The Death of Giacomo Puccini (29a de Novembro 2012). Alirita 16a de Januaro 2015.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ashbrook, William & Powers H. Puccini's Turandot: The End of the Great Tradition, Princeton Univ. Press, 1991.
  • Aŭtoro nekonata, Hampton's Magazine Vol. 26 No. 3, March 1911.
  • Aŭtoro nekonata, "The Stage," Munsey's Magazine Vol. 44 p. 6., 1911.
  • Aŭtoro nekonata, "New York Acclaims Puccini's New Opera," Theatre Magazine, Vol. 13 No. 119, Januaro 1911.
  • Berger, William, Puccini Without Excuses: A Refreshing Reassessment of the World's Most Popular Composer, Random House Digital, 2005, ISBN 1-4000-7778-8.
  • Budden, Julian, Puccini: His Life and Works, Oxford University Press, 2002 ISBN 978-0-19-816468-5
  • Carner, Mosco, Puccini: A Critical Biography, Alfred Knopf, 1959.
  • Centro di Studi Giacomo Puccini, "Catedrale di S. Martino", Puccini.it, Konsultita la 3an de Novembro 2012.
  • Checchi, Eugenio, in Nuova Antologia, Francisco Protonotari. eld (en itala), Decembro 1897, pp. 470–481.
  • Dry, Wakeling Giacomo Puccini, London & New York: John Lane, 1905.
  • Eaton, W.P., "Where We Stand in Opera," American Magazine, Vol. 71 No. 5, Marto 1911.
  • Espinoza, Javier, "Revealed: the identity of Puccini's secret lover", The Guardian (London), 29a de Septembro 2007.
  • Fisher, Burton D., Puccini's IL TRITTICO, Miami: Opera Journeys Pub., 2003, ISBN 0-9771455-6-5.
  • Kendell, Colin (2012), The Complete Puccini: The Story of the World's Most Popular Operatic Composer, Stroud, Gloucestershire: Amberley Publishing, 2012. ISBN 9781445604459 ISBN 1-4456-0445-0
  • Keolker, James, "Last Acts, The Operas of Puccini and His Italian Contemporaries", 2001.
  • Gervasoni, Carlo, Nuova teoria di musica ricavata dall'odierna pratica (Nova teorio de muziko ellaborita el nuntempa praktiko) Milano: Blanchon, 1812.
  • Phillips-Matz, Mary Jane (2002). Puccini: A Biography. Boston: Northeastern University Press. ISBN 1-55553-530-5.
  • Montgomery, Alan, Opera Coaching: Professional Techniques And Considerations, New York: Routledge Taylor kaj Francis Group, 2006, ISBN 9780415976015.
  • Mourby, Adriano, "Scandalissimo! Puccini's sex life exposed," The Independent, 6a de Julio 2008.
  • "Giacomo Puccini, luoghi e suggestioni", fotoj de Romano Cagnoni, Maria Pacini Fazzi eldonisto, ISBN 978-88-7246-918-7
  • Osborne, Charles, The Complete Operas of Puccini: A Critical Guide, De Capo Press, (1982).
  • Randall, Annie J. kaj David, Rosalind G., Puccini & the Girl, Chicago: University of Chicago Press ISBN 0226703894
  • Ravenni, Gabriella Biagi kaj Michele Girardi, Giacomo (Antonio Domenico Michele Secondo Maria) Puccini (ii) in Grove Music Online, alirita la 9an de Aŭgusto 2012.
  • Siff, Ira, "Puccini: La Fanciulla del West," Opera News, Vol. 77 No. 1, Julio 2012.
  • Sadie, Stanley; Laura Williams Macy, The Grove Book of Operas.
  • Sadie, Stanley (eld.), The New Grove Dictionary of Music and Musicians, London: Macmillan/New York: Grove, 1980, ISBN 1-56159-174-2.
  • Smith, Peter Fox. A Passion for Opera. Trafalgar Square Books, 2004. ISBN 1-57076-280-5.
  • Streatfield, Richard Alexander, Masters of Italian music, C. Scribner's Sons, 1895.
  • Weaver, William, kaj Simonetta Puccini, eld. The Puccini Companion, W.W. Norton & Co., 1994 ISBN 978-0-393-02930-7
  • Wilson, Alexandra, The Puccini Problem: Opera, Nationalism, and Modernity, Cambridge University Press (2007)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]