Gianni Schicchi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
A tall stage set depicting a large room with medieval pictures, patterns and motifs on the upper parts of the walls. On the left, there is an alcove and two sets of doors. At the back is a tall screen and an elaborate curtained four-poster bed containing a man in sleeping garments and a nightcap. To the right is a tall wooden desk with a religious picture in a Gothic frame sideways, near a short staircase leading up to a balcony door. Seven men (two of them tradesmen), three women and a child, all in medieval garments, are standing or sitting around the room listening to an important-looking man who is reading a document out loud.
La parencoj aŭskultas la legadon de la testamento. El la originala produktaĵo de Metropola Operejo.
A head-and-shoulders photograph of a man in a three-piece suit with tie and watch-chain. His intense-looking appearance is complemented by receding dark curly hair and a curled moustache.
Arturo Toscanini, kies dungo por dirigenti la britian premieron de Il trittico estis malakceptita de Puccini

Gianni Schicchi (ĝAnni skIkki) estas komedia opero en unu akto de Giacomo Puccini por itallingva libreto de Giovacchino Forzano, komponita en 1917–18. La libreto estis bazita sur okazaĵo menciita en la verko de Dante nome Dia Komedio. La verko estis la tria kaj fina parto de la operaro de Puccini nome Il trittico (Triptiko) — nome tri unuaktaj operoj kun kontrastaj temoj, origine verkitaj por esti prezentitaj kune. Kvankam ĝi pluestas prezentita kun unu aŭ ambaŭ el la aliaj operoj de la trittico, Gianni Schicchi estas nuntempe pli ofte ludata ĉu sola aŭ kun aliaj mallongaj operoj de aliaj komponistoj. La ario "O mio babbino caro" estas unu el plej konataj de Puccini, kaj unu el plej popularaj arioj en opero.

Puccini delonge konsideris verki serion de unuaktaj operoj kiuj estus prezentitaj kune en unusola vespero, sed fronte al manko de taŭgaj temoj kaj kontraŭo el lia publikisto, li ripete prokrastis la projekton. Tamen, ĉirkaŭ 1916 Puccini estis kompletinta la unuaktan tragedion Il tabarro kaj, post konsideri variajn ideojn, li eklaboris la venontan jaron pri la solena, religia, porina opero Suor Angelica. Gianni Schicchi, nome komedio, kompletas la triptikon per plia kontrasto. La muziko kombinas elementojn de la moderna stilo de Puccini de harmonia dissonado kun lirikaj eroj rememoraj de Rossini, kaj ĝi estis laŭdita pro sia inventemo kaj imagopovo.

Kiam Il trittico premieris ĉe la Metropola Operejo de Novjorko en Decembro 1918, Gianni Schicchi iĝis tuja sukceso, dum la aliaj du operoj estis ricevitaj kun malpli da entuziasmo. Tiu modelo ege ripetiĝis ĉe la premieroj de Romo kaj Londono kaj tio kondukis al komercaj premoj por abandoni la malplej sukcesajn elementojn. Kvankam en la arta etoso Puccini kontraŭis la prezentadon de la tri operoj escepte kiel la originala triptiko, ĉirkaŭ 1920 li jam estis donanta nevolan permeson por separataj prezentoj. Gianni Schicchi estis sekve la plej prezentita parto de Il trittico kaj estis amplekse registrita.

La historio temas pri friponaĵoj por ŝanĝo de testamento favore de unu parto aŭ alia. Krome ekzistas malamikeco inter du partoj, nome familioj, al kiuj apartenas respektive ambaŭ amantoj de la ĉefrolula paro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]