Metropola Operejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la "malnova" Metropola Operejo dum la jaro 1905

La Metropola Operejoangle Metropolitan Opera – estas operejo posedata de teatra societo en la Lincoln-Centro de Novjorko. La konstruaĵo mallongigite estas nomata "Met" kaj estas inter la tutmonde plej elstaraj operejoj. Ekde la sezono 2006/07 Peter Gelb estas ĝenerala manaĝero kaj James Levine muzika direktoro de la operejo.

La "malnova" operejo[redakti | redakti fonton]

rigardo de la scenejo de la "malnova" operejo dum la jaro 1937

La societo "Metropolitan Opera Company" fondiĝis dum la jaro 1880 kaj ricevis operejon konstruigitan de la arkitekto J. Cleaveland Cady, inter la 39-a kaj 40-a stratoj ĉe la avenuo Broadway en Manhatano, la centro de Novjorko. La 27-an de aŭgusto 1892 fajro forte damaĝigis la konstruaĵon. Post amplekaj renovigaj laboroj la operejo povis estis remalfermata kaj uzata ĝis la jaro 1966. Post tiu jaro la societo decidis, translokigi sian sidejon kaj la operejon al la nuna loko. La unua operejo dum la sekva jaro 1967 malkonstruiĝis.

La nova operejo[redakti | redakti fonton]

Dum septembro 1966 la societo malfermis novan operejon en la "Lincoln-centro por prezentaj artoj" (Lincoln Center for the Performing Arts) kune kun dek du pliaj artaj organizaĵoj. La konstruaĵo situas inter la avenuoj Columbus kaj Amsterdam inter la 62-a kaj 65-a stratoj en la "Supra Okcidenta Flanko" (Upper West Side) de Manhattan. La operejo laŭ la nuna stato povas gastigi 3.900 spektantojn.

Surscenigoj[redakti | redakti fonton]

la "nova" operejo

La Metropola Operejo malfermiĝis la 22-an de oktobro 1883 per la opero Faŭsto de Charles Gounod. La malfermo de la nova operejo en la Lincoln-centro samtempe estis la tutmonda premiero de la opero Antonius kaj Cleopatra de Samuel Barber.

Vico da mondaj premieroj de operoj de Giacomo Puccini povis esti spektata en la "malnova" operejo. La fanciulla del West ("La knabino el la okcidento") dum decembro 1910 kaj Il trittico ("La triptiko") dum decembro 1918: Il trittico fakte estis serio de la tri operoj Il tabarro ("la mantelo"), Suor Angelica ("monaĥino Angelika") kaj Gianni Schicchi. La opero Vanessa de Samuel Barber, kiu en la operejo premieris dum oktobro 1958, estis honorigita per la Pulitzer-premio por muziko.

Plej laste ekde la komenco de la 20-a jarcento la operejo "Met" kune kun la Viena Ŝtata Operejo (Wiener Staatsoper) kaj la Teatro alla Scala en Milano konsideriĝis la tri plej elstaraj operejoj de la mondo. Brilaj dirigentoj kiel Gustav Mahler, Felix Mottl kaj inter la jaroj 1908 kaj 1915 Arturo Toscanini kontribuis al tiu renomo. La operejaj ĉefoj penis dungi la plej renomajn operkantistojn de la mondo, ekzemple dum la unuaj jaroj inter alie Lilli Lehmann, la fratoj Jean kaj Edouard de Reszke, Nellie Melba, Lillian Nordica, Olive Fremstad, Jacques Urlus kaj ĉefe Enrico Caruso, kiu dum la jaro 1903 debutis kiel "duko" en la opero Rigoletto kaj ĝis novembro 1920 restis solisto de la operejo. Dum 1908 la komponisto Gustav Mahler komencis sian dirigentan karieron en la operejo per surscenigo de lia opero Tristan kaj Isolde.

La sopranistino Maria Callas en la operejo unuafoje videblis kaj aŭskulteblis dum novembro 1956 per la opero Norma.

En la nova operejo dum marto 1967 per la opero Mourning Becomes Electra de Marvin David Levy spekteblis plia monda premiero. La kantistoj Plácido Domingo kaj Luciano Pavarotti dum la jaro 1968 unuafoje kantis en la operejo. Dum decembro 1991 kaj oktobrto 1992 sekvis du pliaj mondaj premieroj, The Ghosts of Versailles de John Corigliano kaj The Voyage de Philip Glass.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]