Enrico Caruso
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Enrico Caruso | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Enrico Caruso |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1873 en Provinco de Napolo, ![]() |
Morto | 2-an de aŭgusto 1921 (48-jara) en Napolo, ![]() |
Mortokialo | pulma kancero |
Tombo | Italio |
Lingvoj | itala lingvo |
Ŝtataneco | Reĝlando de Italio |
Familio | |
Patro | Marcellino Caruso |
Patrino | Anna Baldini |
Edz(in)o | Dorothy Caruso |
Infanoj | Gloria Grazianna Victoria America Caruso • Enrico Caruso Jr. |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • kantisto |
Enrico CARUSO [Enriko Karuzo] (naskiĝis la 27-an de februaro, 1873, mortis la 2-an de aŭgusto 1921) estis itala tenora kantisto en operoj.
Caruso naskiĝis en Napolo. En la jaro 1894 li tie komencis sian muzikan karieron. Sian unuan grandan sukceson li festis kvar jarojn poste en Milano. En 1903 li unuafoje kantis en la Nov-Jorka Metropolitan Opera.
La repertuaro de Caruso ampleksis proksimume 60 (ĉefe italajn) operojn kaj 500 kantojn. Kiel unu el la unuaj kantistoj li registris sian voĉon sur sondiskoj. Pro la uzado de tiu nova medio kaj pro sia eksterordinare esprimoplena voĉo li fariĝis la plej renoma operkantisto de sia tempo.
Enrico Caruso mortis en Napolo en 1921.