Il trittico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Il trittico
serio de operoj
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
vdr

Il trittico (La Triptiko) estas la titolo de kolekto de tri unuaktaj operoj, nome Il tabarro, Suor Angelica, kaj Gianni Schicchi, de Giacomo Puccini. Tiu verko ricevis sian mondan premieron ĉe la Metropola Operejo de Novjorko la 14an de Decembro, 1918.

Tiu verko estis komponita el tri diverstemaj operoj: terura epizodo (Il tabarro) en la stilo de la pariza Grand Guignol, sentimentala tragedio (Suor Angelica), kaj komedio (Gianni Schicchi). El la tri, Gianni Schicchi, enhavanta la popularan arion O mio babbino caro, restis populara. Il tabarro temas pri ŝarĝistoj de barĝo, amafero de unu kun la edzino de alia, lukto kaj murdo: la murdito estis kaŝita sub mantelo, kio titoligas la operon. Pro realismaj etosoj la verko alproksimiĝas al stilo de verismo. Suor Angelica temas pri misteroj en monaĥinejo, el kiu unu monaĥino havas nekonfeseblan pasinton, nome eksterleĝa filo; kiam ŝi scias per vizito de onklino ke li estis mortinta, ŝi memmortigas sed pentas por esti ĉe sia filo. Gianni Schicchi temas pri friponaĵoj por ŝanĝo de testamento favore de unu parto aŭ alia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Libretto Arkivigite je 2008-12-30 per la retarkivo Wayback Machine