Henri Murger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri Murger
Persona informo
Henry Murger
Naskiĝo 27-an de marto 1822 (1822-03-27)
en Parizo
Morto 28-an de januaro 1861 (1861-01-28) (38-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montmartre vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Louis-Henri Murger, konata ankaŭ kiel Henri Murger kaj Henry Murger (naskiĝis la 27-an de marto 1822, mortis la 28-an de januaro 1861) estis franca novelisto kaj poeto.

Li estas ĉefe distinga kiel la aŭtoro de Scènes de la vie de bohème, el siaj propraj espertoj kiel senespera malriĉa verkisto vivanta en mansardo de Parizo, kaj membro de izola klubo de amikoj memnomitaj "akvotrinkuloj" (ĉar ili estis tro malriĉaj por permesi akiri vinon). En sia verkado li kombinas instinkton kun kompato, humuro kaj tristo. La libro estis la bazo por la operoj La bohème (Puccini) kaj La bohème (Leoncavallo), kaj, pli malproksime, de la zarzuelo Bohemios (Amadeu Vives), la opereto Das Veilchen vom Montmartre (Kálmán) kaj la muzikalo de Broadway nome Rent. Li verkis ankaŭ kantovortumadojn same kiel noveloj kaj romanoj, el kiuj ĉefa estis La Chanson de Musette, "larmo," diris Gautier, "kiu iĝis perlo de poezio".[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturaj verkoj de Henri Murger estis la jenaj:

  • Scènes de la vie de bohème (1847–49)
  • Scènes de la vie de jeunesse (1851)
  • Le Pays latin (1851)
  • Scènes de campagne (1854)
  • Le Roman de toutes les femmes (1854)
  • Ballades et Fantaisies (1854)
  • Les Nuits d’hiver (1856)
  • Le Sabot rouge (1860)
  • Le Roman du Capucin (publikigita en 1869)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Origine france: Dans ce volume il y a un chef d'œuvre, une larme devenue une perle de poésie, nous voulons dire: "la Chanson de Musette", Théophile Gautier, 'Rapport sur les progrès de la poésie Arkivigite je 2007-10-26 per la retarkivo Wayback Machine (1868), Diogene Editions Libres, 2006, p. 47.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]