Conchita (opero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Conchita
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a jarcento
Ĝenro opero
Loko de rakonto Sevilo
vdr

Conchita [konĈIta] estas opero en kvar aktoj kaj ses scenoj fare de komponisto Riccardo Zandonai. La verko uzas itallingvan libreton de Maurizio Vaucaire kaj Carlo Zangarini kiu estis bazita sur la novelo de Pierre Louÿs de 1898 nome La Femme et le pantin. La verko premieris en Milano ĉe la Teatro dal Verme la 14an de Oktobro 1911 kun la soprano Tarquinia Tarquini, kiu poste edziniĝos al Zandonai en 1917, en la titoliga rolo.[1]

La kovrilpaĝo de la partituro de Conchita kiu estis presita de G. Ricordi & Co en 1912.

La historio okazas en Sevilo. Conchita Pérez, malriĉa cigaristo, estis enamiĝinta de Matteo, sed ŝi rezistas liajn klopodojn. Matteo pagas al ŝia patrino iome da mono por malaltigi ŝian malriĉon. Ofendita, Conchita fuĝas kaj iĝas fama dancistino de flamenko. Ŝi uzas falsan amanton antaŭ Matteo kiu koleriĝas kiel rezulto. Ŝi fine havas pruvon ke lia amo veras, kaj ĝi iĝas reciproka.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Waterhouse, John CG (1992), 'Zandonai, Riccardo' en The New Grove Dictionary of Opera, eld. Stanley Sadie (London) ISBN 0-333-73432-7