Festivalo Puccini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Festivalo Puccini
muzikfestivalo • opera festivalo
Komenco 1930 vd
Lando(j) Italio vd
Situo Torre del Lago
Retejo Oficiala retejo
vdr
Monumento al Puccini ĉe lia naskiĝloko, en la najbara urbo Lucca

La Festival Puccini (Festivalo Puccini) estas ĉiujara somera oper-festivalo okazanta en julio kaj aŭgusto por prezenti la operojn de la fama itala komponisto Giacomo Puccini. Dum lia restado je la Lago Massaciuccoli Giacomo Puccini verkis la plimulton de liaj operoj : Manon Lescaut (1891), La Bohème (1896), Tosca (1900), Madama Butterfly (1904), La Fanciulla del West (1910), La rondine (1917) kaj Il trittico (1918).

La Festivalo okazas en Torre del Lago, Italio, urbo inter Lago Massaciuccoli kaj la Tirena Maro, je 4 km de la strandoj de Viareggio ĉe la Toskana Marbordo kaj je 18 km el Pisa kaj Lucca, naskiĝloko de Puccini.

Prezentante kvar aŭ kvin ludojn de ĝis kvar operaj produktaĵoj ĉiusezone, la Festivalo allogas ĉirkaŭ 40 000 aŭskultantojn al ties subĉiela teatro (Teatro al Aperto), nome Teatro dei Quattromila (tiele nomita pro sia sidkapacito, kvankam fakte estas 3,200 seĝoj instalitaj), situanta tre proksime de "Villa Puccini," la hejmo kiun la komponisto estis konstruinta en 1900 kaj en kiu li loĝis kaj verkis siajn ĉefajn operojn ĝis poluado de la lago devigis lin ekloĝi en Viareggio en 1921.

Kvankam li mortis en Bruselo, Puccini estis entombigita kune kun aliaj membroj de sia familio en malgranda kapelo ene de la Vilao, en ĉambro transformita en maŭzoleo post sia morto. La vilao ankoraŭ (2017) posedas familiano de Puccini (Simonetta Puccini)[1].

Idilia loko[redakti | redakti fonton]

La Teatro al Aperto estas eksterordinara natura podio kiu profitas de belega panorama vido sur la lago Massaciuccoli en la fono. En 1891 Puccini iris somerferii en Torre del Lago. Por li tio estis la ideala loko por ĉasi kaj komponi muzikon. Pro ĝia idilia situo li elektis tiun lokon kiel sia konstanta loĝejo. Li priskribis la urbeton kiel "Gaudio Supremo, paradiso, eden empireo, turris eburnea, vas spirituale, reggia, abitanti 120, 12 case"[1] kiu tradukeblas kiel "supera ĝojo, paradizo, imperia edeno, ebura turo, spirita paradizo, reĝa palaco, 120 loĝantoj, 12 domoj"

Superrigardo sur la lago Massaciuccoli 
Superrigardo sur la lago Massaciuccoli 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Vitelli, Niclo, Un bel dì vedremo: Il festival di Giacomo Puccini. Cronaca di un'incompiuta, Firenze Leonardo Edizioni, 2016. ISBN 978-88-6800-040-0
  • Lynn, Karyl Charna, Italian Opera Houses and Festivals, Lanham, Maryland: The Scarecrow Press, Inc., 2005. ISBN 0-8108-5359-0
  • Puccini, Simonetta, (eld.), Giacomo Puccini in Torre del Lago, Viareggio, Tuscany: Friends of Giacomo Puccini's Houses Association, 2006. angle

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]