La fanciulla del West

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Enrico Caruso kiel Dick Johnson
"Una partita a poker" – kerna sceno en La fanciulla del West

La fanciulla del West (La junulino de la West respektive de la Okcidento) estas opero en tri aktoj de Giacomo Puccini por itallingva libreto de Guelfo Civinini kaj Carlo Zangarini, bazite sur la teatraĵo The Girl of the Golden West fare de la usona verkisto David Belasco. Fanciulla sekvis Madama Butterfly, kiu estis ankaŭ bazita sur verko de Belasco. La opero havas malmulton el la kernaj scenoj kiuj estas karakteraj de aliaj verkoj de Puccini, sed ĝi estas admirata pro sia impresiga orkestrigo kaj pro muziko kiu estas pli melodie integrita ol tipe de liaj antaŭaj verkoj. Fanciulla montras influojn de komponistoj Claude Debussy kaj Richard Strauss,[1] sed ĝi ne estas tamen imitema. Oni trovis ankaŭ similaĵojn inter la libreto kaj la verkaro de Richard Wagner,[1][2] kvankam kelkaj atribuas tion plie al la origina intrigo de la teatraĵo,[2] kaj oni asertis ke la opero restas kvintesence itala.[1]

Historion[redakti | redakti fonton]

La opero havis sukcesan kaj tre amplekse reklamitan premieron ĉe la Metropola Operejo de Novjorko en 1910.[3] Tamen, dum Puccini konsideris ĝin unu el liaj plej grandaj verkoj, La fanciulla del West iĝis malpli populara opero ene de la repertuaro de la komponisto, atingante mezan publikan ricevon ĝenerale.[1][4] Spite la fakton ke la intrigo estas fonto de grava kritikaro, la majoritato de fakuloj kaj muzikistoj interkonsentas konsideri ĝin magnum opus, partikulare laŭdante ĝian metiecon.[1] Dirigento Arturo Toscanini nomigis la operon "granda simfonia poemo".[1]

Puccini kompletigis la La fanciulla del West, bazite sur teatraĵo de David Belasco, en 1910. Tiu estis antaŭmendita de, kaj unue ludita ĉe, la Metropola Operejo (Met) en Novjorko en la 10a de Decembro 1910 kun steluloj de Met nome Enrico Caruso kaj Emmy Destinn por kiuj Puccini kreis la ĉefajn rolojn de Dick Johnson kaj Minnie. Toscanini, tiam la muzika direktor de Met, dirigentis.[5] Tiu estis la unua monda premiero de opero ĉe Met.[6] La premiero estis granda sukceso.[7] Tamen, la kompona stilo uzita en la opero, kun malmultaj soloaj arioj, estis kritikita tiame[8] kaj restas barilo por la kompleta akceptado de la opero en la standarda repertuaro. Kelkaj samtempuloj kritikis ankaŭ la operon pro manko de atingo de vere "amerika" etoso.[9][10] Tamen, la opero estis plaŭdita laŭde pro sia aligo de progresinta harmonia lingvaĵo kaj ritma komplekseco en la italan operan formon.[11] Aldone, unu ario el la opero, nome Ch'ella mi creda, iĝis baza ero de kompilaĵoj de albumoj por opertenoroj. Oni diris ke dum la Unua Mondmilito, italaj soldatoj kantis tiun arion por pluhavi batalmoralon.[12][13] La itala filmo de 2008 nome Puccini e la fanciulla (Puccini kaj la junulino), estis bazita sur la periodo de lia vivo kiam li estis komponante tiun operon.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Scen el akto 3a de la premiero, kun Enrico Caruso, Emmy Destinn, kaj Pasquale Amato, tuj antaŭ la linĉo.

Ĉirkaŭ 1850 en minkampadejo ĉe la Nubaj Montoj, Kalifornio. Sceno en drinkejo saloon fare de orministoj kaj virino Minnie kiu amiĝas al Johnson. En akto 2a en loĝejo de Minnie Johnson riveliĝas kiel bandito, ŝi forpelas lin kaj li estis pafita; reveninta vundite, li kaŝiĝas, dum policano Rance serĉas lin. Minnie planas ludkarton: se ŝi venkos, Johnson restos libera; se ŝi malvenkos, ŝi iĝos de Rance. Ŝi venkas pro trompo. En akto 3a Johnson estas linĉota, kiam Minnie denove savas lin konvinkinte la ministoj ke ili multe ŝuldas al ŝi kaj ambaŭ foriras libere.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 FISHER, Burton D.. (2005) Opera Classics Library Series: Puccini's the Girl of the Golden West. Opera Journeys Publishing. ISBN 978-0-9771455-9-1.
  2. 2,0 2,1 AMESEN, Iris J.. (2009) The Romantic World of Puccini. McFarland. ISBN 978-0-7864-4482-3.
  3. Hamilton, p. ?
  4. FAIRTILE, Linda. (1998) Giacomo Puccini: A Guide to Research, Volume 1906 of Garland Reference Library of the Humanities, Volume 48 of Garland composer resource manuals. Routledge. ISBN 978-0-8153-2033-3.
  5. Smith, p. 544
  6. Randall & Davis, p. 42
  7. (Januaro 1911) “New York Acclaims Puccini's New Opera”, Theatre Magazine 13 (119). 
  8. (1911) “The Stage”, Munsey's Magazine 44 p.6. 
  9. (Marto 1911) “Where We Stand in Opera”, American Magazine 71 (5). 
  10. (Marto 1911) “”, Hampton's Magazine 26 (3). “In Puccini's Girl of the Golden West we get a highly amusing operatic picture of what did not take place in California in '49.”. 
  11. (Julio 2012) “Puccini: La Fanciulla del West”, Opera News 77 (1). 
  12. Stanley Sadie, Laura Macy: (2006) Stanley Sadie, Laura Macy: The Grove Book of Operas, 2nd, Oxford University Press.
  13. OSBORNE, Charles. (1982) The complete operas of Puccini: a critical guide. De Capo Press.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Hamilton, David, ed.. (1987) The Metropolitan Opera Encyclopedia. New York: Simon & Schuster. ISBN 0-671-61732-X.
  • Randall, Annie J. kaj David, Rosalind G., Puccini & the Girl, Chicago: University of Chicago Press ISBN 0226703894
  • SMITH, Peter Fox. (2004) A Passion for Opera. Trafalgar Square Books. ISBN 1-57076-280-5.
  • Holden, Amanda (eld.), The New Penguin Opera Guide, New York: Penguin Putnam, 2001. ISBN 0-14-029312-4
  • Warrack, John kaj West, Ewan, The Oxford Dictionary of Opera New York: OUP: 1992 ISBN 0-19-869164-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]