Falstaff (opero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Falstaff
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro commedia lirica • opero
vdr
Bohumil Benoni kiel Falstaff, 1894
oil painting of fat man in medieval costume
Falstaff, de Charles Robert Leslie.

Falstaff estas opero en tri aktoj de la itala komponisto Giuseppe Verdi. La libreto estis adaptita de Arrigo Boito el la teatraĵo de Shakespeare nome The Merry Wives of Windsor kaj el scenoj el Henry IV, nome partoj 1 kaj 2. La opero premieris la 9an de februaro 1893 ĉe La Scala, Milano.

Verdi verkis Falstaff, kiu estis la lasta el liaj 28 operoj, ĉar li estis alproksimiĝanta al aĝo de 80. Ĝi estis lia dua komedio, kaj lia tria verko bazita sur teatraĵo de Shakespeare, post Macbeth kaj Otello. La intrigo temas pri frustritaj, iome ridindaj, klopodoj de la dikega kavaliro, Sir John Falstaff, por seksallogi du edzinojn por akiri aliron al la riĉo de ties edzoj.

Verdi volis labori por nova opero je sia alta aĝo, sed li intencis verki komedian verkon kaj ŝatis la skizan libreton de Boito. La kunlaborantoj bezonis tri jarojn el la mezo de 1889 por kompletigi ĝin. Kvankam la plano de nova opero el Verdi levis grandan intereson en Italio kaj en aliaj landoj, Falstaff ne sukcesis iĝi tiom populara kiom la komencaj verkoj de la komponisto. Post la komencaj ludoj en Italio, aliaj eŭropaj landoj kaj en Usono, la verko estis forgesita ĝis la dirigento Arturo Toscanini insistis por ties revivigo en La Scala kaj en la Metropola Operejo de Novjorko el fino de la 1890-aj jaroj al la venonta jarcento. Kelkaj sentis ke al la opero mankis energiaj melodioj el la plej bono de la antaŭaj operoj de Verdi, kion forte kontraŭis Toscanini. Ankaŭ dirigentoj de la generacio post Toscanini defendis la verkon kiaj Herbert von Karajan, Georg Solti kaj Leonard Bernstein. La opero estas nuntempe parto de la regula opera repertuaro. Verdi faris nombrajn ŝanĝojn al la muziko post la unua ludo, kaj la eldonistoj malfacile interkonsentas pri la definitiva versio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]