Klingenbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klingenbach
la katolika kirko de 1976 (la turo devenis el 1806)
la katolika kirko de 1976 (la turo devenis el 1806)
la katolika kirko de 1976 (la turo devenis el 1806)
neurba komunumo de Aŭstrio • komunumo de Aŭstrio • limurbo • katastra loĝloko de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7013
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 255  (2022) [+]
Loĝdenso 260 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 45′ N, 16° 32′ O (mapo)47.75333333333316.538611111111Koordinatoj: 47° 45′ N, 16° 32′ O (mapo) [+]
Alto 231 m [+]
Areo 4,82 km² ( 482 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Klingenbach (Aŭstrio)
Klingenbach (Aŭstrio)
DEC
Klingenbach
Klingenbach
Situo de Klingenbach

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Klingenbach [+]
vdr

Klingenbach, hungare Kelénpatak, kroate Klimpuh, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Eisenstadt. Komence de la jaro 2022 en la komunumo vivis 1 255 loĝantoj. La hungara historia nomo estis ĝis 1899 Klimpa.

Situo[redakti | redakti fonton]

Klingenbach situas sur malebenaĵo, laŭ la hungara landolimo, laŭ ĉefvojo Vieno-Sopron.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue keltoj kaj romianoj loĝis tie. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1276 en formo Chlingenpach. Ekde 1417 la kampoj apartenis al Sopron. En 1683 la turkoj detruis la vilaĝon, poste kroatoj refondis ĝin. En la 18-a jarcento dufoje okazis incendio. En 1910 1258 da loĝantoj loĝis tie, plwjparte kroatoj. Ĝis 1920 Kelénpatak apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Sopron, poste al Aŭstrio. Sekve la vilaĝo iĝis limotrapasejo ĝis 2008. Ekde tiam ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj estas senĝene trapaseblaj. Inter 1948-1989 Fera kurteno funkciis ĉe la hungara flanko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Klingenbach