Sopronnémeti
Aspekto
Sopronnémeti [ŝopronEmeti] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Csorna. La loknomo estas hungare: Sopron-germana.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Poŝtkodo: 9325
- Telefonkodo: 96
- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 280
- Koordinatoj: 47°32′13″N 17°12'20″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Sopronnémeti situas laŭ flankovojo kaj laŭ fervojo Szombathely-Győr. Csorna troviĝas je 10 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1318 laŭ tiama hungara ortografio "Nemithy". Vilaĝservoj estas vendejo, kuracejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj estas baroka romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Andreo kun 26 m-ojn alta turo, moderna luterana preĝejo el 1997 kaj kastelo de Sághy (ŝAgi).
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Németi naskiĝis kemiisto Zsigmond Zalka.
Ĝemelkomunumoj
[redakti | redakti fonton]- Szécsisziget, Hungario
- Őrimagyarósd, Hungario
- Szövérd, Rumanio