Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Heugraben en Aŭstrio. La vorto ankaŭ estas la historia germanlingva nomo de la nun rumania vilaĝo Fânațe ĉe Cernești, hungare Kővárfonác.
Heugraben,kroateŽarnovica, hungareSzénásgödör, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia landoBurgenland kaj al la distrikto Güssing. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 216 loĝantoj. Ĝis 1898 la oficiala hungara loknomo estis Sirovnica, poste pro hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.