Montetaro Zala
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Montetaro Zala estas geografia unuo en okcidenta Hungario en departemento Zala. Oni konas ĝin kiel regiono de mil valoj. Ĝi etendiĝas inter Muro (rivero), Balatono kaj Montetaro Somogy.

Panoramo en Montetaro Zala ĉe Pusztaszentlászló
La plej alta punkto estas „Vár-hegy” aŭ „Bocska” (338 m). La montetaro havas riveron Zala, kiu estas alfluanto de Balatono. La pli grandan parton arbaroj kovras. La montetaro iĝis grava depost malkovro de nafto. Nagykanizsa kaj Zalaegerszeg estas bazoj de oleoindustrio. En Zalakaros oni profitas termalan banejon, kiu apartenas al la plej gravaj banlokoj en Hungario. Oni minadas ankaŭ kalkoŝtonojn.
La gundo konsistas el argiloj aŭ marnoj, tial la agrikulturo ne estas signifa. En la montetaro oni establis ĉefe vilaĝetojn