Nikolao
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Nikolao estas persona nomo, kiu devenas de la grekaj vortoj νικη (nikè) kaj λαος (laos). Tiuj vortoj signifas sinsekve "venko" kaj "popolo". Pro la latina skribmaniero "Nicolaus" la devenoj de la nomo estas skribitaj per "c" en multaj latinidaj lingvoj.
Alilingvaj variaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Angla: Nicholas, Nicolas, Nicol
- Bulgara: Nikola ,Niki, Koko, Kolyo
- Ĉeĥa: Mikuláš
- Dana: Niels
- Finna: Niilo
- Franca: Nicolas
- Germana: Nikolaus, Klaus, Claus, Niki, Niggi, Niklaus, Niklas
- Greka: Nikolaos, Nikos
- Hispana: Nicolás
- Hungara: Miklós
- Irlanda: Níoclas
- Islanda: Nikulás
- Itala: Nicola, Niccolò
- Kataluna: Nicolau, Micolau
- Latina: Nicolaus
- Nederlanda: Nicolaas, Nico, Nick, Klaas, Claus
- Norvega: Nils
- Pola: Mikołaj
- Portugala: Nicoláo, Nicolau
- Rumana: Nicolae
- Rusa: Николай [Nikolaj], Коля [Kolja]
- Serba: Nikola
- Skota: Nicol, Col, Colin
- Skotgaela: Neacail
- Slovaka: Mikuláš
- Sveda: Nils, Niklas
Famaj Nikolaoj[redakti | redakti fonton]
Sanktuloj[redakti | redakti fonton]
Pluraj kristanaj sanktuloj havis la nomon Nikolao.
- Nikolao de Mira (ĉ. 250–325), "la fama" Sankta Nikolao.
- Nikolao la 1-a (papo), m. 967
- Nikolao de Flüe, m. 1487, svisa ermito
- Nikolao la 2-a (Rusio), m. 1918, lasta caro de Rusio, Nikolao iĝis sankta en 2000 en la ortodoksa eklezio.
Regantoj[redakti | redakti fonton]
Vidu la paĝon: Nikolao (regantoj)