Saltu al enhavo

Nikolao la 1-a (papo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nikolao la 1-a
Sankta
Nikolao la 1-a
105-a papo de la katolika eklezio
Pontifiko de 28-a de aprilo 0858 vd
ĝis 13-a de novembro 0867 vd
Antaŭulo Benedikto la 3-a
Sekvanto Hadriano la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 820
en Romo
Morto 13-an de novembro 867 (0867-11-13)
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo vd
Lingvoj latina lingvo vd
Sanktulo
vdr

Nikolao la 1-a (naskiĝis en 820 en Romo; mortis tie la 13-an de novembro 867) estis la 105-a papo ekde la 21-a de aprilo 858 ĝis sia morto.

Nikolao proponis, ke la kristana bapto okazu nur "en la nomo de Jesuo Kristo", ne de la Sankta Triunuo. Tiu propono malsukcesis kaj nun estas konsiderata kiel herezo.

Ankaŭ kontraŭ aliaj episkopoj Nikolao decide asertis la papan potencon. Ĉefepiskopon Johanon de Ravenna li ekskomunikis, kiam tiu rifuzis pravigi sin pro perfortaĵoj kaj mon-eltordo al pastroj kaj sub-episkopoj. Nikolao mem iris al Ravenna por ordigi la aferon; Johano deve submetiĝis al li.

Kiam en 860 la franka reĝo Lotaro la 2-a deziris (pro politikaj kialoj; li deziris agnoskigi sian eksteredzecan filon) eksedziĝi kaj preni alian edzinon, Nikolao rifuzis sian permeson kaj ekskomunikis du episkopojn (de Kolonjo kaj Treviro), kiuj estis konsentintaj la eksedziĝon. Ankaŭ Johanon de Ravenna, kiu alianciĝis kun la du episkopoj, li denove ekskomunikis kaj devigis al submetiĝo.

Dum la oficado de Nikolao la rilatoj inter la roma kaj la bizanca (ortodoksa) eklezioj plu malboniĝis. Kiam la bizanca eklezio eksigis patriarkon Ignacon kaj anstataŭigis lin per la ne-kleriko Fotio, Nikolao ekskomunikis tiun ĉi. Fotio siavice dum sinodo en septembro 867 deklaris Nikolaon eksigita, sed tiu decido ne havis efikon, ĉar Nikolao mortis kelkajn semajnojn poste.