Fotio la 1-a (patriarko de Konstantinopolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fotio la Granda
Ikono de Fotio la Granda, fresko en la Katedralo de Sankta Sofia (Kievo)
Ikono de Fotio la Granda, fresko en la Katedralo de Sankta Sofia (Kievo)
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 820
en Konstantinopolo
Morto ĉ. 893
en Armenio
Lingvoj antikva greka lingvo [#]
Familio
Patro Serge [#]
Patrino Irene [#]
Profesio
Profesio bizanca teologo, patriarko
Notindaj verkoj «Libromiriado» (Μυριοβιβλίον)
patriarko de Konstantinopolo Coat of Arms of the Greek Orthodox Church of Constantinople.svg
Regado 857—867
Antaŭulo Ignaco la 1-a
Sekvanto Ignaco la 1-a
2-a fojo
Regado 877—886
Antaŭulo Ignaco la 1-a
Sekvanto Stefano la 1-a
Sanktulo, patro de la Orienta Eklezio
Adorita en Ortodoksa Eklezio
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Sankta patriarko Fotio la Granda (Ο Μέγας Φώτιος ή Άγιος Φώτιος, ĉ. 820–893) estis bizancia teologo, patriarko de Konstantinopolo (en la jaroj 857—867 kaj 877—886), patro de la Orienta Eklezio.

Atakite de papo Nikolao la 1-a, Fotio unue levis la polemikon kontraŭ Romo je la nivelo dogma, indikante ke Filiokvo estas herezo (verdire, la Okcidenta Eklezio tiam ankoraŭ ne dogmigis Filiokvon). Anatemita de Nikolao la 1-a en la jaro 863-a, Fotio estas sanktulo kaj Eklezia patro en la Orienta Eklezio.

Fotio estis la plej brila reprezentanto de tiu parto de la bizancia intelektularo, kiu volis harmoniigi la rilatojn inter la profana scienco kaj teologio kaj deklaris ke la klasika heredaĵo (precipe la filologia) ebligas pli bone kompreni la superan saĝon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

El la verkoj de Fotio unu restas precipe valora fonto por la scienco. Posedanto de granda biblioteko, Fotio faris referaĵojn pri la legataj libroj — religiaj kaj profanaj, paganaj kaj kristanaj. Tiel lia «Libromiriado» (Μυριοβιβλίον; fakte temas pri 280 verkoj) konservis informojn pri tio, kion enhavis verkoj poste perditaj — kaj eĉ pri tio, kio mankis en verkoj konservitaj (sed estas enŝovita en la tekstojn kiuj nin atingis).

Oni atribuas al Fotio ankaŭ ampleksan «Leksikono»n (Λέξεων συναγωγή) kies celo estas faciligi legadon de antikvaj aŭtoroj kaj de la Sankta Skribo.

En sia korepondado (konserviĝis pli ol 260 leteroj), tre varia laŭ sia temaro, Fotio aperas kiel klerulo, sprita konversacianto kaj eminenta stilisto, plene posedanta la rimedojn de la antikva retoriko.

Teologie la plej grava verko de Fotio estas lia studaĵo pri aldonoj faritaj de la Okcidenta Eklezio en la Nicean-Konstantinopolan Kredkonfeson (Περὶ τὴς τοῦ Ἁγίου Πνεύματος μυσταγωγίας).