Preĝejo Sankta Triunuo (Siklós)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
preĝejo Sankta Triunuo
preĝejo Sankta Triunuo en Siklós
preĝejo Sankta Triunuo en Siklós
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Siklós
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
dekanujo Siklós
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Siklós apud la Fortikaĵo de Siklós.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la preĝejo (tiam Sankta Anna) devenis el 1333, tiam aŭgustenanoj havis ĝin kun la monaĥejo. Arkeologoj konstatis, ke en la 15-a jarcento la preĝejo estis trakonstruita, en la 1410-aj jaroj italaj pentristoj faris freskojn. Dum dominado de turkoj la preĝejo ne funkciis, poste en 1687 franciskanoj alvenis kaj ili faris la konstruaĵon uzebla, tiam oni konstruis la kriptojn. En 1689 ankaŭ la paroĥo estis refondita. En 1704 serboj atakis la monaĥejon kaj murdis la monaĥojn. Trakonstruoj kaj renoviĝo okazis ekde 1721. La turo kaj la flanka kapelo estis konstruita inter 17511755. La preĝejo mem estis dediĉita al Sankta Triunuo. La orgeno alvenis en 1891. En 1931, poste inter 1985-1995 renoviĝoj okazis, en la lasta tempo oni trovis la freskajn tavolojn, la restintaj freskoj ankaŭ nun estas videblaj. Pli frue en 1950 la franciskanoj estis forigitaj. En la 1970-aj jaroj ceramikistoj komencis uzi la monaĥejon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas kune kun la monaĥejo apud muroj de la fortikaĵo, eĉ bastiono konstruita en 1540 kuŝas ĉe muro de la monaĥejo. En mezo de la fasado etendiĝas la navo, maldekstre la turo altiĝas, dekstre la unuetaĝa monaĥejo troviĝas. La navo kaj la trilatera monaĥejo formas kvadraton, kies mezo korto situas. Interne la altaro pri Sankta Antonio estis kreita en 1753, altaro pri Sankta Francisko en 1760, altaro en la kapelo pri la 14 helpaj sanktuloj en 1751. La predikejo estis kreita en 1755. Menciindas sida niĉo kun freskoj de 3 diakonoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]