Glasgovo

| Glasgovo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| skotgaele Glaschu, skote Glesga, angle Glasgow | |||||
| urbo | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| |||||
| |||||
| Oficiala nomo: Glasgow | |||||
| Moto: Let Glasgow Flourish | |||||
| Lando | |||||
| Konstitucia lando | Skotlando | ||||
| Riveroj | Clyde, Kelvin | ||||
| Situo | Glasgovo | ||||
| - koordinatoj | 55° 52′ N, 4° 15′ U (mapo)55.861111111111-4.25 [+] | ||||
| Akvokolektejo | 3 298 km² (329 800 ha) [+] | ||||
| Areo | 3 298 km² (329 800 ha) [+] | ||||
| Loĝantaro | 626 410 [+] (2018) | ||||
| Denseco | 189,94 loĝ./km² [+] [+] | ||||
| Fondo | 6-a jarcento | ||||
| estiĝo de urbo | 1175 | ||||
| Urbestro | Philip Braat (ekde 2019) | ||||
| Horzono | OET (UTC+0) | ||||
| - somera tempo | OEST (UTC+1) | ||||
| Poŝtkodo | G1-G81 | ||||
| Telefona antaŭkodo | +421-0141 | ||||
| ISO-3166 | GB-GLG | ||||
|
|||||
|
|||||
![]() |
|||||
| Glasgovo | |||||
| Retpaĝaro: www.glasgow.gov.uk | |||||


Glasgovo, foje ankaŭ Glasgo (angle Glasgow [GLAZgo], skotgaele Glaschu [KLAsaĥu], skote Glesga [GLEZga]) estas la plej granda urbo de Skotlando kaj la kvara urbo en Britio kun la plej altnombra loĝantaro (post Londono, Birmingham kaj Leeds). Krome ĝi estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando.
Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis 626 410 loĝantoj sur areo de 3 298 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 190 loĝantoj/km².
La urbo estas la kvina plej populara turistloko en Britio. Ĝi ankaŭ estas unu el la dek ses plej grandaj financaj centroj de Eŭropo kaj enhavas multajn el la plej grandaj entreprenaj ĉefsidejoj de Skotlando kaj estas tial grava parto de la UK-ekonomio.
En la lastaj jaroj, la plej multaj el la domoj spertis fasadajn renovigadojn kaj reakiris siajn originajn kolorojn. Elstaraj modernaj konstruaĵoj en Glasgovo inkludas la Glasgow Royal Concert Hall, la Glasgovan Sciencocentron kaj la Skotan Ekspozician kaj Konferencan Centron, kun la Clyde Auditorium dezajnita fare de Norman Foster.
Glasgovo estis la gastiganta urbo de la Konferenco pri Klimata Ŝanĝo de la UN (COP26) en 2021.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Glasgovo situas en la nordokcidento de Britio, en la centra parto de la skota malaltebenaĵo antaŭ la Altaj Landoj de Skotlando ĉe la rivero Clyde, 32 km de ĝia enfluejo. Alteco super marnivelo variadas ene de 70 ĝis 200 metroj. Ĝi situas je 74 km de Edinburgo kaj je 653 km de Londono.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Glasgovo havas oceanan klimaton kun multe da pluvokvanto. Laŭsezonaj fluktuoj estas malgrandaj - iom pli ol 10 °C.
Someroj estas malvarmemaj, malsekaj kaj pluvemaj,. Vintroj estas mildaj, ankaŭ kun domina nuba vetero.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Turismo ludas gravan rolon en la ekonomio de la urbo - Glasgovo estas konsiderata la tria plej populara urbo en Britio (post Londono kaj Edinburgo ) kaj ĉiujare ricevas ĉirkaŭ 4 milionojn da turistoj[1].
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]
Barga, Italio
Bet-Leĥemo, Palestino
Dalian, Ĉinio
Havano, Kubo
Lahoro, Pakistano
Marsejlo, Francio
Meksikurbo, Meksiko
Nurenbergo, Germanio
Rostovo ĉe Dono, Rusio
Torino, Italio
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Servoj
[redakti | redakti fonton]Trafiko
[redakti | redakti fonton]La ĉefa flughaveno de la urbo estas Glasgova Internacia Flughaveno kiu situas je 13 kilometroj okcidente de la urbocentro. Proksime de Prestwick, 46 kilometrojn sude de Glasgovo estas la Glasgova Prestwick Flughaveno, kiu ĉefe servas por malmultekostaj flugoj kaj atingeblas per regionaj trajnoj. Estas ankaŭ flughavenaj naveda servo al la Edinburga Flughaveno.
Estas kvar stacidomoj, de kiuj du en la urbocentroj. La loka transporto de la urbo konsistas el busoj kaj metroo kiu veturas en ringa linio.

Bibliotekoj
[redakti | redakti fonton]La grandurbo havas 37 publikajn bibliotekojn, inkluzive de la plej granda referencbiblioteko en Eŭropo, la Mitchell Library, fondita en 1877 laŭ peto de tabako-magnato Stephen Mitchell. Ĝia kolekto enhavas 1,3 milionojn da libroj kaj 35,000 mapojn, same kiel fotojn, mikrofilmojn kaj gazetarkivon.
Konataj lokuloj
[redakti | redakti fonton]- John Stenhouse (1809-1880), kemiisto
- Kenneth White (1936–2023), verkisto
- James McCawley (1938-1999), lingvisto
- Billy Connolly (n. 1942), komikulo, muzikisto, prezentisto kaj aktoro
- Carol Ann Duffy (n. 1955), poetino kaj dramistino
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Esperantistoj de Glasgovo
[redakti | redakti fonton]- George Douglas Buchanan (1874-1941), astronomo
- John Islay Francis (1924-2012), profesoro kaj verkisto
- Albert Goodheir (1912-1995), nederlanddevena medicinisto, verkisto, tradukisto, redaktoro, eldonisto, akademiano
- Peter Harvey (1915-1997), fervojisto
- James T. Haxton (1879-1958), spicisto kaj pioniro de la Esperanto-movado
- Alasdair MacCaluim (n. en la 1970-aj jaroj), tradukisto, precipe al la skogaela, kaj lektoro en la parlamento de Skotlando
- Stanley D. Nisbet (1912-2004), pedagogo kaj universitata instruisto
- Cezaro Rossetti (1901-1950), verkisto kaj vendisto de itala-svisa deveno
- Duncan C. Thomson (n. 1969), gitaristo kaj kantverkisto
- En Glasgovo John Edgar McFadyen (1870-1933) estis profesoro.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Julien Brygo, Vivi riĉule en urbo de malriĉuloj 'Le Monde diplomatique en Esperanto', aŭgusto 2010.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (angle)
- TheGlasgowStory, Glasgovo en bildoj kaj vortoj (angle)






