Metroo de Glasgovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo de Glasgovo
Metroo en stacio Cowcaddens
Metroo en stacio Cowcaddens
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Glasgovo
  Skotlando
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 14-a de decembro 1896
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 10,5 km
Nombro de linioj 1
Nombro de stacioj 15
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 219 mm (4 futoj)
Transportisto Strathclyde Partnership for Transport
vdr

La Metroo de Glasgovo (angle Glasgow Subway) estas metroa fervoja sistemo en la urbo Glasgovo, Skotlando, Unuiĝinta Reĝlando. Ĝi estis malfermita la 14-an de decembro 1896, estante la kvara plej malnova metroa fervojo en la mondo post Londono, Ĉikago kaj Budapeŝto. Komence ĝi funkciis per kabla cirkvito kaj poste elektra sistemo estis uzata.

Ĝi havas ununuran cirklan linion kiu neniam estis plilongigita. La metroo antaŭe estis oficiale nomita Glasgow District Railway, kvankam ĝi poste ŝanĝis sian nomon al Glasgow Underground en 1936. Ĉar multaj uzantoj neformale nomis ĝin "the Subway", ĝia funkciigisto Strathclyde Partnership for Transport (SPT), decidis alinomi ĝin "Glasgow Subway" en 2003. Ĝi estas unu el la kvar funkciantaj subteraj fervojaj retoj en Britio (la aliaj estante Londono, Docklands kaj Tyne and Wear).

Nuntempe oni faras studon por konsideri eblan plilongigon de la linio sude de la urbo.


Mapo inter 1964 kaj 1966

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]