Saltu al enhavo

Blitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koridoro de metroo uzata kiel bomboŝirmejo en 1940.
Laboristoj survoje al laboro post forta aeratako.
Fumo staranta el incendio en la Londonaj dokoj, post bombado la 7an de Septembro.
Bombodamaĝo surstrate en Birmingham post aeratako.
Fajrbrigadistoj inter ruinigitaj konstruaĵoj post aeratako en Londono.

Blitzthe Blitz estis germana bombofensivo kontraŭ Britio en 1940 kaj 1941, dum la Dua Mondmilito. La termino estis fakte uzata unue fare de la Britaj gazetoj kaj estas la germana vorto por 'fulmo'.[1]

La germanoj direktis amasajn aeratakojn kontraŭ industriaj celoj kaj urboj, komence per aeratakoj sur Londono ĉirkaŭ la fino de la Batalo de Britio en 1940, kio iĝis batalo por la dumtagluma aera supereco inter la Luftwaffe kaj la Royal Air Force super Unuiĝinta Reĝlando. Ĉirkaŭ Septembro 1940, la Luftwaffe estis malsukcesinta kaj la germanaj aerflotoj (Luftflotten) ricevis ordonon ataki Londonon, por meti la Batalkomandon de la RAF en batalo de ekstermo.[2][3] Adolf Hitler kaj la Reichsmarschall Hermann Göring, ĉefkomandanto de la Luftwaffe, ordoni la novan politikon la 6an de Septembro 1940. El la 7a de Septembro 1940, Londono estis sisteme bombardita de la Luftwaffe dum 56 el la venontaj 57 diurnoj.[4] Plej akra estis granda dumtaga atako kontraŭ Londono la 15an de Septembro.

La Luftwaffe laŭgrade malpliigis dumtagajn operacojn favore al dumnoktaj atakoj por eviti kontraŭatakojn fare de la RAF, kaj la Blitz iĝis dumnokta bombarkampanjo post Oktobro 1940. La Luftwaffe atakis la ĉefan atlantikan marhavenon de Liverpulo pere de la Liverpool Blitz kaj ankaŭ la haveno de la Norda Maro nome Hull, utila kaj facile trovebla celo aŭ duaranga celo por bombaviadiloj kiuj nekapablis lokigi siajn unuarangajn celojn, suferis la atakon Hull Blitz. Ankaŭ Bristol, Cardiff, Portsmouth, Plymouth, Southampton kaj Swansea estis bombarditaj, same kiel la industriaj urboj Birmingham, Belfast, Coventry, Glasgow, Manchester kaj Sheffield. Pli ol 40,000 civiluloj estis mortigitaj de la bombado fare de la Luftwaffe dum la milito, preskaŭ duono el ili en la ĉefurbo, kie pli ol unu miliono de domoj estis detruitaj aŭ damaĝitaj.[5]

Komence de Julio 1940, la Germana Alta Komando ekplanis la Operacon Barbaroson, nome invado de Sovetunio.[6] Bombardado malsukcesis senmoraligi Britojn al la kapitulaco aŭ farris tro multan damaĝon al la militekonomio; ok monatoj de bombardado neniam tro akre damaĝegis la britan miltproduktadon, kiu pluis aŭ eĉ pliiĝis.[7][8] La plej granda rezulto estis devigi la britojn disigi la produktadon de aviadiloj.[9] Studoj pri brita militepoko konkludis, ke urboj ĝenerale bezonis 10 al 15 tagojn por rekuperiĝi post akra frapo, sed esceptoj kiel Birmingham postulis tri monatojn..[10]

La germana aerofensivo malsukcesis ĉar la Alta Komando de la Luftwaffe (Oberkommando der Luftwaffe, OKL) ne disvolvigis metodan strategion por detrui la britan militindustrion. Malbona spiona servo pri la brita industrio kaj ekonomia efikeco kondukis al la OKL koncentradi en taktikoj pli ol en strategio. La bombardada efiko estis neniigita pro atakoj kontraŭ kelkaj serioj de industrioj anstataŭ konstanta premo kontraŭ la plej ŝlosilaj.[11]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. BBC History Alirita la 11an de Decembro 2018.
  2. Price 1990, p. 12.
  3. Ray 2009, pp. 104–105.
  4. Stansky 2007, p. 28.
  5. Richards 1954, p. 217.
  6. Bungay, Stephen (2000). The Most Dangerous Enemy : A History of the Battle of Britain. London: Aurum Press. ISBN 1-85410-721-6. (hardcover), 2002, ISBN 1-85410-801-8 (paperback). p. 112-3
  7. Cooper 1981, p. 174.
  8. Cooper 1981, p. 173.
  9. Hooton 1997, p. 38.
  10. Hooton 1997, p. 38.
  11. Overy 1980, pp. 34, 36.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]