Londona Esperanto-Klubo
| Londona Esperanto-Klubo | ||
|---|---|---|
| Esperanto-klubo | ||
| Retejo | Oficiala retejo | |
La Londona Esperanto-Klubo estas Esperanto-klubo en Londono (Britio), kiu zorgas pri la disvastigo de Esperanto kaj aranĝas kulturajn kaj edukajn eventojn por membroj kaj esperantistoj el aliaj regionoj kaj landoj. Ĝi estis fondita en 1903 kaj tial ĝi estas unu el la plej antikvaj Esperanto-kluboj en la mondo. Ĝi kunlaboras kun Esperanto-Asocio de Britio (EAB) kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA).
En sia pli ol jarcenta vivo, ĝi aranĝis multajn aferojn kaj respondecis pri multaj eldonaĵoj. Jam en 1910 oni aperigis en Londono la tradukon de la Biblio farita de Zamenhof rekte el la hebrea teksto. Ĝin eldonis la British and Foreign Bible Society (BFBS). En la sama periodo teamo de pastroj kaj kleruloj parolantaj Esperanton tradukis la Novan Testamenton. La traduko finiĝis en 1912, sed aperis en nova eldono kun la Malnova Testamento en 1926. Ĝi estas konata kiel la Londona Biblio. La Klubo organizis en Londono du universalajn kongresojn, la 30-a UK kaj la 56-a UK, en 1938 kaj en 1971, respektive. Ekde 1903 ĝis nun, la Klubo aranĝis kursojn por instrui Esperanton, lastatempe interrete dum la tempo de la pandemio.
La Klubo eldonas dumonatan dupaĝan bultenon, kiu prezentas programon de la klubo-agadoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1887, nur kvar monatojn post la publikigo de la Unua Libro de Zamenhof, aperis artikolo pri lingvo nomita 'Internacional' en londona ĵurnalo St James Gazette, redaktita de W. T. Stead, kiu poste kontribuis multe al disvastigo de Esperanto en Anglujo.[1]
Tiu unua artikolo estis legita de S-ro Richard H. Geoghegan, irlandano, kiu estis elstara lingvisto kaj fariĝis pioniro de la esperanta movado en Britio. Li tradukis en la anglan la instrukcion en la Unua Libro kaj inter aliaj la Grammaire et Exercices de "de Beaufront". Ĉi tiu estis eldonita de Review of Reviews, la gazeto fondita de W. T. Stead en 1890 kaj redaktita de li mem.[1]
Review of Reviews fariĝis tre konata, kaj Stead ofte verkis artikolojn apoge al Esperanto. Unu el la artikoloj estis legita de Harold Bolingbroke Mudie, kiu komencis lerni Esperanton en oktobro 1902, je la aĝo de 22 jaroj.[1]
En la 12-a de januaro 1903, Mudie ĉeestis kunveneton en la oficejo de Stead kune kun D-ro J. C. O'Connor, S-ro Motteau, Stead kaj lia sekretariino F-ino E. A. Lawrence. Dum tiu kunveno la Londona Esperanto-Klubo estis fondita. Mudie fariĝis sekretario kaj Stead kasisto. Je la fino de 1903, jam estis 177 klubanoj.[2]
Stead finance subtenis la eldonon en novembro 1903 de la gazeto La Esperantisto redaktita de Mudie. En la unua numero, Zamenhof skribis bondezirojn. La gazeto aperis sola ĝis 1905, kiam BEA eldonis British Esperantist. La Esperantisto plu ekzistis dum unu jaro, sed kun literaturaĵoj kaj sen movadaj novaĵoj.[2]
En la 14-a de oktobro 1904, en ĝenerala kunveno de esperantistoj estis kreita la "British Esperantist (Esperanto) Association", kaj la londona klubo fariĝis unu el ĝiaj 26 grupoj.[3]
En junio 1905, la Klubo filiiĝis al St Bride's Institute kaj havigis al si regulan kunvenejon de la 6-a ĝis la 9.30 p.t.m. ĉiuvendrede. Multaj anoj partoprenis en la unua UK en Bulonjo.[4]
En 1906, pro la propagando de la Klubo, la londona urbega magistrato kaj Kolegio City of London eksperimente komencis oficialajn kursojn.[5]
En 1907, la anoj aprobis la regulojn por la Klubo. F-ino Lawrence estis elektita kiel honora vicprezidanto kaj honora dumviva membro de la Klubo. La nova sekretario estis S-ro Croxford. La Klubo helpis organizi la UK-on en Cambridge kaj la viziton al Londono de D-ro kaj S-ino Zamenhof.[6]
En 1909, la Klubo aranĝis esperantan tagon en la Ekspozicio White City kaj la unuan Britan Esperantistan Bazaron.[7]
En 1910, la Londona Federacio decidis sendi S-ron W. Mann por reprezenti ĝin en la 6-a UK en Washington kaj por akompani D-ron Zamenhof. La Klubo sukcese aranĝis esperantan tagon en tiujara ekspozicio Japana-Brita.[8]
En 1911, la Klubo filiiĝis al UEA kiel esperanta entrepreno. Klubaj delegitoj estis elektitaj por partopreni en la 7-a UK en Antverpeno.[9]
W. T. Stead pereis en la tragedia sinko de Titanic en 1912. Privat vizitis la Klubon kaj faris paroladon.[10]
En 1914, la UK en Parizo estis nuligita pro la eksplodo de la Unua Mondmilito. Mudie kaj F-ino Lawrence revenis al Londono kun klubanoj malgraŭ malfacilaĵoj.[11]
En 1916, Mudie mortis pro aŭtomobila akcidento en Francujo dum milita servo. F-ino Ŝefer aranĝis programon ĝis 1917, kaj tio estis unu el la plej entuziasmaj kaj kompetentaj kontribuoj.[12]
En 1917, post la morto de d-ro Zamenhof, la Klubo sukcese sendis leteron de kondolenco al s-ino Zamenhof. En la 22-a de decembro mortis la unua prezidanto s-ro Moscheles.[13]
En 1920, s-ro Edmonds estis elektita kiel vicprezidanto, s-ro H. Boll kiel sekretario, s-ro Yelland kiel prezidanto kaj d-ro J. Pollen kiel honora prezidanto.[14]
En 1923, d-ro J. Pollen pereis en akcidento, kaj oni elektis d-ron C. W. Kimmins kiel novan. S-ro Bernard Long fariĝis nova prezidanto, kaj s-ro Yelland ekestis vicprezidanto.[15]
En 1925, s-ro Boll eksiĝis de la ofico de sekretario, kaj s-ro L. N. Newell fariĝis sekretario. S-ro Andreo Cseh vizitis la Klubon kaj vigligis la movadon. La Klubo gastigis kongresanojn, kiuj trapasis Londonon por la 18-a UK en Edinburgo.[16]
En la 6-a kaj 7-a de februaro 1926 la Klubo aranĝis semajnfinan seminarion. En la 17-a de decembro okazis la jarkunveno de UEA en la Klubo.[17]
En 1927, la plej aktiva membro estis Edmonds, kaj s-ro Bernard Long eksiĝis. Edmonds fariĝis prezidanto, F. E. Wadham vicprezidanto, W. H. Coventry sekretario, Bernard Long kasisto kaj Mary Rook librovendisto.[18]
En 1928, la Klubo kreis novan oficon, registrinon, kaj Nora fariĝis la unua. En aprilo, la unua kluba vespermanĝo en restoracio en Tothill Street Westminster estis organizita. En la 7-a de decembro oni organizis kristnaskan foiron.[19]
En februaro 1929, Edmonds kaj Coventry eksiĝis. Wadham fariĝis prezidanto, Harry Holmes vicprezidanto, kaj f-ino Hilda sekretariino.[20]
En 1930, klubanoj estis en la loka kongresa komitato de la UK en Oksfordo, kaj Bernard Long prezidis.[21]
En 1933, Harry Holmes fariĝis prezidanto, Cheslyn helpprezidanto, kaj C. Lehane sekretario. La klubejo translokiĝis al la Veterans' Club, je la jara lupago de 100 pundoj.[22]
En 1935, la Klubo perdis tri aktivajn konsilantojn kaj unu tenanton de ofico. La klubfinaco ne estis en bona stato. Post longa diskuto, la Klubo decidis partopreni kunvenon por kontraŭstari faŝismon en Britujo kaj Germanujo, sen konsideri la konsilojn de UEA.[23]
En 1936, la klubejo translokiĝis al Co-operative Holidays Association.[24]
En 1938, okazis la unua UK en Londono. La Klubo respondecis pri la financo, organizo kaj programo de la kongreso.[25]
En 1939, la Klubo helpis rifuĝintojn el la faŝisma reĝimo. Pro la eksplodo de la Dua Mondmilito, la estraro ne estis libera kiel antaŭe por plenigi la rolojn en la Klubo.[26]
En 1940, pro oftaj eksplodoj de bomboj kaj pafoj de kanonoj, kunvenoj ne estis ĉiam eblaj. Tamen en la 9-a de novembro 50 klubanoj kunvenis, kaj tiel komenciĝis kunvenado en ĉiu dusemajna sabato.[27]
En 1944, la Klubo respondecis pri la organizo de Esperanto en City Literary Institute, kaj por ĝi kontraŭstari Basic English kaj Interglossa estis grava tasko.[28]
En 1945, Bernard Long eksiĝis de la ofico de kasisto kaj la nova estis s-ro A. W. Stephens. Kiam Privat vizitis la Klubon, li parolis pri siaj spertoj en la milito, precipe lia helpado al rifuĝintoj en sia hejmlando, Svisujo.[29]
En 1946, s-ro Ken Alexander fariĝis helpprezidanto. La Klubo luktis por pliigi la membraron kaj abonigi gazetojn en Esperanto.[30]
En 1949, la Klubo organizis la antaŭkongreson antaŭ la UK en Bournemouth. Ĉe la inaŭguro, D-rino Wanda Zamenhof, la bofilino de D-ro Zamenhof, malfermis la antaŭkongreson.[31]
La jaro 1953 markis la oran jubileon de la Klubo, kaj la jubileo estis organizita kiel miniatura kongreso.[32]
En la jaro 1954 fondiĝis komisiono por pritrakti nur propagandon. La prezidanto E. W. McCanlis eksiĝis pro sia foriro al Afriko.[33]
En 1955, s-ro Gifford Fowler estis elektita kiel prezidanto, s-ro W. G. Atkinson kiel vicprezidanto, f-ino P. Watson kiel sekretario, s-ino V. Atkinson kiel kasisto, kaj s-ino E. B. Knight kiel registrino.[34]
En 1956, s-ro W. A. Gething estis elektita kiel prezidanto.[35] S-roj W. G. Atkinson kaj Allen-Smith fariĝis vicprezidantoj, s-ro R. W. Clark sekretario, s-ro Miles helpsekretario, f-ino Allday kasistino, kaj s-ino Knight registrino.[36]
En 1958, la Klubo sendis bondeziron al la Unuiĝintaj Nacioj okaze de la 10-a datreveno de la Deklaro pri Homaj Rajtoj. La nova kluba regularo estis akceptita dum la jarkunveno. La geedziĝo de du aktivaj klubanoj, s-ro Peter Miles kaj f-ino June Kerrison kreis internacian intereson.[37]
En 1960, UEA instigis la Klubon respondeci pri la 46-a UK en 1961. En oktobro, s-ro Smith eksiĝis kiel vicprezidanto.[38]
En 1962, s-ino Elsa Rapley estis elektita kiel prezidanto. S-ro A. Woodburn, parlamentano, enkondukis en la Parlamenton proponon por faciligi la evoluigon de komuna lingvo por la landoj en okcidenta Eŭropo.[39]
Inter 1963 kaj 1970 John Wells estis la prezidanto.[40]
En 1969, okaze de la 60-a naskiĝtago de Ivo Lapenna, la Klubo faris al li donacon kiel dankesprimon pri lia longa servado al la movado.[41]
En 1970, la Klubo elektis kongresan emblemon por la UK en 1971.[42]
En 1971, f-ino Helen Prent fariĝis prezidanto, la dua sinjorino kiu okupis la oficon. La Klubo streĉe laboris por la UK, kiu estis tre sukcesa kaj kompensis la grandan laboron de la Klubo. La kongreso faris profiton kaj metis la Klubon en pli bonan financan situacion ol iam ajn.[43]
En 1974, s-ino Helen Fantom eksiĝis de la ofico de prezidanto, kaj s-ro Wilfred Atkinson akceptis la respondecon.[44]
En 1975, BEA rifuzis akcepti, ke la Klubo funkciu kiel londona federacio.[45]
En 1978, la Jubilea Jaro alvenis, kaj la Klubo organizis festvesperon en la 13-a de januaro. La BBC donis kelkajn okazojn al la Prezidanto kaj aliaj klubanoj por paroli per radio pri la Klubo kaj Esperanto.[46]
Estraro
[redakti | redakti fonton]1903 [47]
[redakti | redakti fonton]Fondintoj: Harold Bolingbroke Mudie, William Stead, D-ro J. C. O'Connor, F-ino E. A. Lawrence, Felix Moscheles.
2021 [48]
[redakti | redakti fonton]La prezidanto estas Olga Kerziouk. Aliaj membroj estas Matt Peperell (vic-prezidanto), Anthony Bodineau (vic-prezidanto), Arturo Prent (kasisto), Anica Page (registristo), Terry Page, Antony Rawlinson, Renato Corsetti kaj Phil Housley.
2022 [49]
[redakti | redakti fonton]La prezidanto kaj registristo estas Anthony Bodineau. Aliaj membroj estas Olga Kerziouk (vic-prezidantino), Matt Peperell (vic-prezidanto), Arturo Prent (kasisto), Anica Page, Terry Page, Antony Rawlinson, Renato Corsetti, Alexander Ord kaj Phil Housley. La lingvisto John Wells estas honora prezidanto (li sekvis la verkiston Marjorie Boulton), kaj Heleno Fantom kaj Joyce Bunting honoraj vicprezidantoj.
2023 [50]
[redakti | redakti fonton]La prezidanto kaj registristo estas Anthony Bodineau, kaj la vicprezidanto Matt Peperell. Renato Corsetti estas la sekretario, kaj Arturo Prent la kontisto. La komitatanoj estas Olga Kerziouk, Alexander Ord, Julian Nagele, Maria Nagele, Marius Banaitis, Phil Housley.
2024 [50]
[redakti | redakti fonton]La prezidanto estas Matt Peperell, kaj la vicprezidanto Gabriel Beecham. Renato Corsetti estas la sekretario, Arturo Prent la kontisto, kaj Anthony Bodineau la registristo. La komitatanoj estas Alexander Hu, Julian Nagele, Maria Nagele, Marius Banaitis, Phil Housley.
2025 [50]
[redakti | redakti fonton]La prezidanto estas Phil Housley, kaj la vicprezidanto Matt Peperell. Anthony Bodineau estas sekretario kaj registristo. Arturo Prent estas kontisto. La komitatanoj estas Alexander Hu kaj Anthony Rawlinson.
Eldonaĵoj
[redakti | redakti fonton]- D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde tradukita de W. Mann kaj W. Morrison en 1910
- La traduko de la Nova Testamento en 1912
- Esperanto-Angla Vortaro kompilita de S-ro E. S. Milledge en 1912
- Londono Vokas, libro pri la historio de la Klubo ĝis 1978, verkita de Harry Holmes kaj eldonita en 1981
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 7.
- 1 2 Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 10.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 11.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 12.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, pp. 14-15.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 16.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, pp. 18-19.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, pp. 19-20.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 20.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 22.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, pp. 25-26.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, pp. 26-27.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, pp. 27-28.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 29.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 30.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 32.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, pp. 32-34.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 35.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, pp. 35-36.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 37.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 39.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 43.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 45.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 46.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 50.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 53.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 55.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 60.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 62.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 65.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 69.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, pp. 76-77.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, pp. 80-82.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 82.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 83.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 85.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, pp. 87-88.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 91.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, pp. 92-93.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 94.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 106.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 107.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, pp. 108-111.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 116.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 119.
- ↑ Harry Holmes. Londono Vokas. Londono: Londona Esperanto-Klubo, 1981, p. 122.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-10-27. Alirita 2021-12-21 .
- ↑ "Funkciuloj" en LEK bulteno 2021-11-01
- ↑ https://londonaesperantoklubo.com/Historio.html alirita 2023-01-18
- 1 2 3 https://undeconstructed.github.io/lek-retejo/pri/

