Olga Kerzjuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Olga Kerzjuk
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1957 (1957-12-21) (66-jaraĝa)
en Ivano-Frankivsk
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco UkrainioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Kijiva Universitato
Okupo
Okupo esperantistobibliotekisto
vdr
Olga Kerzjuk

Olga KERZJUK (naskiĝis la 21-an de decembro 1957 en Ivano-Frankivsko) esperantiĝis en 1973 en urbo Ĥmelnicko kiel disĉiplo de Andreo Rogov. Ŝi estas fakulo pri la ukraina lingvo kaj ukraina literaturo, diplomito de la (Kijiva Universitato) kaj esploris ukrainajn-latvajn kulturajn rilatojn. Nun ŝi estas la kuratoro de la ukraina, belorusa kaj esperantlingva sekcioj en la Brita Biblioteko.

Olga Kerzjuk esperantigis verkojn de ukrainaj verkistoj Emma Andijevska, Hryhir Tjutjunnyk, Ihor Kalinec kaj Mikola Ĥvilovij, kaj verkojn de rusa verkisto Varlam Ŝalamov.

Dum la 29-aj Internaciaj Floraj Ludoj en 1989 ŝi gajnis premion Amaranto kaj Clelia Conterno por ŝia verko "Plena boato da aromaj pomoj" en kategorio "Recenzo" kaj Premion Honoraj Mencioj je Amaranto kaj Clelia Conterno por ŝia verko "Ĉe la rando de Eŭropo". La premiitaj verkoj aperis en Literatura Foiro (1989, 121).