Londona Okulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Londona Okulo (angle "London Eye") estis kun alto de 135 m, la plej granda spektoradego de la mondo, ĝis apero de la "Singapore Flyer", kiu altas 25 m pli. La Londona Okulo staras en Londono ĉe la suda bordo de Tamizo, sed do en la centro. Ĝi estis planita fare de arkitektoj David Marks kaj Julia Barfield kunlabore al British Airways, kaj malfermita por la publiko nur - pro teknikaj problemoj - en marto de 2000. La konstruaĵo kostis 45 milionojn da britaj pundoj.

La okulo de Londono havas 32 modernajn kapsulojn, en kiuj ĝi havas ĝis 25 personoj lokon. La rado turniĝas kun rapideco de 0,26 m/s kaj bezonas por tio (por unu rondo) 30 minutojn. Se la cirkonstancoj estas optimumaj, oni povas vidi de la gigantrado ĝis malproksimo de 40 km kaj tiel oni povas ĝui belegan bildon pri la londonaj vidindaĵoj. Dum la tuta funkcio - de mateno ĝis vespero - turniĝas la rado, ne haltas, ĉar la vizitantoj havas sufiĉan tempon por el/enkapsuliĝi pro la malalta rapideco.

La Londona Okulo estas la plej vizitita atrakcio de Londono kaj gastigas ĉiutage ĉ. 15.000 vizitantojn. Ĝi permesas - pro la preskaŭ tute vitra kapsulo - enorman panoramon pri Londono kaj eĉ oni povas vidi la Kastelon Windsor.

La enirprezo estas 12,5 britaj pundoj, okaze de reta aĉeto kostas je 10 % malpli.

La turnakson kaj la apogilojn de la gigantrado liveris la maŝinkonstrua firmao Škoda.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]