Saltu al enhavo

Imre Lakatos (filozofo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Lakatos
Persona informo
Lakatos Imre
Naskonomo Imre Lipschitz
Naskiĝo 9-an de novembro 1922 (1922-11-09)
en Debrecen,  Hungara reĝlando
Morto 2-an de februaro 1974 (1974-02-02) (51-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno judoj vd
Lingvoj hungara angla vd
Loĝloko Anglio vd
Ŝtataneco Hungario
Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato (1949)
Universitato de Debrecen (1944)
Universitato de Kembriĝo - doktoro de filozofio (1961) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Hungara Komunista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Eva Lakatos (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Imre Molnár vd
Okupo matematikisto universitata instruisto filozofo fizikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo filozofio vd
Doktoreca konsilisto György Pólya R. B. Braithwaite vd
Verkado
Verkoj Proofs and Refutations 
Falsification and the Methodology of Scientific Research Programmes 
For and Against Method vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Imre Lakatos [lakatoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lakatos Imre estis hungara filozofo, profesoro. Lia origina familia nomo estis Lipsitz. Imre Lakatos naskiĝis la 9-an de novembro 1922 en Debrecen. Li mortis la 2-an de februaro 1974 en Londono.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Imre Lakatos devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion, poste universitaton en sia naskiĝurbo, fine pro la 2-a mondmilito li akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1945. Li lernis ĉefe de György Lukács. Ekde 1946 li laboris en ministerio pri religio kaj eduko. Li doktoriĝis en 1948. Post 2 jaroj li estis arestita pro falsaj akuzoj kaj li vivis en Recsk, kie estis la sola hungara gulago. En 1954 oni nuligis la verdikton kaj li laboris en esplora instituto. En 1956 li estis membro de Rondo Petőfi, depost falo de Hungara revolucio de 1956 li rifuĝis al Britio. En 1960 li denove doktoriĝis (Ph. D.) en Kembriĝo, poste li instruis en Londono. En 1966 li estis nomumita publika ordinara profesoro, post 3 jaroj katedrestro. Ekde 1971 li instruis en Boston. Li neniam ricevis britan ŝtatanecon.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Proofs and Refutations (1963-64, hungare 1981)
  • The Methodology of Scientific Research Programmes (1977)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • premio Lakatos Award