Boris Johnson
Boris Johnson | |
![]() | |
urbestro de Londono
| |
En funkcio: 2008 – 2016 | |
Antaŭulo | Ken Livingstone |
---|---|
Sekvanto | Sadiq Khan |
partiestro de la brita Konservativa Partio
| |
Oficanta | |
Funkcio akceptita: 23-a de julio 2019 | |
Antaŭulo | Theresa May |
Oficanta | |
Li(Ŝi) akceptis funkcion: 24-a de julio 2019 | |
Antaŭulo | Theresa May |
Naskiĝo | la 19-an de junio 1964 en Novjorko |
Politika partio | Konservisma Partio |
Edz(in)o | Marina Wheeler |
Religio | anglikanismo |
Alexander Boris de Pfeffel JOHNSON [boris ĝons.n] (naskiĝis la 19-an de junio 1964 en Novjorko, do nun 55-aĝa) estas brita ĵurnalisto kaj politikisto, iama urbestro de Londono, kaj nuntempa ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando. Li estas membro de la Konservisma Partio de Britio, kaj la parlamentano por Uxbridge and South Ruislip (okcidenta Londono). En 2008 li oficiale fariĝis urbestro de Londono, sekve de la tre malsamopinie pridisputata socialisto Ken Livingstone, kaj en 2012 reelektiĝis. En majo 2016 lin anstataŭis Sadiq Khan, kiu havas pakistanajn familiajn radikojn kaj iĝis la unua islama urbestro de Londono.
Ekde la 23-a de julio 2019 li estas partiestro de la brita Konservativa Partio, kaj ekde la 24-a de julio ĉefministro de Britio, sekvante post Theresa May en ambaŭ oficoj. Li promesis efektivigi la "Brexit" (eliro de Britio el la Eŭropa Unio) ĝis oktobro de 2019, se necese "malmole", do sen kontrakto por mildigi la abruptan disiĝon.
|