Ken Livingstone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ken Livingstone - World Economic Forum Annual Meeting Davos 2008.jpg

Ken LIVINGSTONE (naskiĝis la 17-an de junio 1945, do nun 71-jara) inter la jaroj 2000 kaj 2008 estis la unua urbestro de Londono, kiu gvidis la administradon de la teritorio). Li estis ano de la Brita Laborista Partio kaj parlamentano por la elekto-distrikto Brent East en norda Londono inter 1987 kaj 2001.

Livingstone ankaŭ estas konata kiel Ruĝa Ken (angle Red Ken) kaj estas bonkonata pro lia ŝatokupo – li bredas triturojn.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Post la lernejaj jaroj li laboris en kanceresplorado, poste kiel instruisto. En 1971 li elektiĝis konsiliano de la urboparto Lambeth, kie li aktivis kiel vicprezidanto de la socialloĝeja komisio (kiel posteulo de John Major). En 1973 li iĝis deputito de la Konsilio de Granda Londono (angle Greater London Council, GLC). En 1979 li kandidatiĝis sensukcese kiel deputito por la Ĉambro de komunuloj, la dua parlamenta ĉambro de Britio.

En la balotoj por la Konsilio de Granda Londono la 7-an de majo 1981 venkis la Brita Laborista Partio, gvidata de Andrew McIntosh. Post unu tago, Livingstone jam elvokis lin. La nova prezidanto de la konsilio elektiĝis Livingstone kun apogo de la maldekstra frakcio de la konsilio.

Prezidanto de la Konsilio de Granda Londono[redakti | redakti fonton]

La unuaj oficialaj agoj de Livingstone estis signife subvencii la veturprezojn de buso- kaj metroolinioj. Kvankam la programo „veturprezoj justaj” (Fares Fair) estis tre ŝatata kaj kondukis al pliobliga uzo de la publikaj transportiloj, la fare de la Konservisma Partio dominita administrejo de la urbodistrikto Bromley (ne konektita al la metroa reto) batalis kontraŭ la subvencioj kaj venkis en juĝa proceso.

Spite al tiu malvenko, Livingstone por la Konservisma Partio restis daŭra malagrablaĵo. Li provokis la registaron de Margaret Thatcher, kiam li afiŝigis la nombron de la senlaboruloj sur tabulego tegmente de la konstruaĵo de la Konsilio de Granda London, situanta vidalvide de la parlamentejo Palaco de Westminster. Pliaj provokoj estis la elkrio de "kontraŭfaŝista jaro", la apogo de la pacorganizaĵoj kaj la proklamo de "sen-nuklearmila zono" en Londono. La plej granda defio estis la invito de Sinn Féin-gvidantoj Gerry Adams kaj Danny Morrison. Kiam la enveturon de la politikistoj al Anglio obstaklis la registaro per urĝe kreita leĝo, Livingstone renkontis ilin en Norda Irlando. Tiu ago igis Livingstone unu el la plej ŝatataj celtabulo de la gazetaro. La bulvarda gazeto The Sun nomis lin Red Ken (Ruĝao Ken) kaj priskribis lin kiel la "plej abomeninda persono de tuta Britio".

Post la parlamenta baloto de 1983, la nacia registaro kaŭzis daŭre pliajn obstaklojn al la Konsilio de Granda Londono, kiu bremsis ties normalan funkciadon. Tiel oni retiris ĉiujn subvenciojn; propono por ĉesigo de la konsilio preskaŭ sukcesis. Livingstone kaj tri aliaj urbaj deputitoj retiriĝis pro protesto en aŭgusto 1984 kaj tiel devigis novan baloton. La kampanjo aperis sub la motto "Savu la demokration en Londono!" La Konservisma Partio ne starigis eĉ unu kandidaton, tiel fiaskis la baloto pro tro malalta nombro de partoprenantoj.

La registaro de Margaret Thatcher decidis pri ĉesigo de la Konsilantaro de Granda Londono la 31-an de marto 1986. Ties laboro dividiĝis al la urbaj distriktoj kaj parte al la centra registaro. Poste Livingstone fariĝis parlamentano por la Laborista Partio.

Livingstone en la Ĉambro de komunuloj[redakti | redakti fonton]

Livingstone en 1987 denove kandidatis por deputiteco en la Ĉambro de komunuloj kaj elektiĝis en la balota distrikto Brent East. Oni limigis lian rolon, ĉar lia radikala socialismo ne popularis ene de la Partio. Tiutempe la Laborpartio kun Neil Kinnock proksimiĝis pli kaj pli al la politika mezo. En 1992 Livingstone reelektiĝis. Krom lia parlamenta aktivado, li havis ankaŭ aliajn "flanklaborojn"; li estis tiel kandidato en televidaj spektaklo, parolisto en bankedoj kaj ĵurnalista kritikanto de restoracioj. Livingstone reelektiĝis en 1997 kiel deputito de la Ĉambro de komunuloj, kiam denove ekregis la Laborista Partio gvide de Tony Blair.

Pridisputata elekto[redakti | redakti fonton]

La nova socialista registaro konfirmis la lokajn administrejon per kreo de nova Institucio de Granda Londono (Greater London Authority), kun similaj kompetentecoj kiel la antaŭa Konsilio de Granda Londono. Livingstone volis esti la oficiala kandidato por la Laborista Partio por la nova posteno de ĉefurbestro de Londono. Malgraŭ populara subteno, la malpli polemikiga Frank Dobson estis elektita kiel la oficiala kandidato en interna balotado. Kelkaj opinias ke tiu elekto-sistemo estis sub la kontrolo de la partiaj gvidantoj inkluzive de Tony Blair, kiuj faris malmulton por kaŝi ilian malŝaton al Livingstone.

Li decidis partopreni en la balotado kiel sendependa kandidato, kaj sekve oni komence de aprilo eksigis lin el la Laborista Partio.

En la balotado la 4-an de majo 2000 Livingstone venkis la aliajn 10 kandidatojn. Tiamaniere li fariĝis la unua urbestro de Londono en modernaj tempoj.

Ĝis nun la rilatoj inter Livingstone kaj la Laborista Partio estis malfacilaj pro disputoj pri la privatigo de la subtera fervoja sistemo kaj la enkonduko de skemo por kontroli la trafikon en centra Londono per tiel nomata prezpostulo pro trafikŝtopiĝo. En la unuaj jaroj tiu skemo estis tre sukcesa kaj Livingstone restis tre populara politikisto. En 2003 li elektiĝis "Politikisto de la jaro". Livingstone kaŭzis gazetan frontlinion, kiam li nomis la usonan prezidenton George W. Bush "la plej granda danĝero por la vivo sur la planedo".

La Laborista Partio ne riskis duafoje propran kandidaton por la londona ĉef-urbestreco, tiel la Partio denove anigis Livingstone en januaro 2004 kaj igis lin oficiala kandidato spite al konataj partianoj kiel financministro Gordon Brown, vic-ĉefministro John Prescott kaj la iama partia prezidanto Neil Kinnock. La 10-an de junio en 2004 Livingstone reelektiĝis.

En 2008 kaj 2012 li same kandidatis por la posteno de urbestro de Londono, sed ambaŭfoje malsukcesis kontraŭ la konservativulo Boris Johnson kaj tiam retiriĝis el politika aktivado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]