Londinium

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĝenerala mapo de la Romia Londono en la fino de la antikveco, kun la modernaj bordoj de la rivero Tamizo. Estas ankaŭ fortikaĵo de la 2-a jarcento, kiu estis detruita en la 3-a jarcento, kaj la Londona Mitraeo, kiu estis abandonita ĉirkaŭ la sama epoko.

Londinium, konata ankaŭ kiel Romia Londono, estis la ĉefurbo de Romia Britio dum plej el la periodo de la romia regado. Ĝi estis origine setlejo establita sur la loko de la nuntempa Urba Londono ĉirkaŭ la jaroj 47–50 n.e.[1][2] Ĝi kuŝis sur ŝlosila vojkruciĝejo ĉe la rivero Tamizo kiu igis la urbon grava kerno de ŝoseoj kaj havenurbo, kiu servis kiel grava komerca centro en Romia Britio ĝis ties abandono dum la 5-a jarcento.

Post la fondo de la urbo en la mezo de la 1-a jarcento, tiu frua Londinium okupis la relative malgrandan areon de 1.4 km², iom ekvivalenta al la grando de la nuntempa Hyde Park. En la jaro 60 aŭ 61, la ribelo de la Icenoj estrita de Budiko devigis la romiajn aŭtoritatojn abandoni la setlejon, kiu estis poste rabdetruita. Post la venko de Budiko fare de la romia guberniestro Gajo Suetonio Paŭlino militista instalaĵo estis establita[3] kaj la urbo estis rekonstruita. Ĝi estis probable ege multe rekuperita en ĉirkaŭ unu jardeko. Dum la postaj jardekoj de la 1-a jarcento, Londinium etendiĝis rapide, kaj iĝis la plej granda urbo de Britio, kaj disponis el grandaj publikaj kontruaĵoj kiel forumo[4] kaj amfiteatro.[5] Ĉirkaŭ la fino de la jarcento, Londinium estis kreskinta ĝis eble 30 000 aŭ 60,000 personoj, preskaŭ certe anstataŭante Camulodunum (Colchester) kiel provinca ĉefurbo, kaj ĉirkaŭ la mezo de la 2-a jarcento Londinium estis je sia pinto. Ties forum-baziliko estis unu el la plej grandaj strukturoj norde de Alpoj kiam la imperiestro Hadriano vizitis Londinium en 122. Elfosaĵoj malkovris pruvojn ke grava incendio detruis multon de la urbo tuj poste, sed la urbo estis denove rekonstruita. Ĉirkaŭ la dua duono de la 2-a jarcento, Londinium ŝajne mal altiĝis kaj en grando kaj en populacio.

Kvankam Londinium restis grava por la cetero de la Romia periodo, ne okazis plia ekspansio. Londinium subtenis pli malgrandan sed stabilan setlejan loĝantaron ĉar arkeologoj trovis, ke multo de la urbo post tiu dato estis kovrita de "nigra tero" — nome la rezulto de la urba hejmrubo, sterko, ceramikaĵoj, kaj nefarmaj restaĵoj de setleja okupado, kiu akumuliĝis relative netuŝita dum jarcentoj. Iam inter 190 kaj 225, la romianoj konstruis defendan muregon ĉirkaŭ la altera flanko de la urbo. Tiu Muro de Londono survivis dum aliaj 1 600 jaroj kaj iom difinis la perimetron de la malnova Urba Londono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hingley, Richard. Londinium : a biography : Roman London from its origins to the fifth century, p. 27–32. ISBN 978-1-350-04730-3. OCLC 1042078915.
  2. Hill, Julian. kaj Rowsome, Peter. (2011) Roman London and the Walbrook stream crossing : excavations at 1 Poultry and vicinity, City of London, Rowsome, Peter., Museum of London Archaeology., London: Museum of London Archaeology, p. 251–62. ISBN 978-1-907586-04-0. OCLC 778916833.
  3. Dunwoodie, Lesley.. (2015) An early Roman fort and urban development on Londinium's eastern hill : excavations at Plantation Place, City of London, 1997-2003, Harward, Chiz., Pitt, Ken., London: MOLA (Museum of London Archaeology). ISBN 978-1-907586-32-3. OCLC 920542650.
  4. Marsden, Peter Richard Valentine.. (1987) The Roman Forum Site in London : discoveries before 1985, Museum of London., London: H.M.S.O. ISBN 0-11-290442-4. OCLC 16415134.
  5. Bateman, Nick.. (2008) London's Roman amphitheatre : Guildhall Yard, City of London, Cowan, Carrie., Wroe-Brown, Robin., Museum of London. Archaeology Service., [London]: Museum of London Archaeology Service. ISBN 978-1-901992-71-7. OCLC 276334521.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Billings, Malcolm (1994), London: a companion to its history and archaeology, (ISBN 1-85626-153-0)
  • Brigham, Trevor. 1998. “The Port of Roman London.” En Roman London Recent Archeological Work, eldonita de B. Watson, 23–34. Michigan: Cushing–Malloy Inc.
  • Hall, Jenny, kaj Ralph Merrifield. Roman London. London: HMSO Publications, 1986.
  • Haverfield, F. "Roman London." The Journal of Roman Studies 1 (1911): 141–72.
  • Hingley, Richard, Londinium: A Biography: Roman London from its Origins to the Fifth Century, 2018, Bloomsbury Publishing, (ISBN 1350047317), 9781350047310
  • Inwood, Stephen. A History of London (1998) (ISBN 0-333-67153-8)
  • John Wacher: The Towns of Roman Britain, London/New York 1997, p. 88–111. (ISBN 0-415-17041-9)
  • Gordon Home: Roman London: A.D. 43–457. Eyre kaj Spottiswoode (London) en 1948 sen ISBN.
  • Milne, Gustav. The Port of Roman London. London: B.T. Batsford, 1985.
  • Sheppard, Francis, London: A History, 2000, Oxford University Press, (ISBN 0192853694), 9780192853691, google books

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 51° 30′ 45.00″ N 0° 05′ 26.16″ U / 51.5125000 °N, 0.0906000 °U / 51.5125000; -0.0906000 (mapo)