Alice Eve

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alice Eve
Alice Eve 2011 Comic Con (cropped).jpg
Persona informo
Naskonomo Alice Sophia Eve
Naskiĝo 6-an de februaro 1982 (1982-02-06) (37-jara)
en Londono
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Bedales School • Westminster School • Kolegio Sankta Katerino
Familio
Patro Trevor Eve
Patrino Sharon Maughan
Frat(in)oj George Eve • Jack Eve
Edz(in)o Alex Cowper-Smith
Profesio
Profesio aktoro • teatra aktoro • filmaktoro
Verkoj Stela Vojaĝo En Mallumon
v  d  r
Information icon.svg
Alice Eve (2012)
Alice Eve (2011)

Alice Sophia Eve (naskiĝis la 6-an de februaro 1982 en Londono) estas brita aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Eve naskiĝis kiel filino de aktoro Trevor Eve kaj Sharon Maughan. Ŝi havas du pli junajn fratojn, Jack kaj George. La junulino plenkreskis en Britio kaj en Los Angeles, Usono. Ŝi vizitis Bedales School kaj abiturientiĝis en Westminster School en Londono. Dum siaj Gap Years (sindonaj jaroj), ŝi studis ĉe Beverly Hills Playhouse same anglan ĉe St Catherine’s College, Oksfordo. Dum ŝia tempo en Oksfordo, ŝi ludis en studentaj teatraĵoj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Eve komencis sian karieron en televidaj filmoj de BBC kiel The Rotters’ Club, Poirot kaj Hawking same en eta rolo en filmo Stage Beauty en 2004.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 2004: Hawking (televido)
  • 2004: Stage Beauty
  • 2005: The Rotters’ Club (televido)
  • 2005: Beethoven (televido)
  • 2005: Agatha Christie’s Poirot (epizodo: The Mystery of the Blue Train) (televido)
  • 2006: Starter for 10
  • 2006: Big Nothing
  • 2006: Losing Gemma (televido)
  • 2007: The Amazing Trousers
  • 2009: Crossing Over
  • 2010: She’s out of my league
  • 2010: Sex and the City 2
  • 2011: The Decoy Bride
  • 2011: Entourage (televida serio)
  • 2012: ATM
  • 2012: Men in Black 3
  • 2012: The Raven
  • 2013: Star Trek Into Darkness