Mortpuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mortopuno)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Landoj laŭ uzado de mortpuno
  •  Blua: neniu mortpuno
  •  Verda: mortpuno nur kaze de milito
  •  Oranĝa: mortpuno fakte ne estas aplikata dum longe
  •  Brun-ruĝa: mortpuno estas aplikata
  • Fra Angelico: Senkapigo de Sankta Cosmas kaj Damian, 1348

    Mortpunola plej supera puno, aŭ ankaŭ absoluta puno estas puno, kiu supozas mortigon (aŭ ekzekuton) de kondamnita homo pro krimo, laŭ kiu eblas laŭ valida punjuro doni tiun ĉi punon (en antaŭaj tempoj tiuj ĉi krimoj estis nomataj gorĝaj krimoj).

    Por kaj kontraŭ[redakti | redakti fonton]

    Bildo de la verko de Cesare Beccaria, nome Dei delitti e delle pene.

    La mortpuno estas objekto de vervaj diskutoj inter juristoj same kiel inter ordinaraj civitanoj. Ĝiaj subtenantoj argumentas precipe, ke

    • nur la mortpuno donas certecon, ke krimulo ne plu krimos;
    • la mortpuno havas fortan timigan efikon al eblaj estontaj krimuloj;
    • la Biblio ordonas la mortpunon (Genezo 9, 6: "Se iu verŝos sangon de homo, lia sango ankaŭ estos verŝita de homo") kaj simile ankaŭ aliaj religiaj sanktaj libroj;
    • la mortpuno ŝparas al la socio la kostojn por la alie necesa dumviva enprizonigo.

    Kontraŭuloj de la mortpuno argumentas, ke

    • la mortpuno kontraŭas la fundamentan rajton je vivo kaj korpa sendifekteco
    • la mortpuno estas nekompensebla en okazo de justica eraro (erara verdikto)
    • ne estas pruvoj, ke la mortpuno pli timigas krimulojn ol dumviva mallibereco
    • la mortpuno igas kriminton, kiuj jam meritis ĝin, murdi por kaŝi sian krimon, ĉar li jam nenion povas perdi
    • per la mortpuno la ŝtato forlasas respekton al homa vivo kaj do suriras la saman moralan nivelon kiel murdanto.
    • mortpuno faras martirojn.

    Multaj landoj abolis la mortpunon; aliaj konservas ĝin, sed kelkaj el ili provizore ne plenumas la verdiktojn (moratorio).

    Iam ekzekutoj estis publikaj por prezenti al la publiko interesan, ankaŭ edukan kaj fortimigan spektaklon. Nun ekzekutoj estas nepublikaj, tamen kun invititaj atestantoj, kiuj atestas la plenumon kaj certigas observon de reguloj.

    Mortpuno kaze de milito[redakti | redakti fonton]

    Kelkaj sudamerikaj landoj rezervas mortpunon al frendaj malamikoj dum militperiodo. Vere tiu estas nur rajto mortigi malamikajn soldatojn. En tiuj landoj, oni pensas ke oni rajtas mortigi, eĉ dum milito, se estas leĝo kiu permesas (rajtigas) al ŝtato fari tion.

    Manieroj de ekzekuto[redakti | redakti fonton]

    Problemo ĉiam estis la maniero ekzekuti homojn: ĝi estu facila, certa, malmultekosta kaj ne kaŭzu tro da malpuro. En iuj tempoj certa krueleco estis dezirata; ekzemple en antikva Romio oni ekzekutis per krucumo, kio povis esti longa turmento, precipe se la krucumito ricevis piedapogilon.

    La celon de krueleco plenumas ankaŭ ŝtiparumo, ĉe kiu homo malrapide forbrulas sur ligna fajro. Tiun metodon aplikis la katolika eklezio kontraŭ herezuloj kaj sorĉistinoj. Mildigo, koncedita ekzemple al Giordano Bruno, estis pulvosako ĉirkaŭ la kolo, kiu mortigis pli rapide.

    Post la invento de pulvopafiloj oni parte ekzekutis per mortpafo, precipe armeanojn. Tiu speco de morto estis konsiderata honora; kontraŭe pendumo estis malhonoro.

    En modernaj tempoj oni serĉis metodojn por mortigi rapide kaj sen nenecesa doloro. Tiusence pendumo estis progreso, ĉar la penduma maŝo rompas la nukon de la ekzekutato, kio rapide mortigas.

    Ekde 1792 oni aplikis gilotinon, kiu fortranĉas la kapon de homo kaj estis uzata en Francio ĉirkaŭ la epoko de la Franca Revolucio ĝis la abolo de la mortpuno en 1981.

    En Hispanujo oni uzis garoton.

    En Usono aplikiĝas ekzekuto per venena gaso, venena injekto aŭ elektra seĝo. En kelkaj islamaj kaj aziaj landoj oni uzas ŝtonumado.

    Historio[redakti | redakti fonton]

    Pendigita, tirita kaj kvaronigita: la ekzekuto de Hugo Despenser (la pli juna), kiel prezentite en la manuskripto Froissart de Louis of Gruuthuse

    Ekzekuto de krimuloj kaj politikaj kontraŭuloj estis uzita fare de preskaŭ ĉiuj socioj - kaj por puni krimon kaj por subpremi politikan malkonsenton. En la plej multaj landoj tiu praktika mortpuno estis rezervita por murdo, spionado, ŝtatperfido, aŭ kiel parto de armea justico. En kelkaj landoj, kelkaj sekskrimoj, kiaj ekzemple seksperforto, malfideleco, incesto kaj sodomio, meritis aŭ meritas la mortopunon, same kiel religiaj krimoj kiaj ekzemple rezignado en islamaj nacioj (la formalaj rezigno de la ŝtata religio). En multaj landoj kiuj uzas la mortopunon, drogkontrabandado ankaŭ estas ĉefa delikto. En Ĉinio, homa kontrabandado kaj gravaj kazoj de korupto estas punitaj per la mortopuno. Ĉe militistoj ĉirkaŭ la mondo Militkortumoj trudis mortkondamnojn por deliktoj kiaj ekzemple malkuraĝo, dizerto, malobeado, kaj ribelo.[1]

    La uzo de formala ekzekuto ampleksas la komencon de registrita historio. La plej multaj historiaj registroj kaj diversaj primitivaj tribaj praktikoj indikas ke la mortopuno estis parto de ilia jura sistemo. Komunuma puno por delikto ĝenerale inkludis kompenson el la deliktulo, batpuno, evitado, elpelo kaj ekzekuto. Kutime, kompenso kaj evitado estis sufiĉe kiel formo de justico.[2] La respondo al krimo farita fare de najbaraj triboj aŭ komunumoj inkludis formalan pardonpeton, kompenso- aŭ sangovenĝajn militojn.

    Sangovenĝa milito aŭ vendetto okazas kiam arbitracio inter familioj aŭ triboj malsukcesas aŭ arbitracia sistemo estas neekzistanta. Tiu formo de justico estis ofta antaŭ la apero de arbitracia sistemo surbaze de ŝtato aŭ fakorganizita religio. Ĝi povas rezultiĝi el krimo, priterposedaj disputoj aŭ honor-kodo. "Agoj de reprezalio substrekas la kapablon de la socia kolektivo por defendi sin kaj montri al malamikoj (same kiel eblaj aliancanoj) tiun vundon al posedaĵo, rajtoj, aŭ ke la persono ne iĝos senpunaj."[3] Tamen, en praktiko, estas ofte malfacile distingi inter milito de vendetto kaj unu el konkero.

    Severaj historiaj punoj inkluzivas radumon, bolekzekuton, senhaŭtigon, malrapidan tranĉadon, elviscerigon, krucumon, palisumon, dispremadon (inkluzive de dispremadon fare de elefanto), ŝtonumadon, brulŝtiparon, kvaronumon, segadon, senkapigon, skafismon, kollaĉadon aŭ blovadon per kanono.

    La lasta preĝo de kristanaj martiroj, fare de Jean-Léon Gérôme (1883). Roma Koloseo.

    Antikva epoko[redakti | redakti fonton]

    Pliprofundigoj de triba arbitracio de vendetoj inkludis packontraktojn ofte trompite en religia kunteksto kaj kompenssistemo. Kompenso estis bazita sur la principo de anstataŭigo kiu eble inkludos materian (ekzemple, brutaro, sklavojn) kompenson, interŝanĝon de novedzinoj aŭ edziĝantoj, aŭ pagon de la sangoŝuldo. Kompromisaj reguloj povis permesi ke besta sango anstataŭigus homan sangon, aŭ posedaĵaj transdonoj aŭ lunarion aŭ en iu kazo oferton de persono por ekzekuto. La persono proponiĝis ĉar ekzekutito ne devis esti origina kriminto de la krimo ĉar la sistemo estis bazita sur triboj, ne sur individuoj. Sangovenĝaj militoj povus esti reguligitaj ĉe renkontiĝoj, kiel ekzemple la vikingaj asembleoj..[4] Sistemoj venantaj de sangovenĝaj militoj povas pluvivi kune kun pli progresintaj juraj ordoj aŭ ricevi rekonon fare de tribunaloj (ekzemple, testo per batalo). Unu el la pli modernaj rafinadoj de la sangovenĝa milito estas la duelo.

    Giovanni Battista Bugatti, ekzekutisto de la Papa Ŝtato inter 1796 kaj 1865, aranĝis 516 ekzekutojn (Bugatti imagita proponitan flartabakon al kondamnita kaptito). Vatikanurbo aboliciis sian mortpunan statuton nur en 1969.

    En iaj mondopartoj, nacioj en la formo de praaj respublikoj, monarkioj aŭ tribaj oligarkioj aperis. Tiuj nacioj ofte estis unuigitaj per komunaj lingvaj, religiaj aŭ familiaj ligoj. Krome, vastiĝo de tiuj nacioj ofte okazis per konkero de najbaraj triboj aŭ nacioj. Sekve, diversaj klasoj de reĝeco, nobelaro, diversaj malnobeloj kaj sklavo aperis. Sekve, la sistemoj de triba arbitracio estis enmetitaj en pli unuigitan sistemon de justico kiu formaligis la rilaton inter la malsamaj "klasoj" prefere ol "triboj". La plej frua kaj plej multe de la fama ekzemplo estas Kodekso de Hamurabi kiu metis la malsaman punon kaj kompenson laŭ la malsama klaso/grupo de viktimoj kaj krimintoj. La Torao (juda Juro), ankaŭ konata kiel la Pentateŭko (la unuaj kvin libroj de la kristana Malnova testamento), metas malsupren la mortopunon por murdo, kidnapo, magio, malobservon de la Ŝabato, blasfemon, kaj larĝan gamon de sekskrimoj, kvankam indico indikas ke faktaj ekzekutoj estis maloftaj.[5]

    Plia ekzemplo venas de Antikva Grekio, kie la atena jura ordo unue estis surpaperigita de Drakono en proksimume 621 a.K.: la mortopuno estis petita pri precipe larĝa gamo de krimoj, kvankam Solono poste ĉesigis la kodon de Drakono kaj publikigis novajn leĝojn, retenante la hommortigajn statutojn de nur Drakono.[6] La vorto drakona venas de la leĝoj de Drakono. Ankaŭ la romianoj uzis mortopunon por larĝa gamo de deliktoj.[7][8]

    Mezepoko[redakti | redakti fonton]

    En la Bizanca Imperio la Kodo de Justiniano registras la diversajn tipojn de mortopunojn laŭ la tipo de delikto kaj la socia klaso de la kondamnito, punante pli la sklavojn kaj la malsuprajn klasojn. Malaperis la puno de culleum, la sklavigon, kaj tiu de la lukto kontraŭ la gladiatoroj, dum aperis siaflanke nombraj tipoj de mortopunoj pro religia aferoj, sakrilegio, adulto, posedo de herezaj libroj, religia prozelitismo, herezo, ktp. La tipo de mortopuno pro la herezo ekestis la brulŝtiparo. En longa listo de kondamnotoj menciidas fraŭdistoj, ŝtelistoj, judoj, rompistoj de la regularo pri sklavoj ktp.

    Ankaŭ en Okcidenta Eŭropo mortopuno estis ofta, sed ankaŭ voĉoj kontraŭaj. Jam en la 12-a jarcento la sefarda Majmonido skribis: «Estas plej bone kaj kontentiga liberigi mil kulpulojn ol mortkondamni unusolan nekulpulon». Majmonido argumentis, ke ekzekuti krimulon baze sur io mal pli firma ol absoluta certeco kondukas al glita deklivo sen eblo refari.

    En 1184, la Katolika Eklezio decidis, ke la brulŝtiparo estos la oficiala puno pro herezo. Tiu dekreto estis poste konfirmita de la Kvara Laterana koncilio en 1215, kaj de la Sinodo de Tuluzo en 1229. Ankaŭ Tomaso de Akvino pravigis la "justan" aplikon de la mortopuno pro herezo. En la 13-a jarcento, la senjoroj de Aragono povis apliki la mortopunon nur per metodoj «sensangaj» kiel malsato kaj malvarmo. La kodo nomita Siete Partidas de la kastilia reĝo Alfonso la 10-a diskriminacias senkapigon por nobeloj kaj bruligo aŭ pendumo por normaluloj. La punotaj deliktoj estis kun murdo, fraŭdo, adulto, zoofilio, sodomio, seksumado de judo aŭ maŭro kun kristanino ktp.

    En la samaj epokoj en Centrameriko ankaŭ aliaj popoloj aplikis mortopunon, kiel rimarkinde la Aztekoj.

    Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

    Ekzekutado de Maximilien Robespierre per gilotino.

    Ekde la Renesanco la mortopuno plue estis aplikata tre ofte ligita al la militoj, sed ankaŭ kontraŭ civilaj deliktoj, kiel religia heterodokseco, murdoj, fraŭdoj, kaj tre ofte kiel rimedo kontraŭ politika rivaleco.

    Post la klopodoj de kelkaj gravuloj de la Klerismo kiel Cesare Beccaria, la opozicio al la aplikado de la mortopuno estis pli ampleksa. Kurioze la gilotino estis la simbolo de la periodo de la Teroro en la epoko de la franca revolucio, kvankam ĝi aperis kiel metodo pli "humana" de mortopuno ĉar la momento de la morto estis pli rapida kaj tial malpli doloriga ol per tradiciaj metodoj, kiel pendumo, senkapigo per glavo ktp. Tiukadre ankaŭ aliaj metodoj kiu aperis kiel pli "sendoloraj", kiel la elektra seĝo aŭ la mortiga injekto en Usono iĝis simboloj de la krudeleco de la mortopuno.

    Karl Marx skribis, ke «la mondo neniam estis korektita aŭ timigita per la puno». Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj, la laborista movado kaj aliaj sociaj movadoj aldonis al la proponantoj de la mortopuno aliajn tialojn kiuj estis uzitaj tiucele. Dum la du mondmilitoj la mortopuno ĝenerale aplikebla en militokazoj eksponenciale multobliĝis kontraŭ supozitaj kontraŭuloj. Ankaŭ en aŭtoritataj ŝtatoj estis uzata la mortopuno kiel metodo de politika subpremado, kiel en kelkaj epokoj de komunisma regado, en faŝisma diktaturo de Francisco Franco en Hispanio, de militistoj en la Suda Konuso de Sudameriko en la 1970-aj jaroj kaj ĝenerale en ĉiuj militoj. Laŭ la tempopaso mortopuno ne estis tiom aplikata en progresemaj ŝtatoj kaj tute ne ekster la kadro de militoj: por civilaj aferoj.

    La tribunaloj de la Nurenbergaj procesoj kaj similaj okazaĵoj en Japanio establitaj por la puno de militkrimoj faritaj dum la Dua Mondmilito ricevis enorman distrumpetadon kaj organizon, kaj ja aplikis la mortopunon, sed ne tiom kompare kun la nombro de akuzitoj kaj mortoj referencitaj kiel krimoj. Pli kaj pli la dumviva enkarcerigo estis aplikata kiel anstataŭo de la mortopuno por la plej punendaj krimoj (amasmurdoj). Nur en kelkaj perfortemaj ŝtatoj restis aplikeblaj mortopunoj inter la fino de la 20-a kaj komenco de la 21-a jarcentoj.

    Aktualo[redakti | redakti fonton]

    Anarkiisto Auguste Vaillant gilotinita en Francio en 1894.

    En 2020, laŭ la ĉiujara informo de Amnestio Internacia [9] [10] la rangaro de ekzekutoj estis unurangita de Ĉinio, kiel en antaŭaj jaroj, kvankam la sekreto de ŝtato malebligas koni la precizan nombron de kondamnoj kaj ekzekutoj, sekvita de Irano kun 246 ekzekutoj registritaj, Egipto kun 107, Irako kun minimumo de 45, Sauda Arabio kun 27 kaj Usono kun 17 ekzekutoj. Poste venas Somalio, Jemeno, Barato kaj Omano, kvankam en aliaj landoj ankaŭ ne eblis havi informojn minimume fidindajn. La totala nombro de mortokondamnoj dum la jaro 2020 estis almenaŭ 1 477, inter kiuj estis konfirmitaj 483 ekzekutoj, 16 el kiuj de virinoj, nome 26% mal pli ol la antaŭa jaro, kvankam eble la situacio de pandemio povis influi en la prokrasto de juraj procesoj.

    La nombro de landoj en kiu la menciita aboliciema organizaĵo konstatis la raligadon de ekzekutoj estas de 18, du malpli ol en la antaŭa jaro. En kelkaj lokoj, kiel Japanio, PakistanoBelorusio, okazis neniu ekzekuto dum tiu jaro, diference de la antaŭa, dum aliaj en kiuj la mortopuno formale plue validas, kiel Rusio, Suda KoreioAlĝerio, povus esti konsiderataj proksumaj al ebla abolicio, ĉar dum pli ol 10 jaroj oni ne aplikis mortopunon. Amnestio Internacia ne havis informon de ekzekuto en la eŭropa kontinento dum 2020, sed almenaŭ en Belorusio estis minimumo de kvar firmaj kondamnoj, kiuj povus esti ĉu ŝanĝataj ĉu plenumitaj.

    La Ŝtata prizono San Quentin havas la mortokoridoron por viroj de Kalifornio, Usono.

    Tro ofte la aplikado de la mortopuno rezultis en evidenta perforto de la internacia juro, ĉu pro la publika spektaklo de kelkaj ekzekutoj (Irano), la ekzekuto de minoritatuloj (ankaŭ en Irano), la aplikado al personoj kun mensa diskapablo (Usono kaj Pakistano), aŭ aplikado pro deliktoj kiuj ne temas pri murdo aŭ mortigo, kiel drogkomercado, ekonomiaj deliktoj, seksa perforto, politika ribelo, spionado aŭ la ambiguaj konceptoj de blasfemo aŭ de agoj kontraŭ la nacia sekureco, kio povus inkludi ion ajn. Inter la metodoj kiuj plue estas uzata hegemonias la mortpafado (Ĉinio kaj Irano inter aliaj), pendumo (arabaj landoj, Irano kaj Barato), la mortiga injekto (Ĉinio kaj Usono), la elektra seĝo (ankaŭ en Usono) kaj la senkapigo (Sauda Arabio), eble la plej kruela sistemo ankoraŭ uzata.

    Partikulara afero okazas en lando ekonomie antaŭenirinta kiel Usono. Kvankam 22 el ties 50 subŝtatoj jam formale abolis mortopunon, aliaj kiel Teksaso koncentris pli ol unu trionon el la 1 500 ekzekutoj ekde la restarigo de la mortopuno en 1976, post 10 jaroj de suspendo fare de la Suprema Tribunalo. Speciale priokupiga laŭ Amnestio Internacia estis la reaktivigo de la mortokoridoro fare de la federacia jurisdikcio sub la prezidenteco de Donald Trump, kio rezultis en 10 ekzekutoj en mal pli ol 6 monatoj, nombro senprecedenca en la kvar antaŭaj jardekoj, en kiuj okazis "nur" tri ekzekutoj en aplikado de mortokondamnoj fare de federaciaj tribunaloj. Aliflanke, laŭ la Centro de Informado pri la Mortopuno de Usono, la nombro de nigruloj ekzekutitaj pro murdo de blankuloj ekde 1976, nome ĉirkaŭ 300, estis 15-foje pli alta ol tiu de blankuloj ekzekutitaj pro murdo de nigruloj, ĝis tiam 21, kvankam la nombro de interrasaj nurdoj estis de iom pli ol duobla en la unua supozo.[11]

    En 2020 estis 123 la tutmondaj ŝtatoj kiuj apogis la establadon de moratorio de la ekzekutoj en la tuta mondo, nombro de landoj evidente pli alta ol tiu de la 2000-aj aŭ 2010-aj jaroj, kio, laŭ Amnestio Internacia, estis grava atingo por alveni je mezlonga limdato al kompleta abolicio.

    La abolicio de mortopuno[redakti | redakti fonton]

    Imperiestro Ksuanzong de la Dinastio Tang.

    Laŭ rakonto de Tucidido en sia verko pri la Peloponeza milito, en la jaro 427 a.K., Diodoto de Ateno, argumentante, ke la mortopuno ne utilas por ŝanĝi konduton, konvinkis la Asembleon de Ateno por retiri sian antaŭan decidon ekzekuti ĉiujn plenkreskajn virojn de la ribelinta urbo Mitileno.[12]

    En la unua jarcento post Kristo, Amandagamani, budhisma reĝo de Landa (Srilanko) abolis la mortopunon dum sia regado, kaj same faris kelkaj el liaj sukcedantoj.[13]

    En Ekstrema Oriento, la unua historia konstato registrita de la abolicio de la mortopuno devenas de la Dinastio Tang en Ĉinio, kie ĝi estis malpermesita de la imperiestro Ksuanzong de Tang meze de la 8-a jarcento.[14] Siaflanke, la japana imperiestro Ŝōmu Tennō abolis la mortopunon en la jaro 724, bazante sin sur la budhisman kredon en la sankteco de ĉiu formo de vivo. La mortopuno estis reinstalita en 810 kaj reabolita fare de la imperiestro Saga en 818. Poste ĝi estis restarigita en 1159, kaj plue estas valida ĝis nuntempe.[15]

    Jam en la Mezepoko, estis inkludita en Anglio opinio kontraŭa al la mortopuno en Twelve Conclusions of the Lollards, teksto verkita en 1395. Samlande, en la Moderna epoko, Thomas More (1478-1535) — kiu estis ekzekutita ĉar ne agnoskis la divorcon de Henriko la 8-a kaj Katerino de Aragono — en sia verko Utopia, opoziciis al la mortopuno pro religiaj tialoj.[16]

    Nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

    Cesare Beccaria (1738-1794).

    Oni konsideras, ke la nuntempa aboliciisma movado estis iniciatita ekde la publikigo en Italio de la libro de la milana juristo Cesare Beccaria, nome Dei delitti e delle pene (Pri la krimoj kaj la punoj en 1764.[17] Pere de tiu, Beccaria klopodis pruvi ne nur la maljustecon, sed la malutilon mem de la mortopuno kaj de la torturo el la vidpunkto de la sociala politiko. Beccaría same klarigis la karakteron krimgenerantan de la mortopuno aplikebla al deliktoj fakte malmulte gravaj: “La punoj devas esti proporciaj al la graveco de la deliktoj. Se ĉiuj punoj estas same riguraj, la deliktuloj fifaros ĉiam la plej grandan delikton”. La 3an de Februaro 1766 la Katolika Eklezio kondamnis la libron kaj inkludis ĝin en la Index, nome la listo de la malpermesataj libroj. Tie ĝi restis ĝis la malapero de la listo mem en Junio 1966, fare de la Dua Vatikana koncilio.[18]

    Influita per la libro de Beccaría, Leopoldo de Habsburgo, fama klerisma monarko kaj estonta imperiestro de Aŭstrio, abolis la mortopunon en la tiam sendependa Grandduklando de Toskanio la 30an de Novembro 1786, post haltigi de facto la ekzekutojn (la lasta estis plenumita en 1769). Leopoldo promulgis en tiu dato la reformon de la punkodo kiu abolis la mortopunon, kaj ordonis la detruadon de ĉiuj instrumentoj uzitaj en ties aplikado, en tio kio estos la unua formala malpermeso de la moderna epoko.[19] En 2000, la regionaj aŭtoritatoj de Toskanio establis la 30an de Novembro keil ĉiujara festo, cele al la rememoro de la okazaĵo. Tiu sama dato estas uzata je tutmonda nivelo en ĉirkaŭ 300 urboj cele al la sama rememoro, formante protestan movadon kiu ricevas la nomon de Tago de la Urboj por la Vivo.[20]

    En Hispanio, Joseph Bonaparte ordonis en 1809 ekzekuti nur per garoto, sed tuj poste ŝanĝis sian dekomencan ideon. En 1832 estis anstataŭita definitive la pendumo per la garoto, kiu estis aplikita ĝis la definitiva abolo de la mortopuno fine de la 1970-aj jaroj. La Dua Respubliko nuligis por mallonge en la 1930-aj jaroj la mortopunon sed restarigi ĝin tuj poste.[21] Dum la frankisma diktaturo oni pliigis la deliktojn kiuj estis punitaj per mortopuno. Post la lastaj ekzekutoj de la frankismo de teroristaj revoluciuloj de Euskadi Ta Askatasuna kaj de la Frente Revolucionario Antifascista y Patriota en la lastaj jaroj de la frankismo, la aprobo de la Konstitucio de 1978 markis la abolicion de la mortopuno, escepte pro milito («escepte tio kion povus disponi la punaj militleĝoj por milittempo»).[22] La reformo de la Puna Militkodo de 1985 nuligis tiun punon ankaŭ okaze de milito,[23] kaj la Aligo de Hispanio al la Eŭropa Unio konfirmis la abolicion.[24]

    En Latinameriko, Venezuelo abolis la mortopunon en 1863, Kostariko en 1882. Brazilo abolis ĝin en 1889, kvankam ĝi estis restarigita kaj reabolita kelkajn fojojn. En 1906 oni abolis ĝin en Ekvadoro; en 1907, en Urugvajo; en 1910, en Kolombio; en Argentino, oni abolis ĝin en 1921, sed poste okazis kelkaj ŝanĝoj (la finfina abolicio estis aprobita en 2008). En Meksiko, la federacia punkodo de 1871 abolis la mortopunon nur por virinoj kaj y pliaĝuloj ol 70 jaroj, pro kio ĝi estis definitive nuligita je federacia nivelo en 1929 (iom post iom ĝi estis nuligita kiel puno en la punkodoj de la diversaj federaciaj ŝtatoj, ĝis la kulmino de la procezo pe la kodo de la ŝtato Sonora en 1975). En 2005 oni malpermesis eksplicite en la Artikolo 22a Konstitucia.[25]

    La deklaracio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj de 1977, fiksis kiel dezirebla “restrikti iom post iom la nombron de deliktoj kiuj povas esti punitaj per mortopuno, estante dezirebla la estonta abolicio de tiu puno”.[26]

    En Usono, iom post iom pli da ŝtatoj abolas la mortopunon, estante aktuale 23 kun la Distrikto de Kolumbio la subŝtatoj kiuj jam ne aplikas ĝin. La plej ĵusa faro estis de la ŝtato Virginio kiu abolis ĝin en Marto 2021.[27]

    Legislación europea de abolición[redakti | redakti fonton]

    Elaera vidaĵo de la Palaco de Eŭropo, sidejo de la Konsilio de Eŭropo.

    La eŭropa internacia juro konsideras ĉiuokaze la mortopunon en tempo de paco kiel opozicia kontraŭ la homaj rajtoj. La Protokolo n. 6a al la Eŭropa Konvencio de Homaj Rajtoj (ratifita de ĉiuj eŭropaj landoj escepte Rusio kaj Belorusio) malpermesis la mortopunon el la 1a de Majo 1983 en la komuna punjuro.[28] Rusio, kvankam ne ratifis la Sesan Protokolon (abolo en tempo de paco), kaj kvankam permesas la mortopunon laŭ sia leĝaro, dekretis moratorion en la uzado de la mortopuno ekde ĝi ekformis parton de la Konsilio de Eŭropo. Fakte la Konstitucia Tribunalo de Rusio dekretis la nuligon de la mortopuno el Januaro 2010.[29]

    Pere de la aldona protokolo dek-tria de la Eŭropa Konvencio de Homaj Rajtoj, el la 3a de Majo 2002 oni malpermesis la mortopunon en la landoj kiuj ratifis la Konvencion ankaŭ en milittempo.[30] Kelkaj eŭropaj ŝtatoj aŭ membroj de la Konsilio de Eŭropo ankoraŭ ne ratifis la Protokolon n. 13a de la Eŭropa Konvencio de Homaj Rajtoj, pro kio ili ne sentas devigon internacie eviti la uzadon de la mortopuno en milittempo aŭ en danĝero de tuja milito. Precize, Rusio, Belorusio, Armenio, Francio, Italio, Latvio, Pollando kaj Hispanio; kvankam kaj Italio kaj Hispanio ja subskribis la Duan Protokolon Plenuman de la Internacia Pakto de Civilaj kaj Politikaj Rajtoj tiusence, kaj Hispanio, kvankam tio estas inkludita en ties Konstitucio,[31] malpermesis eksplicite en 2006 la uzadon de la mortopunon en milittempo.

    La Ĉarto de Fundamentaj Rajtoj de la Eŭropa Unio ludis gravan rolon por atingi la totalan abolon de la mortopuno.

    La Eŭropa Unio devigas la ratifon de la Eŭropa Konvencio de Homaj Rajtoj kaj la totalan abolon de la mortopuno kiel postulo por la eniro de novaj membroj en la Eŭropan Union (Kriterioj de Kopenhago),[32] kaj same okazas pri la Konsilio de Eŭropo, kio rezultis en la abolicio de la mortopuno en diversaj eŭropaj landoj. La Eŭropa Ĉarto de la Homaj Rajtoj malpermesas al la subskribantaj landoj la mortopunon, kaj agnoskas al la kondamnitoj la rajton rifuĝiĝi en la plej favora leĝaro (tiu de la Ĉarto, tiu de la Eŭropa Konvencio de Homaj Rajtoj, aŭ tiu de la landaj konstitucioj). Kiel rezulto, en Eŭropo nek estas aplikebla nek povas esti aplikebla en la praktiko la mortopuno.[33]

    Turkio, kiu en la lastaj jardekoj faris demarŝojn por povi eniri en la Eŭropan Union, faris reformon de sia jursistemo. La lasta ekzekuto en Turkio okazis en 1984, kaj ekde tiam ekzistis moratorio de facto por la aplikado de la mortopuno. En Aŭgusto 2002 oni nuligis de la turka leĝaro la eblon apliki la mortopunon en pactempo, kaj en Majo 2004 oni modifis la konstitucion por elimini la mortopunon en ĉia cirkonstanco. Turkio subskribis la Protokolon n. 13a de la Eŭropa Konvencio de Homaj Rajtoj en 2004.[34]

    La Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo estis premante la ŝtatojn observantojn de la Konsilio de Eŭropo kiuj ankoraŭ aplikas la mortopunon (Usono kaj Japanio) por ke tiuj landoj malpermesu la aplikadon de la mortopuno, aŭ perdu sian situacion de ŝtatoj observantoj. Krom promocii la abolicion de la mortopuno en siaj ŝtatoj membroj, la Eŭropa Unio malpermesis la ekstradicion de krimuloj en kazoj en kiuj la plendanta lando povus klopodi apliki la mortopunon.[35]

    La 19-an de novembro 2009 la Rusia Konstitucia Tribunalo rezoluciis, ke mortopuno en Rusio ne plu estos aplikita eĉ post enkonduko en la 1-an de januaro 2010 de la ĵurio en la lasta regiono, kie tiu ĝis nun mankis — en Ĉeĉenio. Ekde 1996 en la lando ekzistas la moratorio je la plenumo de mortokondamnoj.

    Famaj mortpunitoj[redakti | redakti fonton]

    La morto de Sokrato, de Jacques-Louis David (1787)

    Oni klopodas inkludi nur tiujn ekzekutitojn kiuj esti trapasigitaj per iu tipo de jura proceso kaj ne tiujn ekzekutitojn kiuj estis murditaj sen ajna jurproceso en jena listo:

    En arto[redakti | redakti fonton]

    En kino[redakti | redakti fonton]

    En Esperanto[redakti | redakti fonton]

    • Mortopuno : faktoj & dokumentoj, Eldona Fako Kooperativa de SAT, julio 2007, ISBN : 9-782952-892209

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Notoj[redakti | redakti fonton]

    1. Shot at Dawn, campaign for pardons for British and Commonwealth soldiers executed in World War I. Shot at Dawn Pardons Campaign. Alirita 20a Julio 2006. Arkivigite je 2006-10-04 per la retarkivo Wayback Machine
    2. Tiom komuna estis la praktiko kompenso ke la vorto murdo estis derivita el la franca vorto mordre (mordi) reference al la peza kompenso kiun oni devas pagi pro kaŭzo de nejusta mortigo. La "mordaĵo" kiun oni devis pagi estis uzita kiel termino por la krimo mem: "Mordre wol out; that se we day by day." – Geoffrey Chaucer (1340–1400), The Canterbury Tales, The Nun's Priest's Tale, l. 4242 (1387–1400), repr. en The Works of Geoffrey Chaucer, eld. Alfred W. Pollard, et al. (1898).
    3. Translated from Waldmann, op.cit., p. 147.
    4. Lindow, op.cit. (dekomence studas islandaj things).
    5. Schabas, William. (2002) The Abolition of the Death Penalty in International Law. Cambridge University Press. ISBN 0-521-81491-X.
    6. RobertGreece, A History of Ancient Greece, Draco and Solon Laws. History-world.org. Alirita 23 August 2010.
    7. capital punishment (law) - Britannica Online Encyclopedia. Britannica.com. Alirita 12 December 2012.
    8. Capital punishment in the Roman Empire. En.allexperts.com (30 January 2001). Alirita 23a Aŭgusto 2010. Arkivigite je 2015-04-30 per la retarkivo Wayback Machine
    9. Despite Covid-19, some countries ruthlessly pursued death sentences and executions Alirita la 2021-06-12 en www.amnesty.org
    10. Informe global de Amnistía Internacional. Condenas a muerte y ejecuciones en 2020
    11. Death penalty cases show history of racial disparity, report finds Alirita la 2021-06-12, Facebook, 2020-09-15, el Los Angeles Times.
    12. Jonathan Power The execution debate Alirita la 5an de Decembro 2020, 7a de Majo 2015 en Jordan Times.
    13. Bessler, John, Cruel & Unusual: The American Death Penalty and the Founders' Eighth Amendment [1] 2012, UPNE, isbn= 1555537170 ĉapitro "On Crimes and Punishments" p. 45.
    14. Dinastía Tang: Historia y Sucesión de Emperadores Alirita la 5an de Decembro 2020; 4an de Januaro 2018 en China Antigua.
    15. Schmidt, Petra, "Capital Punishment in Japan" Capital Punishment in Japan Today 2002, BRILL, isbn = 9004124217 p. 49
    16. Gordon Stillman, Peter Justice, Crime, and Punishment in More’s Utopia Alirita la 5an de Decembro 2020, Universidad Cooperativa de Colombia.
    17. Cesare Beccaria (Milán, 1735-1794) Alirita la 5an de Decembro 2020 en Amnistia Catalunya.
    18. Veiga, Edison, Por qué la Iglesia católica decidió ahora rechazar la pena de muerte (y por qué no lo había hecho antes) Alirita la 5an de Decembro 2020, 3-a de Aŭgusto 2018 en BBC.
    19. Gómez Sánchez, Yolanda La pena de muerte Alirita la 5an de Decembro 2020, Universidad Nacional de Educación a Distancia (UNED)
    20. “Ciudades por la vida” contra la pena de muerte Alirita la 5an de Decembro 2020, 28a de Novembro 2016, en Amnestio Internacia.
    21. La abolición de la pena de muerte en España Amnistía Internacional Catalunya
    22. Tiutempe la militservo estis ankoraŭ deviga. Constitución española de 1978 Ŝtata Agentejo de la Boletín Oficial del Estado 29a de Decembro 1978.
    23. Ley Orgánica 13/1985, de 9 de diciembre, de Código Penal Militar Ŝtata Agentejo de la Boletín Oficial del Estado 11a de Decembro 1985.
    24. Directrices de la UE sobre la pena de muerte: versión revisada y actualizada 16a de Junio 2008.
    25. Ferrer Ortega, Luis Gabriel, La Pena de Muerte en e Sistema Interamericano -aproximacion juridica-filosofica [2] Alirita la 8-an de Oktobro 2018, 2015, Comisión Nacional de Derechos Humanos isbn = 978-607-729-165-7
    26. Asamblea General de la ONU (2008) Alirita la 5an de Decembro 2020, Septembro 2008 en Amnistía Internacional
    27. Virginia, primer estado del sur de EE.UU en abolir la pena capital 2021.
    28. Protocolo n° 6al Convenio para la Protecciónde los Derechos Humanos y de las Libertades Fundamentales relativo a la abolición de la pena de muerte Alirita la 5an de Decembro 2020, 1983, en Acnur.
    29. Rusia no podrá aplicar la pena de muerte a partir de enero de 2010 Alirita la 5an de Decembro 2020, 19a de Novembro 2009, en La Vanguardia.
    30. Convenio Europeode Derechos Humanos Alirita la 5an de Decembro 2020, 2010, en Eŭropa Tribunalo de Homaj Rajtoj.
    31. Abolida la pena de muerte, salvo en tiempo de guerra Alirita la 5an de Decembro 2020, 25-a de Aŭgusto 1978, en El País.
    32. La protección de los derechos fundamentales en la Unión Europea Alirita la 5an de Decembro 2020, Decembro 2019, en la Eŭropa Parlamento.
    33. Derechos fundamentales en la Unión Alirita la 5an de Decembro 2020, 4a de Julio 2001, en la retejo de la Eŭropa Parlamento.
    34. Llerena, María José Los deberes de Turquía para entrar en la UE Alirita la 5an de Decembro 2020, 8a de Decembro 2006 en El Mundo.
    35. Decisión Marco del Consejo relativa a la orden de detención europea y a los procedimientos de entrega entre Estados miembros Alirita la 5an de Decembro 2020, 18a de Julio 2002, en la retejo de EUR-Lex.

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]